Plilongigita triangula kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plilongigita triangula kahelaro
Bildo
Vertica figuro 3.3.3.4.4
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 2 | 2 (2 2)
Simbolo de Schläfli {3,6}:e
Figuro de Coxeter-Dynkin -
Simbolo de Bowers Etrat
Geometria simetria grupo cmm
Duala Prisma kvinlatera kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
v  d  r
Information icon.svg

En geometrio, la plilongigita triangula kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Estas tri trianguloj kaj du kvadratoj ĉirkaŭ ĉiu vertico.

Ĉi tiu kahelaro estas simila al la riproĉa kvadrata kahelaro ankaŭ kiu havas 3 triangulojn kaj du kvadratojn ĉirkaŭ ĉiu vertico, sed en malsama ordo.

Ĉi tiu kahelaro estas la sola uniforma kahelaro kiu ne povas esti kreita per konstruo de Wythoff.

Estas nur unu uniformaj kolorigoj de plilongigita triangula kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2. Tiam la 5 edroj (3.3.3.4.4) ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 11122. Ekzistas ankaŭ neuniforma kolorigo 11123.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C. (1987). Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj uniformaj kahelaroj, p.58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979. p37