Plugilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradicia plugado: agrikulturisto laboras la teron per ĉevaloj kaj radplugilo.
Plugilaro tirota de traktoro.
Rezulto de plugado estu pura, sen plantrestaĵa surfaco de la agro.
Freŝe plugita kampo.

La plugilo estas ilo (aŭ maŝino) uzata por plugi la grundon kun la celo prepari ĝin por kultivado. Ĝi celas lozigon, traaerumadon de la grundo. La lozigo celas atingi pli bonan absorbadon de akvo, per precipitaĵoirigacio.

Plugiloj estis komence tirataj de homoj mem, sed la procezo iĝis konsiderinde pli efika post kiam bestoj estis premitaj en servon. La unua besto kiu tiris plugilojn estis sendube bovoj (oksoj), kaj poste en multaj lokoj ĉevaloj (ĝenerale tirĉevaloj) kaj muloj, kvankam diversaj aliaj bestoj (nome tirbestoj) estis uzitaj por tiu celo. En industriigitaj landoj, la unuaj mekanikaj rimedoj de tirado de plugilo estis vaporfunkciaj (plugomotoroj aŭ vaportraktoroj), sed tiuj estis iom post iom anstataŭitaj per traktoroj kun eksplodmotoroj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Plugado kun virbovoj. Miniaturo de manuskripto de komenco de la 16-a jarcento de la mezangla poemo God Spede þe Plough, tenita ĉe la Brita Muzeo.

La esperanta vorto plugi devenas el ĝermana radiko kiu troveblas en la angla vorto plough, germana Pflug, nederlanda ploeg, dana plov, norvega kaj sveda plog. Tiu siavice venas de norena plógr, kaj tial ĝermana, sed ĝi ekaperas relative malfrue (ĝi ne estas atestita en gotika), kaj supozeble estas pruntvorto de unu el la ero de la norda italika lingvaro. Vortoj kun la sama radiko prezentiĝis kun rilataj signifoj: en la raetia plaŭmorati "konveksa peza plugilo" (Plinio, Nat. Hist. 18, 172), kaj en latina plaustrum "farmĉaro", plōstrum, plōstellum "ĉaro", kaj plōxenum, plōximum "ĉarokesto".[1][2] La vorto eble originale rilatis al la radohava peza plugilo, kiu estis ofta en romia nordokcidenta Eŭropo ekde la 5-a jarcento de nia erao.[3]

Orel (2003)[4] provizore ligas plugi al radiko de hindeŭropa pralingvo *blōkó-, kiu donus armenan peɫem "fosi" kaj kimran bwlk por "fendeton", kvankam la vorto eble povus ne esti de hindoeŭropa origino.

Partoj[redakti | redakti fonton]

Diagramo - moderna plugilo.

La diagramo (dekstre) montras la bazajn partojn de moderna plugilo, kiuj estas la jenaj:

  1. trabo
  2. ligilo
  3. vertikala regulilo (altoregulilo)
  4. koltro (tranĉokoltro en la bildo, sed diskokoltro plej ofta)
  5. ĉizilo aŭ ĉizilsoko
  6. soko (ĉefa soko)
  7. deŝutilo, terbul-renversilo

Estas ankaŭ aliaj partoj ne montritaj aŭ markitaj. En modernaj plugiloj kaj en kelkaj malnovaj plugiloj, la deŝutilo estis separata el la soko kaj el la kurilo, tiele tiuj partoj povas esti anstataŭataj sen nepre anstataŭi ankaŭ la deŝutilon. Abrazio eventuale detruas (elĉerpas) la partojn de plugiloj kiuj estas pli en kontakto kun la grundo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vaporplugmaŝino

Longtempe la plugilo estis el ligno, la fera plugilo disvastiĝis nur en la 20-a jc., ebligante plie efikan, profundan plugadon de la grundo. La antaŭulo de ĝi estis la fosbastono.

