Plena Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plena vortaro)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Plena Vortaro de Esperanto.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Plena Vortaro
Plena Vortaro
Plena Vortaro
Aŭtoro Émile Boirac
Eldonjaro 1909
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 430
vdr

Plena Vortaro estas vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-franca kompilita de Émile Boirac. Ĝi estas eldonita en Parizo en la jaro 1909, kaj ampleksas XXII + 430 paĝojn.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Komenco de paĝo 176:
Krotal'o (zool.) sonserpento crotale
Krot'o (Df.) V. krotono croton
Kroton'o (V.) speco de eŭforbiacoj (croton) croton
Kroz'o (mar.) rapida militŝipo; -ado, isto, ulo. AFGHIR croiseur
KRUC'O turmentilo el du traboj perpendiklaj, objekto krucforma; -igi, iĝi, umi; kruc'signo, porta; kruca militiro; voj, strat' kruciĝo. AFGHIR croix

Jam nur tiuj kvin enskriboj montras la meritojn kaj malfortaĵojn de la Boirac-vortaro.

  1. krotalo: Sufiĉe specifa kaj faka termino zoologia kun la plej mallonga "difino" ebla; fakoj estas indikitaj, la lasta kolumno enhavas la francan tradukon (kursive);
  2. kroto, ĉerpita el la vortaro franca-esperanta de la Presa Societo (fontoindiko "Df.") estas ne rekomendita de Boirac; li preferas la formon
  3. krotono, ĉerpita el la vortaro de Vérax ("V." - tiel nun ankaŭ Plena Ilustrita Vortaro 2002); denove sufiĉe faka termino de biologio;
  4. krozo: kun fako-indiko "(mar.)", sed tre ĝenerala "difino", netaŭga por distingi diversajn militŝipojn; la kunmetitaj formoj krozado, krozisto, krozulo estas nek difinitaj, nek tradukitaj en la francan;
  5. KRUCO: majuskloj indikas Fundamentecon, malprecizaj difinoj, la derivaĵoj ne klarigitaj. "AFGHIR" indikas, ke la vorto kruco baziĝas sur formoj de la angla, franca, germana, hispana, itala kaj rusa, estas do speco de (tre ĝenerala) etimologia indiko.

Aldono[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Oni petas senkulpigi la nevolan prokraston de la apero de la Aldono al la Plena Vortaro de. S-ro BOIRAC. La kaŭzo de tiu prokrasto estas ke la Aŭtoro troviĝis, dunm la verkado kaj presado mem, multe pli grandampleksa ol oni antaŭvidis. Pro la sama kaŭzo, oni estis devigata limigi al la jam antaŭmendinta] aĉetantoj la senpagan sendon de la Aldono : ĉiuj poste mendontaj estas petataj sendi kun la mendo la sumon da I. fr. 50 por ricevi ĝin afrankite. Oni esperas ke la presado estos baldaŭ finita kaj ke la Aldono antaŭ nelonge aperos 
— Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Granda repertuaro de ĉiuj Esperantaj radikvortoj, troveblaj ne nur en Esperanto-naciaj kaj naciaj-Esperantaj vortaroj, sed ankaŭ en la diversaj Vortaroj Teknikaj, kaj eĉ en la verkoj literaturaj, filozofiaj, sciencaj, ktp. En ĝi, la aŭtoro penis atingi, pri la Esperanta difino de ĉiu vorto, kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj. Plie, li aldonis al ĉiu Esperanta difino la francan tradukon. 
— Scienca Gazeto, 1912
Citaĵo
 Esperanto-difinoj malprecizaj; entute 10.000 radikoj, el kiuj multaj samsencaj, sinonimaj. 
— Petro Stojan, Bibliografio de Internacia Lingvo, 1929, paĝo 233
Citaĵo
 Modelo de la malfacila uzebleco. 
— Kopar, Literatura Mondo, 1931, paĝo 49
Citaĵo
 ... unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj" 
— Louis Bastien en la Enciklopedio de Esperanto, 1934, paĝo 57
Citaĵo
 La vortaro de S-ro Boirac estas tie grava verko, kiun mi kun granda intereso esploris. Ĝi enhavas ĉiujn troveblajn vortradikojn, kun ilia signifo esperante klarigita kaj la franca traduko. La aŭtoro montras el kiuj lingvoj tiuj radikoj devenas, uzante la literon A por signifi la anglan lingvon, G por la germana, F por la franca. La signo ? montras vorton, kies signifo estas duba aŭ utileco diskutebla, + vorton kiu ŝajnas ne rekomendinda, * vorton, enkondukitan de la aŭtoro.

Ekzemploj :

Enigmo : Divenaĵo, problemo, mistero ; aĵo . A F H I, — énigme .

Entrepreni : komenci faradon ; — isto , ema , ebla ; EKENTREPRENI ; A F H I , — entreprendre.

Formato : amplekso de libro ; A F G H I R ; format .

