Plumbofalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Plumbofalko
Plumbofalko
Plumbofalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. femoralis
Falco femoralis
(Temminck, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Plumbofalko, Falco femoralis, estas mezgranda falko, tio estas rabobirdo de la familio de Falkedoj, de Ameriko. La plej granda teritorio de la specio estas en Sudameriko, sed ne en la densa interno de la Amazona Baseno. Ĝi ricevis ankaŭ la nomojn de Falco fusco-coerulescens kaj Falco fuscocaerulescens, sed tiuj nomoj nune aludas al la Vespertofalko (F. rufigularis)[1]. Ties similo laŭ formo al la apusfalkoj klarigas malnovan nomon de Oranĝecbrusta apusfalko. Nomo Plumbofalko devenas el hispana vorto Aplomado signife "plumbo-kolora", alude al la blugrizaj areoj de ĝia plumaro – proksimuma traduko estus ĉu Plumbofalko ĉu "Plumbeca falko". La hispanaj nomoj por tiu specio estas halcón aplomado kaj halcón fajado (tio estas "Strieca falko" aluda al la karaktera kapobildo); en Brazilo ĝi estas konata en la portugala kiel falcão-de-coleira nome "Kolumfalko".

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo el Pacific Railroad Surveys

La Plumbofalko estas tre svelta, de longaj flugiloj kaj de longa vosto, de la grando de malgranda Migra falko (F. peregrinus), nome 30–40 cm longa kaj kun averaĝa enverguro de ĉirkaŭ 90 cm, sed nur duone de la pezo nome 208–305 g ĉe maskloj kaj 271–460 g ĉe inoj[2]. Ĉe plenkreskuloj la supraj partoj estas malhelblugrizaj, kaj same en multe de la kapo, kun la kutima falka nigra "mustaĉo" kontraste klare kun la blankaj gorĝo kaj nigra okulstrio sub blanka superokula strio. La supra brusto pluas je la blanko de la gorĝo; estas nigraj makuloj ĉiuflanke de la suba brusto kiuj kuniĝas meze; la ventro kaj femuroj, sub la nigraj makuloj, estas rimarkinde hele cinamokoloraj, kio estas tialo por la latina scienca nomo. La vosto estas nigra kun mallarĝaj blankaj aŭ grizaj strioj kaj blanka bordo. La vaksaĵo, okulringo kaj piedoj estas flavaj aŭ flavoranĝaj.[3]

Escepte ke inoj estas pli grandaj ol maskloj, ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas tre similaj al plenkreskuloj, sed ties supraj partoj kaj ventrozono estas nigrecbrunaj, la brusto estas strieca nigre, la blanko en kapo kaj brusto estas sablokolora kaj la cinamo en subaj partoj estas pli pala, kiel la piedoj.[3]

Tiu specio povas esti konfuzata kun la Vespertofalko (F. rufigularis) kaj kun la Oranĝecbrusta falko (F. deiroleucus), kiuj havas similajn nigrablankaruĝajn bildojn sube, sed tiuj specioj estas pli fortikaj kiel Migra falko kaj havas solidajn nigrecajn kapojn kaj pli malhelruĝecajn ventrojn.[3] Tiuj du specioj estas ĝenerale konsiderataj apartenantaj al sama stirpo kiel la Plumbofalko. Du aliaj specioj de la genro Falco de Ameriko, nome la Kolombofalko (F. columbarius) kaj la Amerika turfalko (F. sparverius), ŝajnas esti pli proksimaj al la grupo de la Plumbofalko ol plej parto de aliaj falkoj, sed la rilatoj de ĉiuj tiuj stirpoj estas ege enigmaj. Kio estas direbla certe estas ke ili diverĝis kiel parto de ŝajna pli granda okcidenta radiado en Holarkto okazinta en fina Mioceno, probable antaŭ ĉirkaŭ 8–5 milionoj da jaroj.[4]

Teritorio, ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

La habitato de la Plumbofalko estas seka herbejo, savano kaj marĉoj. Ili havas teritoriojn el norda Meksikio kaj Trinidado loke al suda Sudameriko, sed ĝi estis surloke formortinta el multaj lokoj en siaj teritorioj, ekzemple el norda kaj centra Meksikio escepte ĉe malgranda areo de Chihuahua. Tutmonde tamen ĝi estas tiom disvastigata ke ĝi estas klasita kiel specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN[5].

