Ploro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Infanino plorante.

La ploro estas unu el la malmultaj fiziologiaj procezoj, kiu distingas la homojn kaj la bestojn. Kvankam kelkaj neobjektivaj bestoposedantoj asertas, ke ilia favorata dombesto larmas pro emocia kaŭzo, oni ne povis dokumenti la fakton de emocia ploro ĉe bestoj. Oni demandis ekspertojn (veterinarojn, bredistojn kaj dresistojn), kiuj regule okupiĝas pri bestoj dum sia laboro (1).

Multnombraj fiziologiaj kaj psikologiaj parametroj de la homo estas bone konataj. Ekzemple, la koncentriĝo de diversaj kemiaj agentoj en la sango, urino kaj aliaj korpfluidaĵoj estas difinitaj precize. Oni scias normojn de rilate multaj homaj aktivecoj, kaj tiuj normoj povas esti priskribataj de kuracistoj. Ankaŭ laikoj scias sufiĉe bone, kiun nutraĵon kaj kiom ili manĝu, kiom moviĝudormu.

La psikologia esploro de la intimaj fenomenoj pri la sekseco komenciĝis jam en la pasinta jarcento; pensu pri la verkoj de Krafft-Ebing (Psychopathis sexualis) kaj Freud. Ŝajnas, kvazaŭ la ploro estus pli intima ol la sekseco, ĉar ni scias pri ĝi tre malmulte. Koncerne al la ploro "normoj" ne elformiĝis, kvankam oni povas demandi kuraciston, psikologon au pedagogojn: "Kiom, kiam kaj kiel oni devas plori? Kiom ofte ploras "normala" aŭ "meza" homo (plenkreskulo, virino, viro, infano)?" Kaj ĝenerale, ĉu ni povas akcepti la ploron kiel emocian reakcion de la normala adolto?

La neurologiaj kaj psikiatriaj faklibroj mencias nur unu specialan formon de la ploro, la t.n. patologian ploron (2). Ĝi tiu relative malofta fenomeno asociiĝas kun la organa difekto de kelkaj partoj de la cerbo, aperas abrupte kaj sen kaŭzo, estas aŭtomatika kaj refleksa procezo, kiu similas al la emocia ploro, sed dume la paciento ne travivas emociojn. Efektive tiun procezon oni ne povas apartigi kiel emocian ploron. Interese, ke ankaŭ la psikologiaj libroj ne skribas pli multe pri la ploro. La plimulto de la komunikaĵoj publikigaj pri tiu temo okupiĝas pri la ploro de la novnaskitoj. Oni komencis sisteme esplori la ploron de adoltoj nur en la pasintaj 10 jaroj.

Teorioj pri la ploro[redakti | redakti fonton]

Hippokratea pensis, ke la larmo estas suko de la cerbo. Tio estas signifa agnosko, ĉar la emocioj kaj la cerbo tiumaniere estas kur.ligitaj laukaŭze. Fiziologoj mezepokaj imagis, ke pere de larmoj la organiamo liberigas malbonajn sukojn kaŭzantajn melankolion. Darwin en sia libro "La esprimo de la emocioj de la homo kaj la bestoj" skribas pri la ploro.Laŭ lia opinio la ploro havas rolon en la mekanika defendo de la okuloj, li ne atribuas signifon al la larmo.

En la fakliteraturo okupiĝanta pri tiu ĉi temo plurfoje aperis la supozo, ke la ploro ludas rolon en le komunikado.Ĉi tiun pripensadon esprimas la multfoje citata frazo: "La virina larmo estas la plej efika formo de la akva energio". Sed la komunikan karakteron de la ploro kontraŭdiras la fakto, ke la homoj ploras ĝenerale tiam, kiam ili estas solaj. Laŭ la psikanalizistoj la ploro neŭtrigas agresivajn energiojn (3). Al la psikanalizisto Szász la ploro ŝajnas kiel regresio ĉar la kemia konsisto de la larmo kaj la embria fluidaĵo estas samaj.