La vortaro estas zorge, sur bona papero presita. Ĉiu esperantisto, kiu vidas la libron, volos ĝin certe aĉeti. 
— Amatus. Belga Esperantisto n.13 (nov 1909)
Citaĵo
 

Grosjean-Maupin — la Vortministro
regas kun suverena forto...
Grenkamp ankaŭ gramatikas,
vortaras kun spectec’ fakscia...
Waringhien — vortsencojn fiksas,
kolektas riĉajn sinonimojn...

Ni ree pensis pri la ĉi supraj versoj de Kalocsav, kiam ni vidis la imponan volumon menciitan. Ĝenerale, vortaro estas libro, kiun oni ofte kontraŭvole kaj pro nepra neceso konsultas. La kompetenta Kvaro sendube sciis tion kaj faris de la prezentita verko, vortaron kiun oni povas legi kaj ĝui, libron kiu konstante instruas. La kompilintoj bone atentis la rimarkon de Larousse « un dictionnaire sans exemples est un squelette » (vortaro sen ekzemploj estas skeleto ), kaj ne timis doni dek ekzemplojn kaj eĉ pli, por multaj vortoj. La vortaro kiu enhavas centojn da vere sciencaj kaj fakaj esprimoj estos utila al kiu ajn Esperantisto, kaj vere meritas la epiteton « majstra » !

Unuvorte estas verko pri kiu la eldonintoj same kiel ĉiuj kompilintoj rajtas fieri kaj kiun ni tial duafoje kaj plenfide rekomendas al la belga Esperantistaro. 
— Belga esperantisto n218 (apr 1935)

Plena Vortaro el perspektivo de 2008[redakti | redakti fonton]

Scienca Gazeto en 1912 trafe priskribas la celon de Boirac, citante preskaŭ laŭvorte el ties enkonduko. Plena Vortaro estu "repertuaro de ĉiuj esperantistaj radikvortoj". Pro la apero de relative multaj novaj vortaroj de la tipo etnolingvo-Esperanto en tiu epoko multaj novaj vortoj estis enkondukitaj, ne malofte en malsama Esperanta formo. Boirac inter multaj aliaj mencias ekzemple "bakgameno" en la vortaro de Rhodes de 1908, "triktrako" en la vortaro de Presa Esperantista Societo (PES - 10 volumoj 1905-1908) por la sama ludo. "bubble" ĉe Rhodes estas aerglobeto, bobelo, en la PES-vortaro blazo. "Budeo" [tiel] ĉe Rhodes estas "Budho" ĉe PES ktp. Pro tiuj malunuecaj formoj sentiĝis la danĝero de disdialektiĝo, de ekesto de franca, angla, germana variantoj de Esperanto. La precipa celo de Boirac tial estis: "Por eviti tiun bedaŭrindan diversecon, la precipa rimedo estas, laŭ nia opinio, starigi de nun liston de la duoblaj aŭ trioblaj formoj troveblaj en la jam ekzistantaj Vortaroj [tiel majuskle], tiamaniere ke unuparte tiu diverseco almenaŭ ne pligrandiĝu en la estonteco pro la nesciado de novaj vortaristoj, kaj ke aliparte ĝi povu esti forigata per zorga komparado de tiuj duoblaj aŭ trioblaj formoj kaj definitiva elekto de la pli taŭga" (enkonduko p. viii). Por atingi tiun celon ĝenerale sufiĉis la koncizaj "difinoj" kune kun la francaj tradukoj. Ĝi ankaŭ klarigas la "etimologiajn" indikojn. La kritikoj de Stojan kaj Kopar estas ĝustaj, sed mezuras la Plenan Vortaron je celoj, kiujn ĝi neniam havis. Bastien prave atentigas, ke la Plena Vortaro esence estis labordokumento por vortaristaj specialistoj, inventaro de la vortara materialo de la epoko.

La fenomeno, kiun Boirac adresis, estas "eterna" problemo de la Esperanta leksikologio pro la vasta 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko. Ĉiam denove enkondukiĝas malsamaj terminoj bazitaj sur malsamaj fontolingvoj, sed celante la saman nocion. Klasika ekzemplo estas torĉo / fakelo, moderna ekzemplo puĉo / golpo k.m.a.

Ĉu kaj je kiu grado la "Plena Vortaro" influis postajn vortarojn, estas malfacile diri. La demando pri bakgameno, bakgamono aŭ triktrako ĝis hodiaŭ ne estas fine solvita, same pri la diversaj variantoj de Budho, Budao aŭ Buddo. Nur "Budeo" fariĝis arkaismo. Pri aliaj variaĵoj oni ja intertempe ne plu diskutas (ekzemple konkeri anstataŭ la arkaismo konkiri). La vortaro de Boirac ĉiukaze restas grava por ĉiuj esploroj pri la frua leksiko de Esperanto kaj "eterna admonilo" pri la ĉiama danĝero de disdialektiĝo.

Eltiraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]