Ili manĝas grandajn senvertebrulojn kaj malgrandajn vertebrulojn, kaj malgrandaj birdoj faras kernon de ties predodieto. Miksitaj kunmanĝantaroj en malferma cerado kaj herbejo suferas frenezajn alertojn post vidi tiun specion; malgranda birdoj timas ĝin plie ol plej parto de aliaj predantoj[6]. Ili estas ofte vidataj ŝvebe interlume ĉasantaj insektojn kaj manĝantaj ilin dumfluge[3]. Ili ĉasas ankaŭ ĉe incendiataj kampoj, je kio multaj birdoj de tiu specio ariĝas por kapti fuĝantajn insektojn; oni konstatis ankaŭ kooperadon inter individuaj Plumbofalkoj – kutime membroj de paro. En Brazilo oni observis Plumbofalkojn sekvantajn Kolharaj lupoj (Chrysocyon brachyurus) kaj ĉasante la birdojn kiuj la krisocionoj fuĝigas[7]. Predaĵoj tipe pezas unu kvinonon de la propra pezo de falkoj, sed inoj de tiu specio (kiuj pro siaj pli grandoj povas kapti pli grandajn predojn) estis konstatitaj manĝantaj birdojn pli grandajn ol ili mem, kiaj Bovardeoj (Bulbucus ibis) aŭ Ĉaĉalakoj (Ortalis vetula), tamen rare.[2]

Liberigita birdo reen en naturo, insulo Matagorda, Teksaso

La nesto estas platformo konstruita el bastonetoj je iu ajn alto en arbusto axu arbo. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn.[3]

Ĝis la 1950-aj jaroj ĝi troviĝis en pleja sudokcidenta Usono, kaj oni klopodas reenmeton en okcidenta kaj suda Teksaso. Ili ekreokupis sian iamajn teritoriojn en okcidenta Teksaso kaj suda Nov-Meksiko en la 1990-aj jaroj[8]. Oni akiris dokumentajn pruvojn de tiu naturaj ĉeestaj birdoj en Nov-Meksiko en 1991, kaj venis konfirmaj vidaĵoj tra tiu jardeko kaj la venonta, kio finis per sukcesa reproduktado de tri junuloj en 2002[9]. Vidaĵoj kaj reproduktado pluas nune.

La etendo de la reenmeta programo al tiu areo suferis kritikojn, ĉar teknike ĉiuj Plumbofalkoj en Nov-Meksiko estas klasitaj kiel parto de "eksperimenta" (reenmeta) populacio[10]. Tiele, dum ili estas ankoraŭ laŭleĝe protektataj el ĉasado, ili ne estas protektataj laŭ la postuloj de la Endangered Species Act por konservi sian habitaton. Oni supozas, ke ĉefe habitatodetruo kaŭzis la (preskaŭ-)malaperon de la specio el Usono kaj malfaciligas la reestablon de natura reproduktanta populacio. Unuigo de pormediaj grupoj klopodas nun rehavi plenan protektadon por ne endanĝerigi la sukceson de la etenda natura populacio kaj de la reenmetaj klopodoj[11].

Ĉe Falkado[redakti | redakti fonton]

Bildo de Plumbofalko el THA Meet '09.

