Plumbagacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plumbagacoj
eŭropa plumbago (Plumbago europaea)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: kariofilaloj Caryophyllales
Familio: plumbagacoj Plumbaginaceae
Juss. [1]
plumbago Plumbago
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plumbagacoj[2] (latine Plumbaginaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas 24 genrojn kaj ĉirkaŭ 630 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas plumbago[2].

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plej ofte ili estas multjaraj herbaj plantoj, sed ekzistas ankaŭ lignaj plantoj: arbustoj, malofte estas lianoj (grimpplantoj). La familio konsistas precipe al kserofitoj, kiuj kreskas en duondezertoj kaj stepojhalofitoj ĉe marbordoj.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floroj starasn kune en diverse konstruitaj floraroj. La plej ofte duseksaj floroj estas kvinnombraj. Ekzistas du involukraj cirkloj. La kvin sepaloj estas ofte kunkreskintaj al kvinripa tubo, kiu finiĝas en kvin kalikaj pintoj, kiuj estas rimarkite malplilongaj ol la kalika tubo. La kvin petaloj estas kunkreskintaj au liberaj; se ili estas liberaj, tiam ili estas najlitaj. Nur ekzistas unu cirklo kun kvin fekundaj stamenoj; ili estas plej ofte liberaj, krom ĉe Aegialitis, kie ili staras antaŭ la petaloj. Mankas la ekstera stamencirklo. La kvin karpeloj estas kunkreskintaj al epigina ovario. Ekzistas unu aŭ du pistiloj. La polenigado okazas plej ofte per insektoj (entomofilio).

Eŭropa plumbago (Plumbago europaea), ilustraĵo de Adolphus Ypey 1813

Formiĝas kapsulfruktojnuksfruktoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio plumbagacoj konsistas el du subfamilioj kun entute 27 genroj kaj 836 specioj:[4][5]

subfamilio Plumbaginoideae BURNETT: kvar genroj kaj 36 specioj:
  • Ceratostigma BUNGE: ĉirkaŭ ok specioj en la tropika Nordorienta Afriko, en Sudorienta Azio, en Tibeto kaj Ĉinio .
  • Dyerophytum KUNTZE (sin.: Vogelia LAM.): nur du specioj en Sokotro, unu specio en Sudokcidenta Afriko kaj unu specio en Arabio ĝis Hindio.
  • Plumbagella SPACH: nur unu specio:
  • Plumbago L.: ĉirkaŭ 24 specioj, inter ili:
ĉina plumbago (Ceratostigma plumbaginoides)
Dyerophytum africanum
kablanda plumbago (Plumbago auriculata)
Acantholimon ulicinum
Limoniastrum monopetalum
Myriolimon ferulaceum
Subfamilio Staticoideae KOSTELETZKY: du triboj kaj 23 genroj:
tribo Aegialitideae (LINK) PENG: nur unu genro:
tribo Staticeae BARTLING: 22 genroj kun ĉirkaŭ 800 specioj:
  • Acantholimon BOISS.: ĉirkaŭ 165 specioj en la orienta mediteranea regiono ĝis Mezazio, inter ili:
  • Armerio (Armeria WILLD., sin.: Statice L.): ĉirkaŭ 90 specioj en la nordaj moderaj klimatoj kaj Sudameriko.
  • Bamiania LINCZ.: nur unu specio:
  • Bukiniczia LINCZ. (sin.: Aeoniopsis RECH. F.): nur unu specio:
  • Cephalorhizum POPOV & KOROVIN: nur du specioj en Mezazio.
  • Ceratolimon M.B.CRESPO & M.D.LLEDÓ: kvar specioj en la Mediteranea regiono.
  • Chaetolimon (BUNGE) LINCZ.: nur tri specioj en Mezazio.
  • Dictyolimon RECH. F.: ĉirkaŭ kvar specioj en Mezazio gis Hindio.
  • Eremolimon LINCZ.: ĉirkaŭ sep specioj en Mezazio.
  • Ghaznianthus Lincz.: nur unu specio:
  • Gladiolimon Mobayen: nur unu specio:
  • Goniolimon BOISS.: ĉirkaŭ 20 specioj en Rusio ĝis Mongolio kaj en Nordokcidenta Afriko.
  • Ikonnikovia LINCZ.: nur unu specio:
  • Limoniastrum FABR. (sin.: Bubania GIRARD): nur du specioj en la mediteranea regiono.
  • Limoniopsis LINCZ.: ĉirkaŭ dui specioj en Turkio ĝis Kaŭkazio
  • limonio (Limonium MILL., sin.: Afrolimon LINCZ., Bakerolimon Lincz., Plegorhiza Molina, Statice L.): 200 ĝis 350 specioj.
  • Muellerolimon Lincz.: nur unu specio:
  • Myriolimon M.D.LLEDÓ ET AL. (sin.: Myriolepis (BOISS.) M.D.LLEDÓ ET AL.): nur du specioj en la Mediteranea regiono.
  • Neogontscharovia LINCZ.: nur tri specioj en Mezazio kaj Afganio.
  • Popoviolimon LINCZ.: nur unu specio:
  • Psylliostachys (JAUB. & SPACH) NEVSKI: ĉirkaŭ dek specioj de la Meditereanea regiono ĝis Mezazio.
  • Saharanthus M.B.CRESPO & M.D.LLEDÓ (sin.: Caballeroa FONT QUER, NOM. INVAL.); nur unu specio:
  • Vassilczenkoa Lincz.: nur unu specio:

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Armerio-specioj (Armeria):

Limonio-specioj (Limonium):

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Plumbaginaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 plumbago en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Plumbaginaceae ĉe The Plant List
  4. Plumbagacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  5. David John Mabberley: Mabberley’s Plant-Book. A portable dictionary of plants, their classification and uses. 3. Auflage, Cambridge University Press 2008. ISBN 978-0-521-82071-4
  6. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  7. armerio en PIV ĉe vortaro.net
  8. limonio en PIV ĉe vortaro.net