Plorturto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Plorturto
Mourning Dove 2006.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zenaida Zenaida
Specio: Plorturto 'Zenaida macroura'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Plorturto ( Zenaida macroura ) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Tiu birdo estis nomata ankaŭ la Amerika Plorturto, kaj antaŭe kiel la Karolina Plorturto. Ties teriorio estas el Centrameriko ĝis suda Kanado, inkludante proksimajn insulojn. Multaj birdoj de nordaj areoj migras suden por vintri en la reprodukta teritorio kiam la temperaturoj de januaro estas sub -12° Celsius (10 °F).

Medio[redakti | redakti fonton]

Ties medio inkludas diversajn malfermajn kaj duonmalfermajn mediojn, inkludante agrikulturajn kaj urbajn areojn. Tiu ĉi specio adaptiĝis al areoj ŝanĝita de homoj. Tiu birdo estas abunda, kun supozebla loĝantaro de 130 milionoj da birdoj. En multaj areoj, la plorturto estas ĉasata kiel ĉasbirdo kaj por sporto kaj por viandaĵo. Ties plorema alvoko vuu-uu-u-u estas komuna tra ties tuta teritorio, kiel la fajfado de ies flugiloj dum ekflugo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La plorturto estas mezgranda (ĉirkaŭ 31 cm longa), svelta turto helgrizbruna aŭ sablokolora kaj ĝenerale samkolora; ĝi montras nigrajn makulon en orelloko kaj pliajn disajn en suba dorso. La flugiloj estas larĝaj kaj la kapo tre rondoforma. Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ aspekto. La vosto estas kojnforma, sufiĉe longa kaj helbruna ("macroura" signifas en la greka "granda" kaj "vosto"[1]). La plorturto havas ripozilajn piedojn, kun tri fingroj antaŭen kaj unu malantaŭen. La kruroj estas mallongaj kaj ruĝaj. La beko estas mallonga kaj malhela, kutime kun brunnigra nuanco.[2]

La plumaro estas ĝenerale helgrizbruna kaj iome pli hela kaj rozkoloreca sube. La flugiloj havas nigrajn punktojn kaj la vostobordoj estas blankaj, kontraste kun la nigraj internaj. Sub la okulo estas la diferenciga duonlunforma areo de malhelaj plumoj. La okuloj estas malhelaj, kun hela haŭta ringo.[2] Plenkreska masklo haavas brilpurpurrozecajn makulojn en kolflankoj kun hela roznuanco ĝis la brusto. Inoj estas similaj laŭ aspekto, sed kun pli griza koloro. Junuloj havas pli skvamecan aspekton kaj estas ĝenerale pli malhela.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa specio estas ĝenerale monogama, kun du turtidoj ĉiun ovodemetadon. Ambaŭ gepatroj zorgas la idaron. Tiu ĉi specio estas fekunda reproduktanto kaj la paroj tre ofte ovodemetas kelkajn fojojn ĉiujare. En varmaj areoj, unu paro povas ovodemeti ĝis ses fojojn ĉiujare.[3] Tiu rapida reproduktado estas gravega por la survivo de la specio ĉar la morteco estas alta. Ĉiujare ĝi povas atingi 58 % de plenkreskuloj kaj 69 % de idaroj.[4]

Pariĝado komencas kun brua flugo de la masklo, ekvita de gracia, cirkla svebo per malfermaj flugiloj kaj kapo suben. Post surterigo, la masklo alproksimiĝas al la ino montranta ŝveliĝintan bruston, inklinante kapon, kaj laŭta alvoko. Pariĝantaj paroj rapide kombas plumojn unu de la alia partnero.[3]

La masklo alportas la inon tiam al eventualaj nestolokoj kaj la ino elektas unu el ili. La ino konstruas la neston. La masklo ĉirkaŭflugas kaj alportas materialon. La masklo supreniras la inan dorson por transdoni tiun materialon.[5] La nesto estas konstruita el bastonetoj, koniferfolioj aŭ herberoj kaj tre ofte estas malforta.[6] Tiuj birdoj foje reuzas neuzitajn nestojn de aliaj plorturtoj, de aliaj birdoj aŭ eĉ de arboloĝantaj mamuloj kiel sciuroj.[7]