Simile al la Kolombfalko, la Plumbofalko ĉasas malgrandajn birdojn kiaj koturnoj per persekuta flugo, kutime post fuĝintaj predoj. Ili estas ĉefe akiritaj el bredistoj pro ties malabundo en Usono, kaj multaj falkadistoj en Exuropo aĉetas paron kontraŭ ĉirkaŭ 4000 sterlingaj pundoj. Ili estas mirindaj pro sia akcipitroforma ĉasstilo, kiu famigis la birdon pli kiel akcipitro ol kiel falko. Mirindas ankaŭ la determinon sekvi la predon eĉ sub ŝirma kovro. Ili taŭgas por ĉasi koturnojn, turtojn kaj eĉ foje sciurojn aŭ kuniklojn. Bedaŭrinde tiuj birdoj foje kunportas siajn predojn, kiel multaj malgrandaj falkoj, kien ili povas kaj forflugas el la falkadisto kun sia predo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. AOU (1948)
  2. 2,0 2,1 Granzinolli & Motta-Junior (2006)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Howell & Webb (1995)
  4. See Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Griffiths (1999), Groombridge et al. (2002), Griffiths et al. (2004)
  5. BLI (2004)
  6. Ragusa-Netto (2000)
  7. Silveira et al. (1997)
  8. Meyer & Williams (2005)
  9. FG [2008]
  10. AP (2006)
  11. AJ (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Albuquerque Journal (AJ) (2008): Federal Judge in N.M. To Consider Legality of Falcon Decision. Versio de 2008-MAJ-21. Konsultita la 2008-SEP-21.
  • American Ornithologists' Union (AOU) (1948): Twenty-third supplement to the American Ornithologists' Union check-list of North American birds. Auk 65(3): 438-443. DjVu plena teksto PDF plena teksto
  • Associated Press (AP) (2006): Groups File Suit Over Endangered Falcon Protections. Versio de 2006-SEP-13. Konsultita la 2007-AŬG-12.
  • BirdLife International (BLI) (2004). Falco femoralis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj por klasigo kiel Malplej Zorgiga.
  • Forest Guardians (FG) [2008]: Aplomado Falcon. Konsultita la 2008-JUL-31.
  • Granzinolli, Marco Antonio M. & Motta-Junior, José Carlos (2006): Predation on the Cattle Egret (Bubulcus ibis) and consumption of the Campo Flicker (Colaptes campestris) by the Aplomado Falcon (Falco femoralis) in Brazil. Revista Brasileira de Ornitologia 14(4): 453-454 [angla kun portugala resumo]. PDF plena teksto
  • Griffiths, Carole S. (1999): Phylogeny of the Falconidae inferred from molecular and morphological data. Auk 116(1): 116–130. DjVu plena teksto PDF plena teksto
  • Griffiths, Carole S.; Barrowclough, George F.; Groth, Jeff G. & Mertz, Lisa (2004): Phylogeny of the Falconidae (Aves): a comparison of the efficacy of morphological, mitochondrial, and nuclear data. Molecular Phylogenetics and Evolution 32(1): 101–109. COI:10.1016/j.ympev.2003.11.019 (HTML resumo)
  • Groombridge, Jim J.; Carl Jones; Bayes, Michelle K.; van Zyl, Anthony J.; Carrillo, José; Nichols, Richard A. & Bruford, Michael W. (2002): A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean. Molecular Phylogenetics and Evolution 25(2): 267–277. COI:10.1016/S1055-7903(02)00254-3 PDF fulltext
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (editors): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
  • Howell, Steven N. G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4
  • Meyer, R.A. & Williams, S.O. (2005): Recent Nesting and Current Status of Aplomado Falcon (Falco femoralis) in New Mexico. North American Birds 59: 352-356.
  • Ragusa-Netto, J. (2000): Raptors and "campo-cerrado" bird mixed flock led by Cypsnagra hirundinacea (Emberizidae: Thraupinae). Revista Brasileira de Biologia 60(3): 461-467 [angla kun portugala resumo]. COI:10.1590/S0034-71082000000300011 PDF plena teksto
  • Silveira, Leandro; Jácomo, Anah T. A. ; Rodrigues, Flávio H. G. & Crawshaw, Peter G. Jr. (1997): Hunting Association Between the Aplomado Falcon (Falco femoralis) and the Maned Wolf (Chrysocyon brachyurus) in Emas National Park, Central Brazil. Condor 99(1): 201–202. DjVu fulltext PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (editors): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj