Plozivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plosivo)
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

Eksploda konsonanto, halto, plozivo, aŭ okludo estas konsonanta sono produktata per haltado de la aerfluo en la parola vojo. La termino plozivo estas rezervata por buŝaj (ne-nazaj) haltoj: tio estas, haltoj kun ellasa ekblovo. Multaj lingvistoj uzas la terminon nazala kontinuanto anstataŭ nazala halto por signi sonojn kiaj [n] kaj [m]. Oni konsciu ke ĉi tiu artikolo traktas tiujn "nazalajn kontinuantojn" kiel nazalajn haltojn.

Ĉiuj lingvoj en la mondo havas haltojn kaj la plejmulto havas almenaŭ [p], [t], [k], [n], kaj [m]. La ordinara samoa malhavas la dentalojn [t] kaj [n], kaj la norda irokezaj lingvoj malhavas la labialojn [p] kaj [m]. Kelkaj el la ĉimakuaj, saliŝaj, kaj Wakaŝaj lingvoj ĉirkaŭ Puget Sound malhavas nazajn haltojn.

Artikulacio de haltoj[redakti | redakti fonton]

En la artikulacio de la halto, tri fazoj distingeblas:

  • Kapto: La aervojo fermiĝas tiel ke neniom da aero povas eskapi tra la buŝo (pro tio, la nomo halto). Ĉe nazalaj haltoj, la aero eskapas tra la nazo.
  • Teno"okludo": La aervojo restas fermita, estigante pliiĝadon da prema diferenco (pro tio, la nomo okludo (=ŝtopado)).
  • Ellasoekblovo: La fermaĵo malfermiĝas. Kaze de plozivoj, la ellasita aerfluo produktas ekan elpelon farantan aŭdeblan sonon (pro tio, la nomo plozivo).

En multaj lingvoj, kia la malaja kaj la vjetnama, finaj haltoj malhavas ellasan ekblovon, aŭ havas nazan ellason. Vidu artikolon senellasa halto.

En afrikataj haltoj, la ellaso estas frikativa.

Klasifiko de haltoj[redakti | redakti fonton]

Nazaligo[redakti | redakti fonton]

Vidu artikolon: Nazaligo

Nazalaj haltoj estas diferencaj de buŝaj haltoj nur per malleviĝo de la velo kio allasas la aeron eskapi tra la nozo dum la okludo.

Nasalaj haltoj akustike estas sonorantoj, ĉar ili havas ne-turbulan aerfluon kaj estas preskaŭ ĉiam voĉaj, sed ili artikulacie estas obstruentoj, ĉar estas kompleta ŝtopado de la buŝa kavaĵo.

La prenazaligita halto komenciĝas per mallevita velo kiu leviĝas dum la okludo. La plej proksimaj ekzemploj en la angla estas konsonantaj aglomeroj kiaj la [nd] en candy, sed multaj lingvoj havas prenazaligitajn haltojn kiuj kondutas kiel unusolaj konsonantoj. La svahila bone famiĝas pri siaj vortoj kies literumoj komenciĝas per "mp" aŭ "nd", kiel "mtu", kvankam pli veraj prenazaligitaj sonoj kiaj [mp] aŭ [nd] ja troviĝas vort-komence en aliaj bantuaj lingvoj.

La postnazaligita halto komnciĝas per levita velo kiu malleviĝas dum la okludo. Tio kaŭzes audeblan nazan ellason, kiel en la angla sudden. La rusa kaj aliaj slavaj lingvoj havas vortojn kiuj komenciĝas per [dn], kio videblas en la nomo de la rivero Dnepro.

Notu ke la terminoj prenazaligo kaj postnazaligo estas normale uzataj nur en lingvoj kie tiaj sonoj estas fonemaj, tio estas, ne analizitaj en sekvencojn el plozivo plus nazala halto.

Voĉado[redakti | redakti fonton]

Voĉaj haltoj estas artikulaciataj kun samtempa vibrado de la voĉkordojj; senvoĉaj haltoj - sen tio. plozivoj ofte estas senvoĉaj, dumke nazalaj haltoj estas nur rare estas tiaj.

Aspiracio[redakti | redakti fonton]

En aspiraciaj haltoj, la ekvoĉado (la tempo kiam la voĉkordoj komencas vibri) venas percepteble pli poste ol la ellaso de la halto. La daŭro inter la ellaso de la halto kaj la ekvoĉado nomiĝas voĉa komenca tempo ("Voice Onset Time").

Tenuaj haltoj havas voĉan komencan tempon proksiman al nulo, kio signifas ke voĉado komenciĝas tuj kiam la halto iĝas ellasita.

