Plukinstrumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sub la nocio plukinstrumento en la muziko ariĝas kordinstrumentoj (kordofonoj), je kiuj oni sonigas kordon per plukado aŭ frapado, plejofte per la fingropintoj aŭ plektro. La klaviceno, kies kordojn plukas plumtuboj (aŭ dornformaj plektroj), ja estas kordofono, tamen ne apartenas al la plukinstrumentoj, sed al la klavarinstrumentoj.

La kordinstrumentojn oni kutime klasifikas en liutinstrumentojn, citrojn kaj harpojn .

  • Je liutinstrumentoj, al kiuj ekzemple apartenas ĉiaspecaj gitaroj, la kordoj laŭiras paralele al la resonancplato kaj la oscilado-transmisio estiĝas per la stego.
  • La kordoj de citroj same laŭiras paralele al la resonancplato, la oscilado-transmisio tamen estiĝas per la kadro.
  • Je harpoj la kordoj pasas vertikala al la resonancplato, la oscilado-transmisio do ekestas rekte per la kordoj.

Ankaŭ arĉinstrumentoj foje estas plukataj; la ludinstrukcio por tio nomiĝas pizzicato (laŭ la itala por pinĉi).

Plukilorkestro estas okupata per la voĉoj 1-a mandolino, 2-a mandolino, mandolo, gitaro kaj (kutime ankaŭ plukata) kontrabaso.