Ploče

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Haveno

Ploče (en la jaroj 1980-1990 Kardeljevo) estas havenurbo en kroata regiono Dalmatio. Ĝi situas ĉe Neretva-kanalo, 5 km norde de Neretva-delto kaj estas konata haveno ĉe Adriatiko. Ĝi havas 10.834 loĝantojn (stato: 2001) kaj apartenas al regiono Dubrovnik-Neretva.

La urbo etendiĝas ĝis bordo de Neretva kaj eĉ sur la riverdelton, kio donas al Ploče specifan atmosferon.

Specifaj manĝaĵoj de la regiono estas fiŝ-en-poto laŭ Neretva-metodo (Neretvanski brodet) kaj krad-rostita angilo.