Playmobil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Playmobil
varomarko vd
Dum 1974 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Hans Beck vd
Sidejo Zirndorf
Lando Germanio
Posedata de geobra Brandstätter Stiftung & Co. KG vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Playmobil-amuzparko en Zirndorf, Germanio

Playmobil - germana prononco [PLEJmo:bi:l], angla prononco [PLEJmoŭbi:l] aŭ per IFA-sistemo [pleɪmoʊˈbiːl] - estas marko de ludiloj germanaj kreitaj en 1974 de Hans Beck.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1970, Hans Beck, ĉefo de la firmao Geobra-Brandstätter en Dietenhofen, proksime de Nürnberg, komencis ellabori tutnovan gamon de ludiloj. Li prezentis Playmobil dum la Internacia Foiro por Ludiloj en Nürnberg en 1974 kaj tuj havis grandan sukceson.

Geobra Brandstätter estas firmao kiu specialiĝas pri ludiloj. Antaŭ la "petrola krizo" komence de la 1970-aj jaroj, ĝi produktis sufiĉe grandajn plastajn ludilojn (kiel traktoroj). Ĉar kreskis la prezo de la kruda materialo (petrolo do), ĝi decidis produkti pli malgrandajn ludilojn. Iom poste Hans Beck ekhavis la ideon krei figurojn, akompanatajn de akcesoraĵoj. Li testigis la ludilojn de siaj nevoj kaj nevinoj, al kiuj ege plaĉis Playmobil.

La unuaj figuroj de Playmobil estis viraj. Sed jam en 1976 sekvis la inaj. En 1981 aperis la infanoj, mezurante 2 cm malpli ol la originala Playmobil. Ekzistas ankaŭ beboj de 3,5 cm. La unuaj Playmobil-figuroj havis turneblajn kapon, brakoj kaj gamboj. Ekde 1982 ankaŭ la manoj de la figuroj ekestis turneblaj. Poste sekvis depreneblaj hararoj kaj vestaĵoj.

Laŭtakse en 2007 oni vendis entute jam 1,5 miliardojn da Playmobil-figuroj. Fine de 2009 tio kreskis al 2,2 miliardoj.

Fabrikado[redakti | redakti fonton]

Oni produktas Playmobil en Eŭropo, ĉu en Dietenhofen (Germanio) ĉu en Malto.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Playmobil ne ĉiam produktas la samajn ludilojn; ili havas "laŭjarajn temojn".

En 2011, la Playmobil-temoj ekzemple estis:

  • La kampadejo
  • La vivo en la farmbieno
  • La dinosaŭroj
  • La trezor-ĉasistoj
  • La piratoj
  • La policanoj
  • La fajrobrigadanoj
  • La malsanulejo - la savistoj
  • La lernejo
  • La zoologia ĝardeno
  • La kastelo de princino

50-kapa krea teamo konstante ellaboras novajn produktojn en Brandstätter. Kelkaj el ili estas produktitaj nur en limigita kvanto. Playmobil ekzemple enkondukis limigitan eldonon de aviadiloj kun logotipoj de 7 malsamaj kompanioj. Eblis ilin aĉeti nur en aviadiloj kaj en aviadilejaj butikoj sen-impostaj. Tiel ĉi kelkaj homoj komencis kolekti Playmobil kaj ekestis komunumo ĉirkaŭ tio.

Amuzparkoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ, apud la ludoj, kvin Playmobil-amuzparkoj.

  1. Zirndorf (Germanio)
  2. Fresnes - Parizo (Francio)
  3. Hal Far (Malto)
  4. Kato Kifissia - Ateno (Grekio)
  5. Florido - Palm Beach Gardens (Usono)

Licenco-artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pli kaj pli, oni kreas produktojn ĉirkaŭ Playmobil kiel sakoj, krajonoj, manĝilaro, puzloj k.s.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]