Ploubalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ploubalay
komunumo
Preĝejo de Ploubalay
Blazono
komunumo en Francio • delegita komunumo • setlejo
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Ploubalay (ĉefurbo)
Komunumaro Komunumaro de Côte d'Émeraude
Situo Ploubalay
 - alteco 24 m s. m.
 - koordinatoj 48° 34′ 51″ N 02° 08′ 20″ U / 48.58083 °N, 2.13889 °U / 48.58083; -2.13889 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 77 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 35,45 km² (3 545 ha)
Loĝantaro 2 769 (2010)
Dato 2008-2014
Urbestro Marie Annick Guguen
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22650
INSEE 22209

Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine

Vidu situon de Ploubalay kadre de Ille-et-Vilaine
Vidu situon de Ploubalay kadre de Ille-et-Vilaine
DEC
Ploubalay
Ploubalay
Ploubalay

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Ploubalay kadre de Francio
Vidu situon de Ploubalay kadre de Francio
DEC
Ploubalay
Ploubalay
Ploubalay
Vikimedia Komunejo: Ploubalay
Retpaĝo: Oficiala TTT-ejo de la urbodomo de Ploubalay
Map
vdr

Ploubalay [plubalɛ] (bretonlingve Plouvalae, galolingve Ploubala ([plubala]) estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ploubalay situas nordoriente de departemento Côtes-d'Armor lime de Ille-et-Vilaine, Ploubalay estas marborda komunumo, sed sen plaĝo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Saint-Jacut-de-la-Mer

Lancieux

Saint-Briac-sur-Mer (Ille-et-Vilaine)

Trégon

North
West  Ploubalay  East
South

Pleurtuit (Ille-et-Vilaine)

Créhen

Languenan

Tréméreuc, Pleslin-Trigavou

Enklave estas komunumo Plessix-Balisson.

Loknomoj kaj ekstercentroj[redakti | redakti fonton]

Les Saudrais, la Ville-Asselin, Brenan.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

  • Rivero Frémur kaj ties estuaro borderas la orientan parton de la komunumo, rivereto le Drouet borderas ĝian okcidentan parton.
  • Rivereto de Floubalay trairas la komunumon sude-norden kaj enfluas en la golfeton de Lancieux.
  • Vojo D768 direkte al Plancoët limigas areon nomatan « les polders. » La maro supreniris ĝis la mezo de la nuna centro, en la marĉaj areoj kie staras la domaroj de la Prée Neuve kaj la nova komerca centro. La digo, kiu estis konstruita (mankas dato) ebligis bari la antaŭiron de la ekvinoskaj tajdoj. Tio kaŭzis enkotiĝon, kiu definitive senigis la komunumon je plaĝo.

Vojoj kaj transporto[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas kromnomon « carrefour des plages » (esperantlingve "kruciĝo de plaĝoj") pro sia geografia situo. La centro estas trairata de departementa vojo D2 inter Dinan kaj marbordo, kaj D786 inter Plancoët kaj Dinard.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La origino de nomo Ploubalay estas britonika. Plou signifas bretonlingve "paroĥo" kaj Balae estas la sanktulo, kiu fondis la paroĥon de la urbo, mistera persono eble disĉiplo de sankta Gvenoleo. La galoa formo ne havas la mutacion de /b/ > /v/ karakterizan de la insula kelta lingvo, kio estas la kazo en Lanvallay, konsistanta el la sama nomo de sanktulo. Tio indikas pli fruan elpelon de la bretona lingvo el tiu regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La primitiva paroĥo de Ploubalay estis pli vasta al ĝi estas nun, ĝi enhavis la apudajn komunumojn Créhen, Lancieux, Plessix-Balisson, Saint-Jacut-de-la-Mer kaj Trégon. Tiu paroĥo estis menciita unuafoje kiel preĝejo de Ploballeio (malnova nomo de Ploubalay) en 1163 en skribaĵo de papo Aleksandro la Tria, kiu konfirmis la rajtojn de la preĝejo de Ploubalay en tiu de Saint-Jacut (Anc.év.IV.278). Ĝi fariĝis oficiale paroĥo en 1439 per akto de la duko de Bretonio Johano la Kvina. La paroĥo de Ploubalay estis ligita en la Malnova Reĝimo en diocezo de Saint-Malo, kaj en tiu ĉi, ĝi estis parto de Puduvro. La unua komunuma baloto okazis en 1790.