Plej parto de la nestoj estas en arboj, kaj daŭrfoliaj kaj koniferaj. Foje ili povas esti trovataj ĉe arbustejoj, vitejoj aŭ ĉe artefaritaj konstruaĵoj,[6] aŭ ĉe penditaj floropotoj.[5] Kiam ne estas taŭgaj altaj nestolokoj, la Plorturto nestumas surgrunde.[6]

La ovodemetado estas preskaŭ ĉiam de du ovoj.[5] Sed foje tamen la ino demetas siajn ovojn en la nesto de alia paro.[4] La ovoj estas blankaj kaj etaj. Ambaŭ gepatroj kovas, la masklo el mateno ĝis posttagmeze kaj la ino nokte kaj la reston de la diurno. La plorturtoj estas zorgemaj gepatroj; nestoj tre rare restos sendeĵore.[5]

Reproduktado
Zenaida macroura2.jpg
Ovo en nesto Nestumado Idoj Junulo

La plorturto estas monogama kaj formas tre ligitajn parojn.[4] Paroj kutime revenas al la sama areo venontan reproduktan sezonon aŭ foje eĉ restas kune la tutan vintron. Tamen solaj birdoj povas trovi novajn partnerojn se necese.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La plorturto ripozante sur arbobranĉo.

La plorturto manĝas ĉefe semojn, inkludante tiujn kaj de indiĝenaj kaj de enmetitaj plantoj. Tio faras pli ol 99 % de ties dieto. Rare ili povas manĝi helikojninsektojn. La plorturto ĝenerale manĝas sufiĉe por plenigi sian kropon kaj poste ekflugas por digesti ripoze. Ili ofte englutas sablerojn aŭ ŝtonetojn por helpi la digeston. La specio kutime manĝas surgrunde, inkludante birdomanĝejojn.[3] Ĉe birdomanĝejoj la plorturto estas allogata de unu el la plej ampleksa diverseco de semoj inter ĉiu nordamerika birdo, kun prefero por la semoj de maizo, milio, kartamo kaj sunfloro. La plorturto ne fosas por trovi semojn, sed manĝas nur tion kio estas facile videbla.[6] Ili foje ripozas sur plantoj kaj nutras sin el tiuj.[3]

La plorturto montras preferon por la semoj de kelkaj specioj de plantoj. Ekzemple tiuj de pino, Liquidambar, fitolako, amaranto, kanariherbo, maizo, sesamo kaj tritiko.[6]

Ĉefaj predantoj de tiu specio estas tagaj rabobirdoj, kiel falkoj kaj akcipitroj. Dum nestumado, ankaŭ korvedoj, kelkaj ikteredoj, katoj aŭ serpentoj kolubredoj povos predi iliajn ovojn.[4] Birdoj de la genro Molothrus rare parazitas la nestojn de la plorturto . La plorturto rifuzas ĉirkaŭ trionon de la ovoj de tiu ovoparazito en siaj nestoj kaj ties vegetarana dieto estas maltaŭga por ili.[8]

La specio estas forta fluganto, kapabla de rapideco de ĝis 88 km/h.

Taksonomio kaj distribuo[redakti | redakti fonton]

Natura arealo : somere (hele verde), tutjare (malhele verde), vintre (blu).

La plorturto havas ampleksan teritorion de preskaŭ 11 milionoj da kvadrataj kilometroj.[9] La specio estas loĝanta tra la Grandaj Antiloj, plej parto de Meksikio, Usono kaj plej suda kaj orienta Kanado. Pleje oni vidas en suda Kanado kaj la plej norda centra Usono tiujn birdojn en somero, dum ĉe Centrameriko oni vidas ilin vintre.[10] Tiu ĉi specio estas vaganta en norda Kanado, Alasko,[3] kaj Sudameriko.[11] Tiu ĉi specio estis almenaŭ sep fojojn en Okcidenta Palearkto laŭ informoj de Britio (5), Azoroj (1) kaj Islando (1).[2] En 1963, la plorturto estis enmetita en Havajo. Pro tio ekde 1998 estis eta loĝantaro en Norda Kona.[12] Ekde kiam la Sokora turto estis malaperigita el la insulo Sokoro, la plorturto ekaperis tie ekde almenaŭ 1988.[13]

La plorturto okupas plej grandan parton de taŭgaj medioj, inkludante urbajn areojn, farmojn, herbejojn kaj maldensajn arbarojn. Ĝi evitas marĉojn kaj densajn arbarojn.[3] Oni konas, ke ĝi povas nestumi tiom en arboj en urboj kiel Novjorko, Ĉikago kaj Atlanto, kiom ĉe arbaroj de la Apalaĉaj Montoj aŭ de la Roka Montaro.

Plej parto de la plorturto migras tra flugovojoj ĉefe superteraj. Printempa migrado norden daŭras el malfrua Marto ĝis Majo. Aŭtuna migrado suden daŭras el malfrua Aŭgusto ĝis Novembro.[10] Migrado okazas plej ofte dumtage laŭ aroj.[3] Birdoj de Kanado migras plej longdistance, probable por vintri en Meksikio aŭ eĉ pli suden. Tiuj kiuj pasas someron pli sude estas pli loĝantaj, kun pli mallongdistanca migrado. Ĉe la suda parto de la teritorio, la Plorturto ĉeestas la tutan jaron.[2]

La plorturto estas parence rilata al la Orelturto (Zenaida auriculata) kaj la Sokora turto (Zenaida graysoni). Kelkaj fakuloj priskribas ilin kiel formantajn superspecion kaj tiuj tri birdoj estas foje klasitaj kiel separata genro Zenaidura,[11] sed la nuntempa klasigo havas ilin inter la aliaj specioj de la genro Zenaida. Krome la Sokora turto estis foje konsiderita samspecifa kun la plorturto, kvankam kelkaj diferencoj en kutimaro, voĉo kaj aspekto pravigus separigon kiel du diferencaj specioj.[13] Dum la tri specioj formas subgrupon de Zenaida, uzi separitan genron malhelpus la monofilon de Zenaida igante ĝin parafila.[11]

Estas kvin subspecioj de plorturto :

  • Orienta Z. m. carolinensis (Linnaeus, 1766)
  • De insulo Clarion Z. m. clarionensis (C.H.Townsend, 1890)
  • Okcidentantila Z. m. macroura (Linnaeus, 1758)
  • Okcidenta Z. m. marginella (Woodhouse, 1852)
  • Panama Z. m. turturilla Wetmore, 1956

La teritorioj de plej parto de la subspecioj koincidas iomete, kun tri en Usono aŭ Kanado.[2] La Okcidentantila subspecio troviĝas tra la Grandaj Antiloj.[6] Ĝi ĵus invadis la rifojn de Florido.[2] La Orienta subspecio troviĝas ĉefe en orienta Nordameriko kaj Bermudo kaj la Bahamoj. La okcidenta subspecio troviĝas en okcidenta Nordameriko kaj partoj de Meksikio. Plej parto de la kanadaj birdoj estas ankaŭ de la okcidenta subspecio. La Panama subspecio troviĝas en Centrameriko. La subspecio de la insulo Clarion troviĝas nur en tiu insulo Clarion, ĉe la Pacifika marbordo de Meksikio.[6]

La plorturto estas foje nomita Amerika plorturto por diferencigi ĝin disde el la malproksime rilataj birdoj de la specio Afrika plorturto (Streptopelia decipiens).[11] Ĝi estis iam ankaŭ konata kiel Karolina plorturto.[14] La sciencan nomon de la genro komponis en 1838 la franca zoologo Charles L. Bonaparte honore sian edzinon, Princino Zénaide.[15] La "plora" parto de ĝia komuna nomo devenas el ĝis voĉo.[16]

La plorturto sur arbo stumpo
Z. macroura sur centimetra rektilo

La kvin subspecioj de la plorturto aspektas simile kaj ne estas facile diferenceblaj.[2] La nomiga subspecio posedas pli mallongajn flugilojn kaj estas pli malhela kaj sablokolora ol la "mezaveraĝa" Plorturto. Z. m. carolinensis havas pli longajn flugilojn kaj fingrojn, pli mallongan bekon kaj estas pli malhela. La okcidenta subspecio havas pli longajn flugilojn, pli longan bekon, pli mallongajn fingrojn kaj estas pli senkolora kaj hela. La panama Plorturto havas pli mallongajn flugilojn kaj krurojn, pli longan bekon kaj estas pli griza. La subspecio de la insulo Clarion posedas pli larĝajn piedojn, pli larĝan bekon kaj estas pli malhelbruna.[6]

