Plitvicaj lagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plitvicaj lagoj
kroate: Plitvička jezera
nacia parko
Plitvice lakes.JPG
Plitvicaj lagoj
Logo Plitvice Lakes National Park.svg
Blazono
Oficiala nomo: Plitvička jezera
Alia oficiala nomo: Nacionalni park Plitvička jezera
Lando Flago de Kroatio  Kroatio
Provinco Lika-Senj
Municipo Plitvička Jezera
Historiaj regionoj Reĝando SKS, Jugoslavio
Montaro Dinara Montaro
Parto(j) 140 akvofaloj, 20 kavernoj
Riveroj
Situo Plitvicaj lagoj
 - koordinatoj 44°52′48″N 15°36′58″E  /  44.88°N, 15.61611°O / 44.88; 15.61611 (Plitvicaj lagoj)
Areo 296,8515 km² (29 685,15 ha)
Arbaroj
Orogenenezo
montariĝo
Mala Kapela
Plantaro
Animalaro
Fondo 8-an de aprilo 1949 nacia parko
Por publiko alirebla
Vizito 200 000 pojare
Plej facila aliro Karlovac, Zadar
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Nacia parko Plitvicaj lagoj
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Numero 98
Regiono Eŭropo
Kriterioj vii, viii, ix
Kategorio IUCN II – Nacia parko
Situo enkadre de Kroatio
Green pog.svg
Situo enkadre de Kroatio
Mapo de Plitvicaj lagoj
Mapo de Plitvicaj lagoj
Situo enkadre de Eŭropo
Green pog.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Plitvice Lakes National Park
Retpaĝo: Nacia parko Plitvicjaj lagoj
Filmita filmo Trezoro sur Arĝenta lago
Plitvicaj lagoj
Plitvicaj lagoj
Plitvicaj lagoj
Nacia parko Plitvicaj lagoj
Monda heredaĵo de UNESKO

Plitvicaj lagoj estas la plej konata nacia parko en Kroatio kaj ili apartenas al la plej belaj naturaj memorindaĵoj en Eŭropo. Tiu ĉi "perlo de la kroata enlando" estis danke al sia varieco envicigita en la jaro 1979 en liston de Mondaj Naturheredaĵoj de UNESKO.

La nacia parko Plitvicaj lagoj situas en supermara alteco 500 - 640 m, en regiono Lika. Tio estas sistemo de 16 lagoj, konektitaj per akvofaloj kaj kaskadoj. La areo estas 295 km2 (el tio la surfaco de la lagoj estas 2 km2). La nacia parko ĝi estas ekde la jaro 1949.

La lagan sistemon ĉirkaŭas arbarizitaj montetoj de masivo Velika Kapela kaj Plješevice. La sistemo dividiĝas en du partojn: en la suban kun 4 lagoj (Milanovac, Gavanovac, Kaludjerovac, Novakovića Brod) kaj en la supran kun 12 lagoj (lago Prošćansko, Ciginovac, Okrugljak, Batinovac, Vir, Veliki Jovinovac, Mali Jovinovac, Galovac, lago Milino, lago Gradinsko, Veliki Burget, Kozjak).

La lagoj situas en kalkŝtona malaltaĵo, kiu verŝajne estiĝis antaŭ ok mil jaroj kaj senĉese ĝi estas ŝanĝiĝanta pro kreskado de travertinaj digoj sur terasoj (krom alia depende de la klimato), pro erozio de travertinaj blokoj kaj pro pluaj kaŭzoj. Al estiĝo de terasaj barieroj kontribuas precipe unikaj bakterioj vivantaj en musko kaj en herbo sur la terasoj (la bakterioj kreskas pojare proksimume je 3 cm). La subaj lagoj estiĝis pro detruiĝo de plafonoj de subteraj kavernoj kaj per ties plenigo de akvo.

Rivereto Plitvice, kiu donis al la laga sistemo nomon, kunigas neniajn lagojn, sed ĝi falas tra alta akvofalo deflanke en kanjonon sub plej malalte situanta lageto Novakovića Brod. La laga sistemo do ne estiĝis en ties riverfluejo, sed sur proksimaj riveroj Bijela Rijeka kaj Crna Rijeka. Nur post reciproka unuiĝo iliaj akvoj kuniĝas kun rivereto Plitvice. La rezulta rivero nomiĝas Korana.

Plej alte situas lago Prošćansko - 639 metroj super maro (ĝi estas la dua plej granda en la sistemo, 68 ha), la surfaco de la plej malalta Novakovića Brod estas en alteco 503 metroj super maro. La plej granda lago Kozjak (81,5 ha) estas ankaŭ la plej profunda - 46 m.

La lagoj estas konektitaj per akvofaloj, el kiuj plej belaj estas Sastavci, altaj 49 m. La plej alta akvofalo estas tiu, per kiu rivereto Plitvice falas el alteco 76 m en kanjonon.

La akvoj havas diversan koloron, de smeralde verda ĝis riĉe blua. En la suba parto de la sistemo estas 20 karstaj kavernoj. Vintre la lagoj frostiĝas, somere la akvo havas temperaturon ĝis 24 °C.

Ĉi tie arbara kreskaĵaro apartenas inter la plej konservitaj de sia specio en Eŭropo. Rara estas ankaŭ ĉi tiea flaŭro. Enkadre de la parko estas severe ŝirmataj kaj nealireblaj lokoj de endemismoj (ekz. herbejo kun 42 specioj de orkideoj kaj alia kun 16 specioj de lilioj ka.), ankaŭ nealireblaj estas praarbaraj rezervejoj. En arbaroj vivas kiel grandaj rabobestoj (ursoj, lupoj, linkoj - onidire ĉi tie vivas da ili plej multe el ĉiuj kroataj lokoj), tiel ankaŭ abundeco de alta kaj nigra bestaro. La lagoj estas riĉaj je fiŝoj kaj kankroj, sed ĉasi ilin estas malpermesite.

La tuta parko ne estas tute alirebla. Kaŭzo de fermo de kelkaj partoj estas ŝirmo kaj konservado de ekosistemo. Eblas trarigardi lagojn, ĉirkaŭ kiuj estas konstruitaj trotuaroj kaj kiuj estas envicigitaj en vizitvojojn.

La laga sistemo ne estis pro la milito komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento difektita, male al la naturo tre utilis kvinjara trankvilo kaj regenerigo en la tempo de la milito kaj senpere post ĝi.

En 1960-aj jaroj ĉi tie estis filmitaj pluraj scenoj en filmoj pri Winnetou.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]