Ploučnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ploučnice
rivero
Bazaj informoj
Situo Ĉeĥio
Longeco 102 km
Fluo
Fonto flanke de la monto Ještěd (Jeschken) apud la loĝloko Hoření Paseky (Oberpassek)
Enfluejo apud la urbo Děčín en la riveron Elbo
Geografio
Trairataj urboj Česká Lípa, Děčín
vdr

La rivero ĉeĥe nomata Ploučnice, germane Polzen longas 102 kilometrojn kaj situas en la nordo de Ĉeĥio, en la historie ĝis la Dua Mondmilito grandparte germanlingva regiono Sudetio. La rivero fluas el fonto flanke de la monto Ještěd (Jeschken) apud la vilaĝo Hoření Paseky (Oberpassek) ĝis enfluejon en la riveron Elbo apud la urbo Děčín. Alfluoj estas la rivereto Panenský potok (Jungfernbach) en la municipo Mimoň kaj Svitávka (Zwittebach) en Heřmaničky.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]