Voĉaj haltoj havas negativan voĉan komencan tempon, kio signifas ke la voĉado komenciĝas antaŭ ol la halto estas ellasita. Halto nomiĝas plene voĉa, se ĝi estas voĉa dum la tuta okludo. En la angla, tamen, komencaj voĉaj plozivoj kiaj [b] aŭ [d] estas nur parte voĉaj, ĉar la voĉado komenciĝas iam dum la okludo (ŝtopado). Aspiraciaj haltoj havas pozitivan voĉan komencan tempon (pli grandan ol nulo), tiel ke estas periodo de senvoĉa aerfluo, fonetike [h] (senvoĉa glotala frikativo), antaŭ la komenco de la vokalo.

En la plejo de anglalingvj dialektoj, la fina g en la vorto bag plej ofte estas plene voĉa, dumke la komenca b estos nur parte voĉa. Komencaj senvoĉaj plozivoj, kia la p en pie, estas aspiraciaj, kun sentebla bloveto da aero ĉe ellaso, dumke plozivoj post s, kiel en spy, estas "tenuaj". Parolante proksime al kandela flamo, oni rimarkas ke la flamo turbuligas pli kiam pie, tie, chi estas artikulaciataj, kompare al kiam spy, sty, sky.

Longo[redakti | redakti fonton]

En ĝeminalonga halto, la okludo (ŝtopado) daŭras pli longe ol en normalaj haltoj. En lingvoj kie haltoj estas distingaj nur per longeco (ekz. la araba, la ilwana, la islanda), la longaj haltoj povas daŭri ĝis trioble pli longe ol la kurtaj haltoj. La itala famas pro sia ĝemina halto; elparolate, la duobla t en la nomo Vittoria tiom daŭras kiom la ct en la angla Victoria. Ankaŭ la japana elstarigas la ĝeminan konsonanton, kia en la minimala paro 来た (kita), signifanta venis, kaj 切った (kitta) sinifanta tranĉis.

Notu ke estas multaj lingvoj en kiuj la trajtoj voĉo, aspiracio, kaj longo subtenas unu la alian, kaj en tiaj kazoj povas esti malfacile decidi kiu el tiuj trajtoj ĉefrolas. En tiaj kazoj la termino forta estas estas fojfoje uzata por aspiracio aŭ ĝeminado, dumke lena (=malforta) estas uzata por unusolaj, tenuaj (vidu supre) aŭ voĉaj haltoj. Konsciu, tamen, ke la terminoj forta kaj lena estas malbone difinitaj, kaj iliaj signifoj diversas de fonto al fonto.

Aerflua meĥanismo[redakti | redakti fonton]

Haltoj fareblas per pli ol unu aerflua meĥanismo. La normala meĥanismo estas pulma egresivo, tio estas, per aero fluanta eksteren el la pulmoj. Ĉij lingvoj havas pulmajn haltojn. Iuj lingvoj aldone havas haltojn faratajn per aliaj meĥanismoj: ejectivaj haltoj (glotalaj egresivo), implozivaj haltoj (glotala ingresivo), aŭ klaketoj (velara ingresivo).

Streĉo[redakti | redakti fonton]

Vidu: Streĉo

Forta halto (striktasense) estas produktata per pli da muskola striĉo ol lena halto (striktasense). Tamen, tio malfacile mezureblas, kaj kutime estas debato pri la fakta meĥanismo de pretenditaj fortaj aŭ lenaj konsonantoj.

Estas serio de haltoj en la korea, fojfoje skribita per la IFP-a simbolo por ejectivoj, kiu estas produktata per uzo de "rigida voĉo", kio signifas ke estas plia kuntiriĝo de la gloto ol por ordinara produkto de senvoĉaj haltoj. La nerekta evidento por rigida voĉo estas en la sekvaj vokaloj, kiuj havas pli altan fundamentan frekvencon ol tiuj sekvantaj aliajn haltojn. La pli alta frekvenco estas klarigita kiel rezulto de la streĉeco de la gloto. Aliaj tiaj fonadaj tipoj inkluzivas spiran voĉon, aŭ murmuron; lozan voĉon; kaj knaran voĉon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

IFA[redakti | redakti fonton]

Jen la buŝaj haltoj (plozivoj) dotitaj je dediĉitaj simboloj en la IFA. Vidu ankaŭ la artikolon nazalaj haltoj.

Anglaj haltoj[redakti | redakti fonton]

[p], [to], [k] (aspiraciaj vort-komence, tenuaj en aglomeroj kun s)

[b], [d], [g] (en plejmultaj dialektoj: parte voĉaj vort-komence, plene voĉaj intervokale)

[m], [n], [ŋ] (plene voĉaj nazalaj haltoj)

[ʔ] (glotala halto, ne fonema en la plejmulto da dialektoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]