Plorkukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plorkukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Cacomantis
Specio: C. merulinus
Cacomantis merulinus
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Plorkukolo (Cacomantis merulinus) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi apartenas al genro Cacomantis. Ĝi estas indiĝena de Azio, el Barato kaj Ĉinio ĝis Indonezio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Nematurulo en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
En Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
En Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Ĝi estas tre eta kukolo, 21-23.5 cm longa. Maskla plenkreskulo estas grizbruna supre kaj oranĝa sube kun grizaj kapo, gorĝo kaj supra brusto. Estas blankaj pintoj en la vostoplumoj. Kruroj kaj piedoj estas flavaj, la okulo estas ruĝa kaj la beko estas nigra supre kaj flava sube. La ina plenkreskulo estas foje simila al la masklo, sed ofte estas laŭ "hepatika" formo. Tiu formo estas ruĝbruna supre kun malhelaj strioj. La subaj partoj estas pli palaj kun pli pala striado. Estas hela strio supra la okulo kaj la vosto havas malhelajn striojn tute laŭlonge. Junuloj estas similaj al la hepatikaj inoj sed estas pli palaj kaj havas malhelajn striojn pli ol striojn en krono kaj gorĝo.

La masklo havas kelkajn plorecajn fajfajn alvokojn. Tiuj inkludas ascendajn seriojn de trinotajn frazoj kaj serion de 11 aŭ 12 descendaj notoj.

Distribuado kaj subspecio[redakti | redakti fonton]

Estas kvar subspecioj. La nomiga formo C. m. merulinus troviĝas en Filipinoj kie ĝi estas komuna en multaj de la plej grandaj insuloj. C. m. querulus estas la plej disvastigata formo, kiu loĝas en nordorienta Barato, Bangladeŝo, suda Ĉinio, Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Laoso kaj Vjetnamo. Ĝi estas somera vizitanto en plej parto de sia ĉina teritorio, migrante suden por vintri. C. m. threnodes troviĝas en la Malaja Duoninsulo, Sumatro kaj Borneo dum C. m. lanceolatus loĝas en Javo, Balio kaj Sulaveso.

The Grizventra kukolo (C. passerinus) estis iam klasita kiel subspecio de la Plorkukolo, sed ĝi estas nuntempe plej ofte traktita kiel separita specio.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Plorkukolo loĝas en bordoj de pluvarbaroj, malfermaj arbaroj, arbustejoj, herbejoj, farmoj, parkoj kaj ĝardenoj. Ĝi manĝas senvertebrulojn. Ĝi estas plej kutime soleca kaj plej ofte mafacile videbla.

Ĝi estas nestoparazita, kiu demetas siajn ovojn en la nestoj de herbsilvioj, prinia kaj tajlorbirdoj. La ovoj estas similaj al tiuj de la gastigantaj specioj, sed pli grandaj. Etaj birdoj ofte persekutas kukolojn por malproksimigi ilin el siaj nestoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Kennedy, Robert S.; Gonzales, Pedro C.; Dickinson, Edward C.; Miranda, Hector C. & Fisher, Timothy H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford.
  • Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, London.