Politiko kaj administrado[redakti | redakti fonton]

Liste des maires[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1941 1983 Ernest Roŭel Progreso kaj moderna demokratio -


{{Adm |Komenco= 1983|Fino= 1995|Nomo= Jean Cochet|Partio= [[Divers droite|Diversa Dekstro (DVD)] |Funkcio= -}}

1995 2008 Henri Derouin Simpatia al PS -


2008 Marie-Annick Guguen[1] Socialista Partio (PS) -


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Tabulo pri la ĝemeliĝo de Ploubalay kun Boreham

Enloĝantaro kaj socio[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Komunumaj servoj[redakti | redakti fonton]

Interkomunumaj servoj[redakti | redakti fonton]

Multi-Accueil (Multcela akceptejo) « Mobydouce » de Ploubalay

Publikaj servoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝendarmejo
  • Poŝtejo

Edukado[redakti | redakti fonton]

  • Espace scolaire Henri Derouin (publikaj vartaj kaj unuagradaj lernejoj)
  • Lernejo Saint-Joseph (katolika instruado de Bretonio)
  • Lernejrestoracio (tagmeze en lernejtagoj, por infanoj en publikaj kaj privataj lernejoj)
  • Libertempa akceptado (matene kaj vespere en lernejtagoj)

Kulturo kaj festoj[redakti | redakti fonton]

  • Fajro Sankta-Johano
  • Futbalturniro Mickaël Esnault
  • Popola balo de la 14-a de julio
  • Jungadkonkurso (Ploubalay - Lancieux), en aŭgusto
  • Foirfesto Sankta-Mateo, kromnomata « Foire aŭ ânes » (esperantlingve "Foirfesto de azenoj"), foirfesto kaj ĉiovendo (tria semajnfino de septembro)
  • Jara muzikfestivalo Ska : Les Fennecs (Tiu festivalo ne plu okazas en Ploubalay, sed en la Lando de Dinan)
  • De 1978 à 1988 okazis la 24 horoj de Ploubalay, motokrosa konkurso, kaj en 1985 Coluche startigis tiun konkurson.

EKonomio[redakti | redakti fonton]

  • Hoteloj : 1 /
  • Ĝeneralaj supermagazenoj : 2 /
  • Fakaj supermagazenoj (meblo, memfaro, ĝardeno...) : 1 /
  • Diskontaj magazenoj : 1 /
  • Nutraĵejoj, legomejoj : 1 /
  • Bovviandejoj, porkviandejoj, pladvendejoj: 4 (+ supermagazeno) /
  • Fiŝvendejoj: 3 (+ superbazaro) /
  • Panejoj, kukejoj : 5 (+ supermagazeno) /
  • Gazetvendejoj, lernejaj kaj oficejaj materialoj : 3 (+ supermagazeno) /
  • Modo, vestaĵoj, ŝuoj: 4 (+ supermagazeno) /
  • Bankoj, asekuroj : 4 /
  • Trinkejoj, tabakejoj : 3 /
  • Restoracioj : 4 /
  • Hartondejoj, higieno, estetiko : 5 (+ al hejmo) /
  • Komputada materialo (vendo, riparo) : 1 /
  • Stirlernejo : 2 /
  • Manĝarto, donacoj : 1 /
  • Juvelvendejo, horloĝvendejo : 1 /
  • Aŭtomobilo (vendo, bontenado) : 2 /
  • Motorcickloj, bicikloj, motorkulturo (vendo, riparo) : 1 /
  • Karburaĵoj : 3 (+ supermagazeno) /
  • Vinoj kaj alkoholaĵoj : 1 /
  • Apoteko: 1 /
  • Kuracistoj, paramedicinistoj, veterinaroj, dentistoj : 6 /
  • Foto, video (vendo, rivelado) : 1 /
  • Radio-televido, domilaro : 1 /
  • Ŝuriparistoj, vestpurigejoj, selvendejoj : 1 /
  • Floristoj, arbidejistoj : 5 (+ supermagazeno) /
  • Konstruaĵvendejoj, arkitekturo, templima laboro : 4 /
  • Sepultisto : 2 /
  • Memoraĵbutiko "Bretagne" : 2 /

Bazaro vendrede matene sur la placo de la preĝejo.

