Pluezekaj Renkontiĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internaciaj Renkontiĝoj de Pluezek estas renkonto de esperantistoj organizata de Esperanto 22, la departementa branĉo de la asocio Espéranto-France (22 estas la numero de la departemento Côtes-d'Armor, kie situas Pluezek), okazante ĉiujare en urbeto Pluezek (bretone: Ploueg-ar-Mor; france: Plouézec) situanta en la departemento Côtes-d'Armor, Bretonio en Francio. Ĝi estis unuafoje organizita en 1997 post la Universala Kongreso en Montpeliero.

La kreanto estis Roger Eon el Pluezek, kiu estris la eventon dum pluraj jaroj. Poste agadis Jean-Pierre Ducloyer el Quimper. Ekde 2011 gvidas la aranĝon Jean-Claude Dubois el Plestin-les-Grèves.

En la jaro 2000 instruis en Pluezek Dennis Keefe.

En 2005 partoprenis la 9-ajn renkontojn 188 homoj, kiuj kunvenis el pli ol 10 landoj, inter ili 28 junuloj.

La programo ĝenerale inkluzivas matenajn kursojn por komencantoj, komencintoj, progresantoj, praktikantoj kaj infanoj. Posttagmeze oni proponas aŭ turismi al lokaj vidindaĵoj (insulo Brehat (bretone: Enez-Vriad; france: Ile de Bréhat), muelejo Kraka, klifoj, verkoj de loka skulptistino Marie Eon kaj aliaj), aŭ partopreni kursojn pri Esperanto-instruado, jogo, ĥorkanto, teatro, komputiko, bretona lingvo, sorobano ( japana kalkulilo) kaj origamio. Eblas ankaŭ trapasi la unuagradan kaj duagradan esperantajn ekzamenojn, temas pri ekzamenoj de Franca Esperanto Instituto.

En 2005 post vespermanĝoj okazis ne nur prelegoj pri aŭstralia naciparko, vojaĝoj de Zéphirin Jégard kaj La-Chaux-de-Fonds, sed ankaŭ skeĉoj, kantoj, dancoj kaj adiaŭa festo.

En 2006 la fama pianisto Andrej Korobejnikov (naskita en 1986) el Ruslando partoprenis kaj donis koncerton. Partoprenis Kimie Markarian el Japanio Britio, kiu prezentis sorobanon (japanan kalkulilon).

En 2010 partoprenis la kurson 127 personoj. Gvidis la kurson Stefan MacGill, el Nov-Zelando Hungario, prezidanto de ILEI. Partoprenis Barbara Pietrzak el Pollando, estrarano de UEA.

En 2011 gvidis la kurson barata instruisto Potturu Ranganayakulu (Ranga) el Tirupati Andra-Pradeŝo, Barato. Li estas fakulo pri ajurveda medicino. Partoprenis proks. 110 personoj, inter ili dek personoj el Ĉinio.

En 2012 gvidis la kurson Razen Manandhar el Nepalo kaj Igor Ferreira Ramires el Brazilo. Partoprenis proks. 100 personoj. Partoprenis Rodica Todor el Rumanio prezidanto de IFEF.

En 2013 gvidis la kurson Ana "Sonĝonta" el Koreio kaj Georgo Handzlik el Pollando. Georgo prezentis teatraĵon "Bardo sen Barbo". Okazis koncerto de la koruso Interkant': "Ĉirkaŭ Karmen". Partoprenis 109 personoj.

En 2014 prelegis en Pluezek Mireille Grosjean, prezidantino de ILEI. Okaze de ŝia ĉeesto okazis renkontiĝo kun la urbestro Sinjoro Jacques Mangold. Mireille Grosjean substrekis la famon de Pluezek en la Esperanto movado kaj kuraĝigis la urbestron plu subteni la aŭgustan kursaron.

En aŭgusto 2014 gvidis kaj prelegis en Pluezek "Junĉjo" el Koreio, Mikaelo Lineckij el Ukraino, Vesna Obradovic el Slovenio kaj Murat Mozdizdar el Turkio.

En aŭgusto 2014 okazis en Dinano SAT kongreso. Diversaj personoj anoncis partoprenon en ambaŭ eventoj. Estis rabatoj por tiuj partoprenintoj.

En aŭgusto 2017 partoprenintoj rajtis je duobla porcio da ĉokolado en la t.n. "Gufujo".

  • Retadreso: jeanpierre-ducloyer@club-internet.fr

Retaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.