Platotektoniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disfalo de Pangeo al la hodiaŭaj kontinentoj.

Platotektoniko (aŭ platotektonismo) estas teorio de la geologia scienco por klarigi la fenomenon de la kontinenta drivo. Laŭ la teorio de platotektoniko, la plej ekstera tavolo, la litosfero, konsistas el du tavoloj: la ekstera terkrusto kaj la interna astenosfero. La terkrusto laŭ la teorio de platotektoniko kunmetiĝas el mozaiko de multaj tektonaj platoj, kiuj moviĝas per rapideco de 2-10 centimetroj po jaro. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la limoj de la terplatoj puŝsubite solviĝas. La teorion malkovris kaj konatigis la germana sciencisto Alfred Wegener (1880-1930), docento en la universitato de Marburg.

Platotektonikoj kun nomo

Vidu ankaŭ