Ashley Montagu (1961) pensis, ke ĉe la novnaskitoj la ploro havas gravegan porvivan rolon en la komunikado (4).Sen intensa ploro la forta aerblovo sekigus la aervojojn kaj inklinigus, difektu ilin je infektado, se la larmo ne sekurigus la humidon en la naza muka membrano. Ĝi-maniere la plorkapablo kun larmo estintus selekta avantaĝo dum la evoluo. La teorio de Ashley Montagu estas tre originala, sed ne estas vera, ĉar la suĉinfanoj ploras sen larmo ĝis la aĝo de 2-3 monatoj.

Dum la pasintaj dek jaroj William H.Frey kondukis tre vastaj ekzamenojn tiucele, ke 1i esploru la fenomenojn de la emocia ploro (1). Surbaze de la rezultoj li opinias, ke la larmado servas la subtenadon de la interna ekvilibro (la homeostazo) de la organismo, ĉar dum la ploro la nocaj substancoj, kiuj estigas dum la emocia streso, foriras el la organismo. Frey bazas tiun hipotezon sur tri faktoj: 1) la streso kaŭzas kemiajn ŝanĝojn en la organismo, 2) la emocia ploro estas ekskrecia procezo, 3) la homoj fartas ĝenerale pli bone post ploro. Konklude,laŭ Frey la ploro havas unusence pozitivajn efektojn.

Krom Frey Kraemer, Hastrup, Labott kaj Martin ekzamenis la ploron,sed ili ne konsentas kun Frey koncerne al ĝiaj pozitivaj efektoj (5,6).

Biologiaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

La frekvenco de la ploro ĉe la knaboj kaj ĉe la knabinoj komencas diferenci nur de la 13-a jaro.Tiun diferencon oni atribuas al la efekto de la seksaj hormonoj (kaj parte al la efekto de la edukado).

La ploroj de la virinoj neegale diferenciĝas dum la tagoj de la menstrua ciklo: la virinoj ploras pli ofte dum la menstruo kaj ĉirkaŭ la ovolado, sed dum la dua duono de la ciklo, en la tielnomata progesterona fazo ili ploras relative malmulte. La virinoj ploras dum la periodo de la laktado pli multe. La hormono prolaktino influas ne nur la mamglandon, sed ankaŭ la larman glandon.

Tiuj virinoj, kiuj konsumas antikoncipajn tablojdojn, ploras pli multe. La efekton de la hormonoj al la plorigo montras ankaŭ tiu fakto, ke la sindromo "seka okulo" aperas pli frekvente dum la menopaŭzo. La adrenokortikotropa hormono (mallonge:ACTH), kiu ludas signifan rolon en la stresa reakcio, kaj kiu produktiĝas en la hipofizo, plialtigas la produktadon de la larmo.

En la larmo oni demonstris substancojn similajn en efekto de morfino, la tielnomatajn endorfinojn (endogenajn opioidojn), kiuj modifas la imunologiajn ŝanĝojn akompanantajn la streson kaj la nervosistemajn reakciojn rilatajn al la angoro kaj humoraj ŝanĝoj. La larmo enhavas tridek-ope pli multe da mangano ol la sango. La larman glandon oni identigas al analoga organo de la "salglando", kiu troviĝas super la okuloj de kelkaj maraj birdoj, kiu - simile al la reno - kapablas ekskrecii grandan kvanton da salo.

La refleksa larmo produktata sub efiko de iritado kaj la larno produktata dum emocia ploro estas la kvanto kaj kvalito diversaj (1).

La sojlon de la ploro kapablas modifi kelkaj medikamentoj. La intenson kaj frekvencon de tielnomata patologia ploro (ĝi diferencas de la emocia ploro!) kapablas malmultigi certaj kontrau-parklnsonaj kaj kontraudepresiaj medikamentoj. Kontraŭ tio ekzistas eĉ medikamentoj, kiuj plialtigas la ploran frekvencon.

Surbaze de la ekzameno de ĝemeloj oni asertas, ke genetikaj faktoroj ne ludas rolon en la ploro.

Psikologiaj,sociaj kaj kulturaj faktcroj[redakti | redakti fonton]

Se oni akceptas, ke la homa raso estas biologie homogena, tiam la kondutaj diferencoj inter diversaj popupacioj estas klarigebla per psikologiaj, socialaj kaj kulturaj efektoj. La ploro estas universala homa fenomeno, ĝia signifo estas sama en ĉiu kulturo. Sole la rif-klano de Norda Maroko neniam ploras pro erociaj kaŭzoj.

