PledgeBank

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PledgeBank (angle por promesujo) estas brita retpaĝaro kiu mastrumas ĉiutemajn promesojn, kiuj sekvas la jenan ŝablonon: "Mi promesas fari X sed nur se Y aliaj personoj promesas fari Z." Ĝi estis fondita de la bonfara fondaĵo mySociety kaj lanĉita la 13-an de junio 2005. Ekde la 4-a de decembro 2005 ekzistas ankaŭ esperantlingva versio, kiun kreis Tim Morley.

Rimarkindaj organizoj promociitaj aŭ lanĉitaj per promesoj ĉe PledgeBank inkluzivas la komencan sponsoradon de la brita malfermrajta organizaĵo Open Rights Group kaj la diskonigon kaj subtenon de la kampanjo NO2ID kontraŭ enkonduko de civitanaj legitimiloj en Britio.

En la promesbanko troviĝas ankaŭ multaj aliaj kreaj klopodoj, ekde promeso ne konsumi produktojn de bestoj ĝis promeso celanta kolekti monon, por ke la kreinto povu partopreni tutmondan turniron pri pokero kaj poste disdoni parton de la gajnita sumo inter siajn subtenintojn kaj unu parton ankaŭ donaci al bonfara fondaĵo.

Krome, oni jam uzis la retpaĝaron ankaŭ por pliebligi kaj diskonigi enretajn protestojn, plej laste proteston de Freeculture.org cele al bojkoto de KD-oj protektitaj per kontraŭkopiaj teknologioj (DRM).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La esperanto-version de PledgeBank kreis dum du semajnoj brita esperantisto Tim Morley. Ĝi estis publikigita je la 4-a de decembro 2005, kiam solene malfermis ĝin Renato Corsetti, la tiama prezidanto de UEA, per promeso sendi kune kun aliaj promesintaj esperantistoj lernolibrojn pri esperanto al malriĉlandaj lernantoj. Krom tiu promeso ekestis dum la unuaj tagoj en la esperanto-versio de PledgeBank ekzemple ankaŭ promesoj celantaj helpi al interretaj projektoj okazigitaj per volontulaj esperantistoj, kiel subtekstigi anglalingvan filmon laŭ la elekto de Internacia Televido, aŭ verki po 3 artikolojn tage por la Vikipedio en Esperanto.

Kiam ITV ĉesis siajn elsendojn en aprilo 2006, pluraj promesoj rapide aperis por provi monsubteni la projekton. Unue ekagis Aleks Kadar, je la 14-a de aprilo 2006, kaj lia promeso [1] sukcesis post nur tri tagoj. Rezulto: pli ol €250 promesita por ITV. Je unu semajno poste, Marcos Cramer kreis promeson[2], kiu celis trovi 50 personojn, kiuj pretas sendi po €10 monate al ITV dum almenaŭ unu jaro. Rezulto: celo atingita post tri semajnoj, kaj la elsendoj de ITV rekomenciĝis semajnon poste. Eĉ plia promeso[3] estis lanĉita de Aaron Irvine por trovi du mil personojn, kiuj donacos nur po €0,50 monate. La limdato elektita por tio estas la fino de 2006, sed en la unua monato, nur 57 personoj subskribis.

Ekde majo 2006, la retejo atingeblas per la esperantlingvaj nomoj PromesBanko.com[rompita ligilo] kaj PromesoBanko.com.

Dum la diskonigado de PledgeBank inter la esperantistoj oni ofte diras, ke temas en ĝi pri zamenhofa speco de promeso, kaj tiel aludas al la principo, kiun jam en 1887 uzis L. L. Zamenhof en la Unua Libro por komprenigi al la legantoj kiel eblas estigi en la mondo multnombran grupon de esperanto-parolantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-17. Alirita 2006-05-29.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-13. Alirita 2006-05-29.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-18. Alirita 2006-05-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]