James Small estis skota inventisto de instrumentoj kiu famiĝis pro la invento de moderna-stila elfera balanc-plugilo en 1779-80.[5]

Plugado[redakti | redakti fonton]

Plugado estas aktiveco en farmado por la komenca prilaborado de grundo por preparado por semado de semojn, plantetojn aŭ por turnigi la grundon. Plugiloj estis tradicie tirataj de laborbestoj kiaj ĉevalojoksoj, sed en moderna epoko ili estas tirataj de traktoroj. Plugiloj povas esti faritaj el ligno, feroŝtalo kadro kien oni ligas tranĉilojnbastonojn uzitaj por distranĉi la teron. Ĝi estis baza laborilo por plejlonge el la registrita historio, kvankam verkitaj referencoj al plugiloj ne aperas ekzemple en la angla ĝis la jaro 1100 kiam ĝi estas referencata ofte. La plugilo reprezentas unu el ĉefaj avancoj en agrikulturo.

La primara celo de plugado estas turni la supran tavolon de la grundo, alportante freŝajn nutraĵojn al la surfaco, entombigante fiherbojn kaj la fiherbsemojn, ankaŭ la restaĵojn de antaŭaj kultivaĵoj, permesante al ili rompiĝi. Ĝi ankaŭ disponigas duon-liberan medion, nome longajn striojn, por plantado de alterna kultivaĵo. En moderna uzo, plugokampo estas tipe lasita sekiĝi, kaj poste ĝi estas erpita antaŭ plantado. Plugi kaj kultivi grundon homogenigas kaj modifas la suprajn 12 ĝis 25 cm de la grundo por formi plugiltavolon. En multaj grundoj, la plimulto de bonaj plantaj nutroradikoj povas esti trovita en la supra tero aŭ plugiltavolo.

Modernaj konkuradoj okazas por plugado por entuziasmuloj kiel la Nacia Plugado-Ĉampioneco (National Ploughing Championships) en Irlando.

Alternativoj al plugado en alternativa agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Uzado de la plugilo malpliiĝis en kelkaj lokoj, ofte ĉe tiuj kiuj signife estis minacitaj per grunddifekto kaj erozio, en favoro de pli surfaca plugado kaj aliaj malpli enpenetraj konservadaj plugado-teknikoj.

Naturaj terkultivaj metodoj estas emerĝantaj kiuj ne implikas ajnan plugadon entute, se komenca plugado ne estas necesa por detrui durteron en nova areo kultivota, tiel ke la lastatempe enkondukita edafo povu enpenetri kaj formiĝi pli rapide kaj profunde. Senpluge, utilaj fungoj kaj mikroba vivo povas evoluiĝi kaj tio poste alportos aeron en la grundon, retenos akvon kaj formos nutraĵojn. Sana grundo plena de aktivaj fungoj kaj mikroba vivo, kombinita kun varia kultivaĵo (farante uzadon de akompana kultivado), nuligas fiherbojn kaj damaĝbestojn nature kaj retenas pluvakvon. Tiele la intensa uzado de akvo-, petrolo- kaj elektro-postula irigacio, sterkoj kaj herbicidoj estas evititaj. Kultivata tero iĝas pli fekunda kaj produktiva dum tempo, dum plugata tero tendencas malaltiĝi en produktiveco laŭ la tempopaso pro erozio kaj pro la forigo de nutraĵoj okazinta kun ĉiu rikolto. Propagandantoj de permakulturo asertas ke ĝi estas la nura maniero de terkultivado kiu povas esti konservita kiam fosilia fuelo elĉerpiĝos. Aliflanke, la avantaĝo de agrikulturaj metodoj kiuj postulas ripetan plugadon estas ke ili permesas unukultivon grandskale ĉe malproksimaj lokoj, uzante industrian maŝinaron pli ol homan laboron.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Ofte en mitologio plugado estas uzata kiel simbolo de la komenco de vivo. Tiele la fondo de Romo aŭ de Kopenhago estis rilatita al plugado de la koncerna tero. Pri tiu laste menciita urbo, tiu motivo videblas en la fama Gefjona Fontano kiu reprezentas diinon Gefjona plugante la teron kiu poste iĝos la insulo Zelando.

