Plurformo de regula seslatero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, plurformo de regula seslatero aŭ simple plurseslatero estas plurformo kun regula seslatero kiel la baza formo.

Kalkulado de plurseslateroj[redakti | redakti fonton]

La baza kombina demando estas pri tio kiu kvanto ekzistas de malsamaj plurseslateroj kun donita kvanto de seslateroj.

Plurseslateroj povas esti kalkulitaj kiel liberaj plurseslateroj, por kiuj turnadoj kaj reflektoj kalkulatas kiel la sama formo; fiksitaj plurseslateroj, por kiuj malsamaj orientiĝoj kalkulatas kiel malsamaj; unuflankaj plurseslateroj, por kiuj spegulaj bildoj kalkulatas kiel malsamaj sed turnadoj kalkulatas kiel identaj. Ili povas ankaŭ esti distingitaj laŭ tio ĉu ili enhavas truojn. La kvanto de liberaj n-seslateroj por n = 1, 2, 3, … estas 1, 1, 3, 7, 22, 82, 333, 1448, ... .

n liberaj liberaj kun truoj liberaj sen truoj unuflankaj fiksitaj
1 1 0 1 1 1
2 1 0 1 1 3
3 3 0 3 3 11
4 7 0 7 10 44
5 22 0 22 33 186
6 82 1 81 147 814
7 333 2 331 620 3652
8 1448 13 1435 2821 16689
9 6572 67 6505 12942 77359
10 30490 404 30086 60639 362671
Seslatero
Libera 2-seslatero
Liberaj 3-seslateroj
Liberaj 4-seslateroj
Liberaj 5-seslateroj
Liberaj 6-seslateroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]