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Malnovaj riamrkindaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de La Mallerie
apartenis al familio Breil poste ekde 1787 al Toussaint Briot, qui konsistigis reĝisman rekrutcentron en la franca revolucio.
  • Kastelo de La Crochais
  • Nobeldomo de Bellestre
  • Nobeldomo de La Coudraie
  • Nobeldomo de la Guérais
  • Kapelo Saint Cadreuc
  • Kapelo de La Ville Briand
  • Preĝejo Saint-Pierre kaj Saint-Paul en la centro

La akvoturo[redakti | redakti fonton]

Alta je 57 m, ĝi staras je 104 m super la marnivelo. Ruĝa pentraĵo sube signifas ke ĝi utilas kiel gvidomarko kaj okcidenta enirpunkto por la alproksimiĝa cirkvito de la flughaveno Dinard-Pleurtuit-Saint Malo, kiu situas proksime.

Pro la fortaj ventofrapoj en la 15-a de aŭgusto 2012, parto de la parapeto el betono, kiu ĉirkaŭas la supron falis. Pluraj tunoj da betono elŝiriĝis kaj falis sur la aŭtoparko malsupren sen trafi personojn. Atendante riparojn kaj fakistajn raportojn por identigi respondecojn (parabolaj antenoj de poŝtelefonaj kompanioj estis fiskitaj sur la supro), la krespejo, kiu staras supre estas fermita.

La menhiro de la Prévôté[redakti | redakti fonton]

La menhiro stras ĉe la enirejo de la tombejo de Ploubalay, ĝi datiĝus de neolitiko.

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La valoj Bonas[redakti | redakti fonton]

La parkoj de la urbodomo[redakti | redakti fonton]

La lageto de Bois Joli[redakti | redakti fonton]

Tiu lageto situas inter Ploubalay kaj Pleurtuit. Tiu artefarita rezervejo kun baraĵo provizas akvon al la najbaraj komunumoj. Eblas ĉirkaŭiri piede aŭ bicikle la lageton sed navigadp estas malpermesita.

La polderoj[redakti | redakti fonton]

La polderoj de Ploubalay estis kreitaj per digo konstruita de la benediktanaj monaĥoj de la abatejo de Saint-Jacut por kultivi sur areo de Ploubalay. La plej malnova digo inter Ploubalay kaj Lancieŭ (Digo de la monaĥoj), estis konstruita en ĉirkaŭ la fino de la 15-a jc por ŝirmi la nunan areon de Bauglais kaj de Briantais.

La digo de la polderoj de Ploubalay estis konstruita multjare post la unua, en la 17-a kaj 18-a jc. Ankaŭ sub la estrado de la abatejo de Saint-Jacut, sed ĉifoje ĝi ne estis konstruita de la monaĥoj sed de malliberuloj de urbo Saint-Malo, kiu situas proksime. La digoj prezentas centran "bekon" kontraŭ la ondoj. Estis ne nur agrikulturo sen ankaŭ 13 salejoj en la Golfeto de Lancieŭ kaj Ploubalay. Sed nur restas neniu spuro de tiu rimarkinda pasinteco, escepte etaj murspuroj.

La polderoj de Ploubalay, same kiel aliaj bretonaj areoj, estas escepta migra haltejo mezvoje inter la nordaj kaj la sudaj landoj, kiaj Hispanio kaj Afriko.

Sur la polderoj estas du rimarkindaj areoj. La sliko (salŝlimo kovrata per ĉiu tajdo), tie prosperas la angla spartino (franclingve "Spartine d'Angleterre"), kiu rezistas al la salo kaj progresas per aldono de naturaj sedimentoj. Estas ankaŭ la salmarĉoj (areo kovrata nur dum kelkaj periodoj de la jaro, dum plej altaj flusoj), kaj tie estas maloftaj plantoj kiaj limonio (scienclingve "Limonium vulgare"), atriplekso kaj herbejoj da puccinelliaj.

Tiu escepta loko estas protektita kaj klasita kiel Natura Areo kun ekologia, faŭna kaj flora intereso (franclingve "Zone Naturelle d’intérêt Écologique Faunistique et Floristique").

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france D'argent à la bande de gueules chargée de trois mâcles d'or et surmontée d'un lion de gueules armé, lampassé et couronné d'or.
esperante Arĝenta kun ruĝa dekstra balteo ŝarĝita per tri oraj malplenaj romboj superata per ruĝa leono kun oraj ungegoj, lango kaj krono.
Detaloj

Ŝildo de familio Plessis de Grenédan

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ploubalay sur TTT-ejo de Komunumaro de Côte d'Émeraude. Arkivita el la originalo je 2013-06-27. Alirita 2013-11-17.