Konserva statuso[redakti | redakti fonton]

La nombro de individuoj de plorturto estas supozata de BirdLife International je ĉirkaŭ 130 milionoj. La granda loĝantaro kaj ampleksa teritorio estas kialo por supozi, ke la plorturto devas esti konsiderate kiel malplej zorgiga, tio estas ĝi ne suferos tujan riskon.[9] Kiel ĉasbirdo, la specio ankaŭ ne estos endanĝerita ĉar 45 milionoj pafitaj de ĉasistoj ĉiujare ne estos tro kompare kun la multnombra loĝantaro.[2] Estas iaj pruvoj de malpliiĝo en okcidentaj areoj de ties teritorio.[5]

Tiu specio bonfartas en areoj ŝanĝitaj de homoj. Dum setlantoj kaj enmigrantoj klarigis la arbarojn kiuj iam kovris multe de Nordameriko kaj ekis novaj rikoltoj, novaj medioj malfermiĝis por la specio.[3] Ĝi estas unu el la plej komunaj birdoj de Nordameriko.

Kiel simbolo kaj ĉe artoj[redakti | redakti fonton]

La orienta plorturto (Z. m. carolinensis) estas la oficiala simbolo de paco en Viskonsino.[17] Tamen estas, ironie, ankaŭ laŭleĝe ĉasi la Plorturton en Viskonsino.[18] Tiu birdo estas ankaŭ la birdo de paco en la ŝtato Miĉigano.[19]

Karolina plorturto de Audubon

La plorturto aperas kiel Karolina plorturto en la bildo 286 de la serio Birds of America de Audubon .[14]

La plorturto aperas ankaŭ en la kanto "Shelter from the Storm", de Bob Dylan kaj en "Cross Out the Eyes", de Thursday.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D.J. Borror. (1960). Dictionary of Word Roots and Combining Forms. Palo Alto: National Press Books. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Jonathan Alderfer: Jonathan Alderfer: National Geographic Complete Birds of North America, 303. ISBN 0-7922-4175-4. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Kenn Kaufman. (1996). Lives of North American Birds. Houghton Mifflin, 293. ISBN 0-395-77017-3. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 NRCS p. 1
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Mourning Dove. Alirita 2006-10-18.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 NRCS p3
  7. NRCS p. 4
  8. Brian Peer; Eric Bollinger (October 1998). Rejection of Cowbird eggs by Mourning Doves: A manifestation of nest usurpation? (PDF). The Auk. Alirita 2006-10-27.
  9. 9,0 9,1 BirdLife International. Mourning Dove - BirdLife Species Factsheet. Alirita 2006-10-08.
  10. 10,0 10,1 Mourning Dove (Zenaida macroura) (PDF). Fish and Wildlife Habitat Management leaflet 31 (February 2006). Alirita 2006-10-08.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 South American Classification Committee American Ornithologists' Union. Part 3. Columbiformes to Caprimulgiformes. A classification of the bird species of South America. Alirita 2006-10-11.
  12. Check-list of North American Birds 224 (1998). Alirita 2007-06-29.
  13. 13,0 13,1 Check-list of North American Birds 225 (1998). Alirita 2007-06-29.
  14. 14,0 14,1 John James Audubon. . "Plate CCLXXXVVI", Birds of America. Alirdato: 2006-10-18. 
  15. "100 Birds and How They Got Their Names, by Diana Wells (Algonquin Books of Chapel Hill, 2002) p.193)
  16. Ŝablono:Cite encyclopedia
  17. Government of Wisconsin. State Symbols. Alirita 2006-10-22.
  18. Wisconsin Department of Natural Resources. Mourning Dove. Alirita 2007-07-11.
  19. Tamara Audi. "Dove hunting finds place on Mich. ballot, USA Today, 2006-10-16. Kontrolita 2006-10-25.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj