Plombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En dentokuracado, oni uzas la terminon aŭ esprimon "dentoŝtopado" por difini tion kio komune estas konata kiel plombo kaj kiu konsistas en purigo de la kavaĵo rezulta el kario por posta plenigo de la truo je ajna materialo. Tiu procezo rehabilitas tiel la dentaran anatomion por taŭga stetiko, funkcio, maĉado kaj okluzion de la dentoj kun ties antagonistoj kaj atingas bonan sigeladon kiu malhelpas la ripeton de la karia lezo. Kiam oni faras komplikajn ŝtopadojn, la procezo estas nomata "denta rekonstruado".

Dekomence la materialo uzita estas ĉefe metala, nome el oro kaj mikso de arĝento kaj hidrargo, jam ne plu uzata pro manko de estetiko kaj pro la iompostioma malpliigo de la uzado de hidrargo pro ĝia veneneco. Nuntempe oni uzas ĉefe komponitajn rezinojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]