Pleja krestoŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pleja krestoŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Thalasseus Thalasseus
Specio: Pleja krestoŝterno 'Thalasseus maximus'
Pieter Boddaert 1783
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Thalasseus maximus albididorsalis - MHNT

La Pleja krestoŝterno (Thalasseus maximus,aŭ Sterna maxima - vidu Bridge et al., 2005) estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj kaj genro de Thalasseuskrestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn.

Subspecioj kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo havas du diferencajn subspeciojn.

T. m. maximus reproduktiĝas en la marbordoj de la Atlantiko kaj de la Pacifiko de suda Usono kaj Meksiko kaj la Karibo. La iomete pli malgranda T. m. albididorsalis reproduktiĝas en marbordoj de nordokcidenta Afriko.

Amerikaj birdoj migras vintre suden al Peruo kaj Argentino kaj Afrikaj reproduktuloj translokiĝas kaj norden kaj suden el siaj reproduktejoj.

Afrikaj birdoj povas atingi tiom nordajn teritoriojn kiom ĝis Hispanio. Tiu specio iam vagantis al okcidenta Eŭropo kiel rara vagulo, eble el Amerikaj kolonioj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Bengala krestoŝterno estas socia birdo kiu reproduktiĝas en tre densaj kolonioj (ĝis miloj da birdoj) en marbordoj kaj insuloj (sablejoj aŭ rokejoj) tre foje kun Kaspia ŝternoSandviĉa ŝterno, kaj post reproduktado, kiel escepto, povas supreniri riverojn. Por pariĝado okazas ceremoniaj kaj lantaj flugoj. La nesto estas engrunda nuda truo (foje kovrita nur de ŝtonetoj aŭ konkeroj) kie la ino demetas plej ofte nur unu aŭ du blankajn, brunajn aŭ rozecajn ovojn. Kiel kelkaj el la plej etaj blankaj ŝternoj, ĝi estas tre agresema kontraŭ eventualaj predantoj. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn, kiuj post eloviĝo kuniĝas en idovartejoj ĝis kiam la gepatroj denove zorgas ilin por kelkaj monatoj. La specio atingas la seksan maturecon la duan jaron.

La Bengala krestoŝterno manĝas per plonĝado fiŝojn, preskaŭ ĉiam el maro, kiel plej granda parto de la ŝternoj de la genro Thalasseus, kaj ĉefe anĉovoj kaj pilĉardojn, foje etajn krustulojn, krabojn, kalmarojn, ktp. Ĝi kutime plonĝas rekte kaj ne laŭŝtupe kiel la Arkta ŝterno; foje eĉ dumnokte. Propono de fiŝo de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Pleja krestoŝterno estas granda ŝterno, 45 ĝis 50 cm longa, kun enverguro de 125–135 cm kaj pezo de 350-450 gr, dua plej granda nur post la Kaspia ŝterno sed malfacile konfuzebla kun tiu karotbeka gigantulo, kiu havas ampleksajn malhelajn partojn en subflugiloj. Pleja krestoŝterno havas longan ruĝan bekon, helgrizajn suprajn partojn kun malhelaj flugilpintoj kaj blankajn subajn partojn. La kruroj estas nigraj, la kolo granda kaj fortija kaj la vosto ne tre forkoforma. Vintre, la nigra krono iĝas makula kun pli blanka frunta parto, sed la kresto restas. Junuloj de Pleja krestoŝterno havas skvamecan aspekton ĉedorse. Ambaŭ seksoj estas identaj. La voĉo estas karaktera laŭta iritiga bruo kiel tiu de Sandviĉa ŝterno.

En kelkaj partoj de sia teritorio, Pleja krestoŝterno povas esti konfuzita kun la Eleganta ŝterno, la Granda krestoŝterno aŭ kun la Bengala krestoŝterno (vidu ankaŭ Oranĝobekaj ŝternoj). Ĝi estas pli pala supre ol la Bengala krestoŝterno kaj la flavbeka Granda krestoŝterno. Eleganta ŝterno havas pli longan kaj kurvitan bekon kaj montras pli da blanko en la frunto vintre.

Apero de Eleganta ŝterno en Eŭropaj akvoj signifas, ke la vidaĵoj de Pleja krestoŝterno kaj de Eleganta ŝterno bezonas revizion, ĉar tiu lasta specio estas konsiderata malprobabla migranto en tiu areo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Pleja krestoŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]