Plukado (birdoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orkrona regolo (Regulus satrapa) plukanta el branĉetoj.

Plukado estas termino por manĝostrategio ĉe birdoj kie ili kaptas senvertebrulojn, ĉefe artropodojn, per plukado inter foliaro aŭ surgrunde, el fendoj kiaj roksurfacoj kaj subtegmentoj de domoj, aŭ eĉ, kaze de iksodoj kaj puloj, el vivantaj animaloj. Tiu kutimo estas kontrasta kun flugkaptado de insektoj elaere aŭ ĉaspersekutado post moviĝantaj insektoj kiaj formikoj. Plukado ĉe birdoj ne aludas al manĝo de semoj aŭ fruktoj.

Plukado estas komuna manĝostrategio ĉe kelkaj grupoj de birdoj, kiaj sitoj, paruoj, trogloditoj, furnariedoj, certiedoj, muŝkaptuledoj, tiranedoj, timaliedoj, silviedoj, paruliedoj, kaj kelkaj kolibroj kaj kukoloj. Multaj birdoj uzas multajn manĝostrategiojn, depende el la disponeblo de diversaj manĝofontoj aŭ epokaj oportunoj.