Platycichla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Platycichla
Masklo de Flavkrura turdo
Masklo de Flavkrura turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Platycichla
(Baird, 1848)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Platycichla estas eta genro de tropikaj birdoj de la familio de Turdedoj de Sudameriko. Ĝi enhavas nur la du jenajn speciojn:

Estas mezgrandaj (20–23 cm longaj) birdoj de humidaj montarbaroj. Ties nestoj estas tipaj nestoj de turdoj kovritaj tasformaj nestoj el bastonetoj.

En ambaŭ specioj la masklo estas ĉefe malhelgriza aŭ nigra kun flavaj gamboj kaj beko, kaj la ino estas esence tre bruna supre kaj pli pala sube. Fakte la nomigo Flavkrura turdo taŭgus por ambaŭ specioj, dum eĉ ankaŭ tiu de Palokula turdo iele taŭgus por ambaŭ. Ĉiukaze ĉi tie oni sekvas la klasigon de la latina scienca nomo kie oni atribuas po unu eron al ĉiu specio, kaj tiu de Palokula turdo vere rimarkindas plie en tiu.

La turdoj de la genro Platycichla manĝas ĉefe en arboj kaj arbustoj frukton kaj kelkajn insektojn. Estas timidaj specioj, kaj ĉefe la ino estas malfacile videbla, ĉar ŝi ne kantas. La kanto de la masklo konsistas el melodiaj muzikaj frazoj.

La ĉefa kialo por separi tiun genron el la genro Turdus estas la plej malgranda grando de tiuj kompare kun plej parto de la membroj de la veraj turdoj. Simileco en plumaro, voĉo, kutimaro kaj genetiko igis la Sudamerikan Klasig-Komitaton forigi la genron Platycichla (kaj anstataŭe inkludi la du speciojn en Turdus) laŭ propono de 2006.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]