Pluredro de Waterman

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

En geometrio, pluredro de WatermanWaterman-a pluredro aŭ mallonge WP estas pluredro kreita per proksima pakigo de sferoj, forigo de sferoj kiuj estas pli malproksima de la centro ol certa radiuso, kaj kreo de konveksa koverto de centroj de la restintaj sferoj.

Waterman Packed Spheres 0024.1.png
Kuba proksima pakigo de sferoj kun radiuso (2*24)1/2
Waterman 0024.1.png
Pluredro de Waterman W24 de fonto 1

Pluredroj de Waterman formas vastan familion de pluredroj. Iu de ilin havas multajn simetriojn aŭ regulajn geometriajn formojn. Iu alia estas nur aro de malregulaj konveksaj plurlateroj kiel edroj. La plej populara pluredroj de Waterman estas tiuj kun centroj en la punkto (0,0,0) kaj konstruitaj el centoj de plurlateroj. Tiaj pluredroj similas al grandaj sferoj. Fakte, ju pli multajn edrojn havas pluredro de Waterman, des pli ĝia formo similas al ĝia ĉirkaŭskribita sfero kaj ĝiaj volumeno kaj tuteca areo estas proksimaj al tiuj de la ĉirkaŭskribita sfero.

Kun ĉiu punkto de 3-spaco oni povas asociigi familion de pluredroj de Waterman kun malsamaj radiusoj de la ĉirkaŭskribitaj sferoj. Pro tio, oni povas konsideri pluredrojn de Waterman kiel 4D spaco W(x,y,z,r), kie x, y ,z estas koordinatoj de punkto en 3D, kaj r estas la radiuso, kaj r>1.

Enhavo

Sep fontoj de kuba proksima pakigo [redakti]

Povas esti sep fontoj difinitaj en kuba proksima pakigo [1], kie n = 1, 2, 3, ...:

  1. Fonto 1: centro (0,0,0), radiuso (2*n)1/2
  2. Fonto 2: centro (1/2,1/2,0), radiuso (2+4*n)1/2/2
  3. Fonto 3: centro (1/3,1/3,2/3), radiuso (6*(n+1))1/2/3
  4. Fonto 3*: centro (1/3,1/3,1/3), radiuso (3+6*n)1/2/3
  5. Fonto 4: centro (1/2,1/2,1/2), radiuso (3+8*(n-1))1/2/2
  6. Fonto 5: centro (0,0,1/2), radiuso (1+4*n)1/2/2
  7. Fonto 6: centro (1,0,0), radiuso (1+2*(n-1))1/2

Waterman Overview.png

Platonaj kaj arĥimedaj solidoj kiel pluredroj de Waterman [redakti]

Iiu pluredroj de Waterman estas platonaj solidoj kaj arĥimedaj solidoj. Por ĉi tiu komparo de pluredroj de Waterman ili estas ununormigitaj, ekzemple W2 O1 havas malsama volumeno ol W1 O6, sed ili havi la saman formon.

Platonaj solidoj [redakti]

Arĥimedaj solidoj [redakti]

La aliaj ne havas ĉi tian prezenton.

Ekzistas pluredroj de Waterman kun du diversaj lateraj longoj kiuj pro tio ne estas arĥimedaj solidoj, sed estas topologie ekvivalentaj al ili:

Ĝeneraligitaj pluredroj de Waterman [redakti]

Ĝeneraligitaj pluredroj de Waterman estas difinita kiel la konveksa koverto derivita de la punkta aro de iu sfera parto de iu regula krado.

Estas pristuditaj jenaj 10 kradoj: _bcc_, kubokedro, diamanto, _fcc_, _hcp_, senpintigita okedro, romba dekduedro, simpla kuba, senpintigita kvaredro kvaredro, senpintigita kvaredro senpintigita okedra kubokedro.

Ĉiu el la 10 kradoj estis ekzamenita por trovi tiujn fontajn punktojn kiuj donas unikajn pluredrojn kaj ankaŭ posedas iun minimuman simetrion. En ĉiu krado ekzistas malfinia serio de pluredroj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

  1. 7 Fontoj de pluredroj de Waterman de kuba proksima pakigo de Mark Newbold
Ekstera ligilo    Hejmpaĝo de Steve Waterman
Ekstera ligilo    Pluredroj de Waterman
Ekstera ligilo    Ĝeneraligitaj pluredroj de
Ekstera ligilo    Bildigo de pluredroj de Waterman per MuPAD de M. Majewski
Ekstera ligilo    [1] de Maurice Starck
Ekstera ligilo    Per Java Apleto de Marko Newbold
Ekstera ligilo    Paŭlo Bourke: pluredroj de Waterman kaj lia konektita generilo
Ekstera ligilo    [2] Videbligilo (W1-W250 kaj O1-6) kaj galerio de W1-W100 O1-6
Ekstera ligilo    Kontraŭprismo, malfermita koda pluredra kreada kaj rega enpakilo de Adrian Rossiter