Ploido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 11:39, 18 jul. 2014 farita de Narvalo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Ploido (ploideco) montras nombron de homologaj kromosomoj de unu ĉelo. Se la ĉelo havas unu kromosomo-aron, tiam temas pri unuploida (haploida), se du homologa kromosoma aro, tiukaze pri duploida (diploida) ĉelo. En la homo, plimulto de la ĉeloj estas duploidaj (ĉar oni heredis de ambaŭ gepatroj unu-unu kromosoman aron), sed la seksaj ĉeloj, la spermio kaj la ovoĉelo (oocyta) estas unuploidaj. Kelkaj specioj de la plantoj, artikuloj, amfibioj kaj reptilioj estas kvarploidoj (tetraploidoj), do oni enhavas en la seksaj ĉeloj duoblan, en la korpaj ĉeloj kvaroblan kromosoman aron.

Eŭploido estas la individuo, se ties kromosoma nombro estas entjera pluroblo de la unuploido. Ekzemple, la eŭploida kromosoma nombro de la homa ĉelo estas 46, aŭ eĉ 69.

Unuploideco

En la duploidaj ĉeloj ekzistas du el ambaŭ kromosomo.

Unuploida ĉelo enhavas el ĉiu kromosomo unu kopiaĵon.

Plimulto de la fungoj, kelkaj algospecioj estas ĉiuj unuploidaj (haploidaj, monoploidaj) organismoj. Plimulto de la animaloj estas duploidoj, krom la maskloj de la formikoj, vespoj, abeloj, kiuj evoluas el nefekundigitaj ovoj, tiel ili estas unuploidaj.

La plantoj kaj kelkaj algospecioj povas ŝanĝi inter la unuploida kaj duploida stato, de generacio al generacio. Plimulto de la duploidaj organismoj produktas unuploidan seksan ĉelon, kiu estigas kun alia seksa ĉelo zigoton, la duploidan ĉelon.

Duploideco

La duploidaj ĉeloj havas du homologajn kromosomajn arojn. Plimulto de la somataj ĉeloj estas duploidaj. Se kromosomoj de duploida planto duobliĝas, estiĝas kvarploido (tetraploido). Post la ripeta duobliĝo estiĝas okploido (oktoploido). La interkruciĝo de duploido kaj kvarploido estiĝas triploido, post duobliĝo de la kromosoma nombro sesploida planto (heksploida). La interkruciĝo de la sesploido kaj kvarploido produktas kvinploidojn (pentaploidojn).

Unuploduploido

Ĉe la unuplodiploidaj (haplodiploidaj) specioj unu sekso estas nur unuploida, dum la alia havas nur duploidajn ĉelojn. Ekzemple la masklo estas unuploida, la femalo duploida. Ĉe tiaj specioj, la masklo evoluas el nefekundigita ovoĉelo (partenogenezo), dum la femalo el fekundigita ovoĉelo, kie la spermo donas la alian kromosoman aron, kiam ĝi fekundigas la ovoĉelon.

Unuplodiploido estas rimarkebla ĉe multaj specioj, kiel ĉe formikoj, abeloj, vespoj. Ĝi fortigas la parencan selektadon, kio povas klarigi ties sociajn kondutojn. Kelkfoje, laboristaj artikuloj povas estigi duploidajn ĉelojn, kiu evoluas kiel reĝino.

Unuploidiĝo

Dum unuploidiĝo, el duploida ĉelo estiĝas unuploido. Tio pretendas laboratorian teknologion, per kiu oni devigas normalan ĉelon por duonigi sian kromosoman aron.

Tio estis unu el la procesoj, per kiu japanaj esploristoj estigis „Kaguja”-n, la sen-patran muson.

Aneŭploido

La aneŭploida ĉelo havas nekonvenan nombron da kromosoma aro, kio povas rezulti difektojn dum evoluo de la ĉelo. La aneŭploidoj estas mort-efikaj en la homo, sed la trisomio de la seksaj kromosomoj (Klinefelter-sindromo) kaj la 21-a kromosomo (Down-sindromo) mem ne estas mort-efika.

En multaj formoj de la tumoro oni povas malkovri aneŭploidon, ĉar la ne-fiziologia nombra kromosomo povas konduki al nekonvena interrilato.

Poliploido

Poliploido estas tiu stato, kiam la ĉelo havas multajn kromosomajn arojn (el la sama aŭ el diversaj specioj). Ĝi povas estiĝi per hibridiĝo de du parencaj specioj, tio estas la allopoliploido. Tio estas bele prezentebla per la t.n. Brassica-triangulo, laŭ kiu tri diversaj specioj hibridiĝas en ĉiu ebla para kombinado, tiel elformante tri diversajn allopoliploidajn speciojn.

La poliploido estas ofta en la plantoj, sed malofta ĉe la bestoj (makronukleo de paramecio-specioj), kaj tio okazas, se la genomo duobliĝas sen mitozo (endoreduplikado).

La fenomeno rilata al poliploido estas la poliploida komplekso.

Variabla ploido

Depende de la kreska medio de la prokariotoj, ties kromosoma aro varias de 1 ĝis 4. Tion influas la kompleta aŭ parta eco de la replikado.

Paleopoliploido

Paleopoliploido estas la genom-duobliĝo okazanta antaŭ plurmilionoj da jaroj, aŭ temas pri aŭto-, aŭ allopoliploido. Plimulto de la paleopoliploidaj organismoj perdis la polipliodecon dum la evolucio pro la duploideciĝo kaj ili estas duploidoj.