Plilongigita dupiramido
El Vikipedio
| Plilongigita dupiramido | |
| Verticoj | 2n+2 |
| Lateroj | 5n |
| Edroj | 2n trianguloj, n kvadratoj |
| Geometria simetria grupo | Duedra simetrio en tri dimensioj Dnh |
| Propraĵoj | Konveksa |
| Duala | Dutrunko |
En geometrio, n-latera plilongigita dupiramido estas pluredro konstruita per plilongigo de n-latera dupiramido per enigo de n-latera prismo inter ĝiaj duonoj
Estas tri plilongigitaj dupiramidoj kiuj estas solidoj de Johnson por n=3, 4, 5, faritaj el regulaj trianguloj kaj kvadratoj. Formoj por pli granda n povas esti konstruitaj per izocelaj trianguloj.
| Bildo | Nomo | Solido de Johnson | Edroj | Duala pluredro |
|---|---|---|---|---|
| Plilongigita triangula dupiramido | J14 | 6 trianguloj, 3 kvadratoj | Triangula dutrunko | |
| Plilongigita kvadrata dupiramido | J15 | 8 trianguloj, 4 kvadratoj | Kvadrata dutrunko | |
| Plilongigita kvinlatera dupiramido | J16 | 10 trianguloj, 5 kvadratoj | Kvinlatera dutrunko | |
| Plilongigita seslatera dupiramido | - | 12 trianguloj, 6 kvadratoj | Seslatera dutrunko | |
| ... | ||||
| n-latera plilongigita dupiramido | 2n trianguloj, n kvadratoj | n-latera dutrunko | ||