La virinoj ploras 3-4-oble pli multe ol la viroj. En ĉi tiu diferenco havas gravan rolon biologiaj (seksaj hormonoj), sed ankaŭ sociokulturaj faktoroj (edukado, ekspektancoj) ludas rolon. Sur la tereno de la plora frekvenco ekzistas grandaj interindividuaj diferencoj. Ankaŭ inter sanaj virinoj estas tiaj, kiaj ploras preskau ĉiutage. Aliaj individuoj - ĝenerale viroj - tute ne ploras dum jaroj aŭ jardekoj.

Inter la individuoj plorantaj ofte kaj malofte psikologie sukcesis demorstri sole tiun diferencon, ke la ofte plorantaj homoj havas pli grandan empatian kapablecon (7). La vidvinoj, kiuj priploras sian edzon "publike", do "ekstere", estas pli sanaj kaj vivas pli longe (8,9). La pacientoj suferantaj pro duodena ulcero kaj kojlito ploras pli malmulte kompare al mezuloj, kaj ili havas pli negativajn atitudojn koncerne al la ploro (10). Ankaŭ en aliaj psikosomataj morboj (astmo, certaj dermatozoj) oni priskribis la relativan markon de la ploro (11,12 . Post la longa ploro aperanta dum psikoterapio la farto de la paciento ĝenerale pliboniĝis. Tiuj faktoj montras la favorajn efektojn de la ploro.

Metodoj uzataj por la ekzameno de la ploro[redakti | redakti fonton]

La observado estas iomete konvena por la esploro de la ploro, ĉar oni ploras relative malofte kaj en soleco. Oni ekzamenas la ploron sub laboratoriaj kondiĉoj (13). Oni projekcias fragmentojn de tristaj filmoj al 1a ekzamenatoj, dume oni observas iliajn emociajn reakciojn, registras certajn fiziolagiajn variantojn, kaj post la projekciado ili raportas siajn subjektivajn.spertaĵojn. Ekzemple oni uzas unu el la filmoj de Zeffirelli (La ĉampiono = The Champ) kiel lamigan stimulon.

Prey ellaboris kuriozan metodon (1). Kun helpo de optikisto li fiksis malgrandajn metalajn tasojn en okulvitrojn kaj per tiu instrumento li kolektis larmon por kemiaj analizoj. Por determini la ploran inklinon, oni ellaboris plurajn demandilojn. La demandiloj priskribas diversajn situaciojn kaj la ekzamenato devas determini, en kiuj situacioj ŝi aŭ 1i plorus.

Ŝajnas, ke pli fidinda metodo estas, kiam la subjektoj regule notas siajn plorajn epizodojn dum la periodo de la ekzameno (ĝenerale dum unu monato).

La rezultoj de transkultura ekzameno[redakti | redakti fonton]

Tiucele, ke SZABÓ Pál esploru la efikojn de malsamaj sociaj klimatoj sur la plora konduto, li ripetis la ekzamenon de Frey en Hungario kaj komparis la hungarajn indikojn al la usonaj indikoj (15). LI kaj siaj kolegoj kolektis indikojn koncerne al la korpa kaj anima sano, determinis la humoran staton en la subjektoj (per la Zung-testo), kaj la subjektoj registris la karakterojn kaj cirkonstancojn (situacio, kaŭzo) de iliaj ploraj epizodoj kaj la ŝanĝojn de iliaj emocioj rilate la ploron en la tielnomata plora taglibro.

En la ekzameno partoprenis 551 personoj, 331 usonaj kaj 220 hungaraj subjektoj. La rezultoj estas surprizaj: ili kontraŭdiras la internaciajn stereotipojn koncerne al la hungaroj. En Hungario la virinoj kaj ankaŭ la viroj ploras signife pli malmulte (3,07 kaj 0,72 ploraj epizodoj/monato) ol la usonaj virinoj kaj viroj (5,27 kaj 1,45 ploraj epizodoj/monato). La signifon de diversaj sociokulturaj efektoj montras la indiko, ke en la hungara vira populacio ekzistas speciala grupo, kiu ploras meznombre duoble pli multe ol la aliaj hungaraj viroj. Sed la hungaroj ne ĉiam ploris tiel malmulte. La hungara lingvisto András O.Vértes, analizante hungarajn literaturajn kaj presajn dokumentojn,konstatis, ke hodiaŭ oni ploras pli malofte kaj la priskribo de emociaj statoj (ekzemple tiu de la ploro) estas pli malmulta ol en la 19-a jc. (14). Ŝajnas, ke la pasinta reĝimo, la tielnomata socialismo instigis la homon reteni ne nur siajn pensojn,sed ankaŭ siajn emociojn.

