Plenumanto de magio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magiistino – fotaĵo de Augusto De Luca.

La vorto mago, do magiisto kaj malrekta ankaŭ plenumanto de magio, estas multuze utiligita: ekzemple, ĝi povas indiki:

  • personon kun magiaj povoj (magiisto, ŝamano, sorĉisto, ...),
  • artiston kiu distingiĝas en lertecaj ludoj kies li kaŝas la mekanismojn (prestidigitisto, iluziisto,…)
  • Personon esccpte lertan en sia specifa kampo.

Ju pli la magiisto profitas de magiaj formuloj aŭ de iloj tipaj de la sorĉarto, des pli li aproksimiĝas al magio.

La vorto estas transliteraĵo de la greka magos (μάγος, pluralo μάγοι). Temas pri titolo specife referencanta al zaratuŝtraj magoj, reĝoj-sacerdotoj tipaj de la lasta periodo de la Persa Imperio[1]

Oftege sin difinas magoj tiuj kiuj pretendus povi kontroli naturajn fortojn pere de okultaj povoj.
Kune kun la forta disvastiĝo de la ĝenro fantasto, pere de romanoj aŭ filmoj (ekzemple, la sagao de Harry Potter) aŭ pere de rolludo, tiu termino – jam konata en folkloraj literaturaj medioj (ekzemple, en fabloj) fariĝis multe uzata.

En ĉiuj tiuj kazoj la magiisto estas ulo kapabla kontroli per magio nur la naturajn fortojn. Male, en antikvaj kulturoj kaj en iuj malpli evoluaj civilizoj la figuro de la magiisto okupas centran socian gravon ĉar praktike investita je diversaj sociaj funkcioj[2]

Kronikoj kaj legendoj

Oni povas memorigi inter la magiistoj de la klasikaj, mezepokaj kaj renesancaj kronikoj:

Soĉisto Merlin'o', de Howard Pyle el The Story of King Arthur and His Knights. (1903)

Magoj en Literaturoj

En la popolaj literaturoj kaj rakontaroj, ofte la magiisto ensceniĝas. Jen la plej famaj:

Ankaŭ komiksoj en kiuj magiistoj tenas la precipan scenon estas multaj.

Notoj

  1. Magoj estas nomataj en la Evangelio laŭ Mateo (ĉapitro 2) la elorientaj saĝuloj vizitantaj al la ĵus naskiĝinta Mesio, gvidataj de stelo.
  2. Morales Patiño, Eduardo (Abril de 1952). El médico-hechicero entre las tribus indoamericanas. República Dominicana.

Vidu ankaŭ