Por katolikoj Isidoro de Madrido estas sanktulo rilata al plugado (kaj patrono de terkulturistoj) ĉar lia plej fama miraklo laŭ legendoj estas ke li ricevis helpon de anĝeloj kiuj plugis anstataŭ li, dum li preĝis, por ke la dunginto ne koleru. Laŭ alia versio, la sanktulo haltis ĉe ĉiu ermitejo por preĝi kaj poste la anĝeloj helpis ties plugadon por ke li iru pli rapide kaj regajnu la perditan tempon.

En la transformo de agrikulturaj socioj al industriaj oni konsideris laŭlonge de la 20a jarcento la anstataŭigo de la plugilo tirata de bestoj ŝanĝe al traktoro kiel ekzemplo kaj ĉefa ero de la industriigo de agro. Tiele ĝi iĝis simbolo de ia "antikva reĝimo", ekzemple ĉe tiu romano pri nova industria epoko de Sovetunio nome Metropoliteno de Vladimir Varankin:

Citaĵo
 Malaperas dispartigitaj sensukaj kampoj, malaperas plugiloj kaj erpiloj, invado de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon! Grenfabrikoj kaj sennombraj kolĥozoj kreskas sur loko de la malnova etburĝa mastrumado.[6] 

En arto[redakti | redakti fonton]

Ĉar plugado estis unu el tipaj taskoj de kamparanaj kulturoj kaj krome la komenca ero de la agrikultura ciklo, foje en tero tutnove kultivataj, tiu estis temo kiu altiris atenton de artistoj kaj ĉefe pentristoj, ekzemple akvarelo de de Carl Larsson, oleoj surtolaj de Rosa BonheurHenry Herbert La Thangue, kaj multaj aliaj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. C.T. Onions, ed., Oxford Dictionary of English Etymology, s.v. "plough" (Oxford: Clarendon Press, 1996).
  2. Webster's Encyclopedic Unabridged Dictionary of the English Language, s.v. "plow" (NY: Gramercy Books, 1996).
  3. Dr. Judith A. Weller, "Agricultural Use", in Roman Traction Systems: alirita la 20an de Aprilo 2012, disponebla ĉe [1]
  4. Orel, Vladimir (2003). A Handbook of Germanic Etymology. Leiden, Netherlands: Brill. s.v. "*plōȝuz".
  5. Brown, Jonathan (2004). "Small, James (bap. 1740, d. 1793)". Oxford Dictionary of National Biography. Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/51709. Alirita 2016-03-10. (subskribo aŭ membreco en publika biblioteko de UR postulita). Dato de 1763 (Smout, T. C. (1969). A History of the Scottish People 1560-1830. London: Collins. p. 235. ISBN 978-0-00-686027-3.) aŭ 1784 ("James Small". Gazetteer for Scotland. Alirita 2016-03-10.)
  6. Vladimir Varankin, Metropoliteno, Progreso Moskvo, 1992. p. 244.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brunt, Liam. "Mechanical Innovation in the Industrial Revolution: The Case of Plough Design". Economic History Review (2003) 56#3, pp. 444–477. JSTOR 3698571. [2] Alirita la 30a de Aŭgusto de 2015.
  • Hill, P. kaj Kucharski, K. "Early Medieval Ploughing at Whithorn and the Chronology of Plough Pebbles", Transactions of the Dumfriesshire and Galloway Natural History and Antiquarian Society, Vol. LXV, 1990, pp 73–83.
  • Nair, V. Sankaran. Nanchinadu: Harbinger of Rice and Plough Culture in the Ancient World.
  • Wainwright, Raymond P.; Wesley F. Buchele; Stephen J. Marley; William I. Baldwin (1983). "A Variable Approach-Angle Moldboard Plow". Transactions of the ASAE 26 (2): 392–396. doi:10.13031/2013.33944. [3] Alirita la 30a de Aŭgusto de 2015.
  • Steven Stoll, Larding the Lean Earth: Soil and Society in Nineteenth-Century America (New York: Hill and Wang, 2002)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]