Pligrandigita triangula prismo
Pligrandigita triangula prismo | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 7 |
Lateroj | 13 |
Listo de verticoj | 1 de 34 2 de 3.4.3.4 4 de 33.4 |
Edroj detale | 6 trianguloj 2 kvadratoj |
Propraĵoj | konveksa |
En geometrio, la pligrandigita triangula prismo estas unu el la solidoj de Johnson (J49). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per pligrandigo de triangula prismo per aldono de kvadrata piramido (J1) al unu el ĝiaj flankaj edroj. La rezultanta pluredro ion similas al la turnodufirsto (J26), la diferenco estas en tio ke la lasta estas konstruita per alfiksanta de la dua triangula prismo sed ne de la kvadrata piramido.