Referencoj. Literaturo 1. Frey,W.H.:Crying:The mistery of tears. (Ploro:La mistero de la larmoj.) Winaton Press, Minneapolis (1985).
2. Frank,C.,Harrer,G.: Über pathologischee Lachen und Weinen. (Pri patologiaj rido kaj ploro.) Z.f.Klin.Psych.Psychopath.Psychother. 31:247-257 (1983).
3. Löfgren,L.B.: On weeping. (Pri ploro.). Int.J.Psychcanalysia 47: 375-381 (1966)
4. Montagu,A.: Natural selection and the origin and evolution of weeping in men. (Natura selekto kaj la origino kaj la evoluo de ploro en homoj.) J.Am.Med.Aasociation 174: 392-397 (1960).
5. Kraemer,D.L.,Hastrup,J.L.: Crying in natural settings: global estimates, self-monitored frequencies,depression and sex differences in an undergraduate population. (Ploro en naturaj medioj: globalaj taksadoj, memobservitaj frekvencoj, depresio kaj sekvaj diferencoj en aroj de universitataj studentoj.) Behav.Res.Ther. 24:371-373 (1986).
6. Labott,S.M.,Martin,R.B.: Weeping: Evidence for a cognitive theory (Ploro: Evidenco por kognitiva teorio.) Motivation and Emotion (12: 205-215 (1988).
7. Williams,D.G.: Weeping by adults: Personality correlates and sex differences (Ploro ĉe adoltoj: Personecaj kunrilatoj kaj seksaj diferencoj). The Journal of Psychology 110: 217-226 (1982).
8. Kelsing,K.L,,Szklo,N.,Comstock,G.: Factors associated with mortality after widowhood. (Faktoroj rilataj a1 mortokvanto post vidveco.) Am.J.Public Health 71: 802-809 (1981).
9. Rees,W.D.: Mortality of bereavement. (Mortokvanto de la funebro.) Prit.Med.J. 4:13-16 (1967).
10.Alexander,F,: Psychosomatic medicine. (Psikosomatika medicino.) +Y.W.Norton and Co., Novjorko (.1950).
11.Kepecs,J.,Robin,M.,Bruner,M.: Relationship between certain emotional states and exsudation into the skin.(Interrilato inter cer taj emociaj statoj kaj ŝvitado de la haŭto.) Psychosomatic i.edi cir.e 13:10-17 (1951).
12.French,T.: Psychogenic factors in asthma. (Psikogenaj faktoroj en astmo.) Am.J.Psychiatry 96:91 (1939).
13.Marston,A.: Toward the laboratory study of sadness and crying. (La laboratoria ekzameno de tristo kaj ploro.) Am.J.Psychology 97: 127-131 (1984).
14.Vértes,O.,A.: Érzelmi világunk és a nyelv történeti változásának kölcsönhatása.(Interago de nia emocia mondo kaj la historia ŝarĝiĝo de la lingvo.) A Magyar Nyelvtudományi Társasig Kiadványai 179 (1987).
15.Szabó,P.: Újabb adatok az emocionális sírásról.(Pli novaj indikoj pri la emocia ploro.) Az MTA és a Magyar Pszichofizioldgiai és Egészséglélektani Társaság Közleményei.Pszichofiziológiai füzetek (Psikofiziologiaj Kajeroj) 5 (1990).

Prelego de SZABÓ Pál dum Scienca Semajno de Hungara Sekcio de AIS la 27-an de majo de 1991

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ploro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro. »
  • Citaĵo
    « Amiko en ĝojo kaj ploro. »
  • Citaĵo
    « De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu