Staŭdo

El Vikipedio
(Alidirektita el Plurjara planto)
Saltu al: navigado, serĉo

Staŭdo estas daŭra, plurjara planto, neligna, kies superteraj partoj forvelkas en vintro dum ĝi travivas per subteraj organoj kiel tuberoj, rizomoj, bulbo, beto aŭ la radikoj: ajlo, primolo, lilio, beladono estas staŭdoj.

Enhavo

Etimologio de la vorto [redakti]

Lilium Orient-Hybrido
kultivaro 'Coral Queen'

La fakesprimo staŭdo venas el la germana lingvo, sed ankaŭ reviĝas en la dana kaj norvega. Ĝi venas de la mezaltgerman „stude“). Ĝi estas plejparte hortikultura termino, kiu uziĝas ankaŭ de Botanikistoj.

Difino [redakti]

Staŭdoj estas plujaraj, t.e. perenaj plantoj, kiuj restas nelignaj, male al la arbo´j kaj arbedoj. Iliaj supergrundaj plantpartoj ne lignigas, sed restas herbece molaj kaj ordinare formortas post ĉiu vegeta periodo formortas. Male al la aliaj herbaj plantoj, la unujaraj plantoj kaj dujaraj plantoj la perenaj staŭdoj vivas plurajn jarojn. Ili floras kaj fruktas en ĉiu jaro denove. Staŭdoj travintras per Rizomoj, bulboj, cepo, Stolonoj kaj similaj rezervorganoj, kiuj troviĝas kaj sub la grundsurfaco (geo- aŭ kriptofitoj) kaj super la grundsufaco (hemikriptofitoj). El la travintradburĝonoj la plantoj elkreskas dum ĉiu vegeta periodo denove. Sed ekzistas ankaŭ aro da vintroverdaj staŭdospecioj, kiuj ne malkreskastredas. En la malvarmaj kaj mezvarmaj zonoj, la staŭdoj estas tiom malaltaj, ke ili kovriĝas sub neĝo. Kune kun la lignecaj arbustoj, ili formas la plantgrupo de kamefitoj. Tropikaj ĉiamverdaj staŭdoj, ekzemple banano, povas atingi enorman grandecon.

Hortikultura sistematiko de la staŭdoj [redakti]

Staŭdoj povas esti malgrandaj Sukulentoj (karnecaj-sukaj staŭdoj, kiuj adaptiĝis al sekaj cirkonstancoj), sed ankaŭ grandaj pompaj staŭdegoj. Apud la veraj „florstaŭdoj“ ankaŭ la vintorezistaj filikoj, multaj gresoj kaj cep- kaj bulbplantoj apartenas al la staŭdoj, same multaj enakvaj plantoj.

La ĝardenisto ordigas la staŭdojn en jenaj kategrioj laŭ ilia vivmedio:

  • arbaraj staŭdoj
  • arbarrandaj staŭdoj
  • liberareaj staŭdoj
  • ŝtonĝarenaj staŭdoj
  • alpaj staudoj
  • bedstaŭdoj
  • akvobordaj staŭdoj


Uzo de la staŭdo en ĝardeno [redakti]

La staŭdoj en privataj kaj publikaj ĝardenoj aŭ parko originas el mezmaj zonoj de ĉiu kontinentoj. En eŭopaj landoj la sortimento de eŭropdevenaj staŭdoj kaj staŭoj el Mediteranaj landoj dum la lastaj tri jarcentoj pligrandiĝis pro la aldono de aziaj kaj nordamerikaj plantoj.

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento ĉefe la enlandaj spico- und kuracplantoj plej gravis. Ornamplantoj raris dum tiu tempo. Ekde la mezo de la 18-a jarcento pligrandiĝis la nombro de la staŭdospecioj pro enkoduko de novaj plantoj el ekstereŭopaj lando kaj pro intensiva novbredado. La anglaj staŭdoekspertoj William Robinson (1838 – 1935) kaj Gertrude Jekyll (1843-1932) ekde 1870 kobinis staŭdojn al artecaj plantaranĝoj laŭ pure estetikaj aspektoj En Germanujo la pioniro estis la staŭdenbredisto kaj ĝardenpoeto Karl Foerster. En la unua duono de la 20-a jarcento li entuziasmigis la ĝardenŝatantojn por ŝtaudoj per libroj kiel „Blütengarten der Zukunft“ (1917)(Floranta ĝardeno de la estonteco.


Hosta undulata

Ekzemploj [redakti]

literaturo [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio



Rigardu ankaŭ [redakti]