Plebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Plebo en antikva Romo estis la klaso al kiu apartenis la plejparto de romaj civitanoj (kontraste al la patricioj). Dum la unuaj du jarcentoj de la roma respubliko mankis al la plebanoj multe da politika potenco kaj pro tio ili ofte baraktis kontraŭ la patricioj. En 287 a.K. la plebanoj gajnis egalecon al la patricioj, kaj estiĝis por ili aparta konsilio kaj la posteno de tribuno, kiu rajtis vetoi novajn leĝojn aprobatajn de la senato.

Hodiaŭ la termino ofte rilatas al la pli malaltranga parto de la popolo.