Plurlingva Komplutensa Biblio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La unua paĝo de la poliglota Komplutensa Biblio

La Plurlingva Komplutensa Biblio estas la unua eldono presita multlingva de la tuta Biblio, iniciatita kaj financita de la kastilia kardinalo Francisco Jiménez de Cisneros ĉefespiskopo de Toledo kaj primaso de tuta Hispanio. La verko, tute dediĉita al la papo Leono la 10-a, enhavas la unuan eldonon de la Nova Testamento en la greka lingvo, la Septuaginton kaj Targum Onkelos. El la 600 ekzempleroj pretigitaj kaj publikigitaj, nun konserviĝas 123. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kun la ekuzado de moveblaj karaktroj inventitaj de la germano Johann Gutenberg en la kvindekaj jaroj de la 15-a jarcento, tuj oni profitis por plivastigi la publikaĵojn de la Sankta Biblio. Kun grandaj personaj elspezoj, la kardinalo Cisneros aĉetis multajn manuskriptojn – ankaŭ el diversaj zonoj de la Proksima Oriento - kaj dungis la plej elstarajn teologojn de sia tempo por ke ili kooperu al la ambicia projekto kompili enorman kaj kompletan multlingvan biblion[2] por “renaskigi la ion forlasitan studon pri Sanktaj Tekstoj”. La kompetentuloj renkontiĝis en Alcalá de Henares, nome en Complutum, el kiu "Complutensis" (Kompluta) en la universitato fondita de la sama kardinalo. La laboroj ekis en 1502 sub la gvido de Diego Lopez de Zúñiga, kaj daŭris dekkvin jarojn.

Paĝo de la Komplutensa Biblio

La Nova Testamento estis kompletita kaj presita en 1514, tamen ĝia publikigo estis prokrastita dum oni pretigadis la eldonon de la Malnova Testamento, ĉar estis intenco de la sciencula grupo publikigi kune ambaŭ partojn kiel unusolan verkon. Dume la voĉo pri ĵusa pretigo de la “Komplutensa” atingis la orelojn de Erasmo de Roterdamo, kiu hastis kolekti grekajn manuskriptojn por pretigi kaj publikigi la grekan tekston de la Nova Testamento[3]. Tiel Erasmo, per tiu anticipo, sukcesis akiri, por la tuta Eŭropo, “privilegion de ekskluziva publikaĵo” ĉe la imperiestro de Sankta Romia Imperio Maksimiliano la Unua kaj de la papo Leono la 10-a en 1516. La teksto de Erasmo estos sigelita per la nomo de Textus receptus kies postaj reviziitaj eldonoj estos la bazo de la redakto de la deksepjarcenta Biblio de la Reĝo Jakobo.

La Komplutensa Malnova Testamento estis pretigita en 1517. Pro la privilegio allasita al Erasmo la publikigo estis prokrastita post la tempo de la privilegia ekskluziveco, nome ĝis 1520. Oni opinias, plue, ke ĝi ne estis vaste merkatigita ĝis 1522. Kardinalo Cisneros jam mortis novembron de 1517, nome kvin monatojn antaŭ la finiĝo de la entreprenaĵo, kaj do ne vidis la publikigon de la kolosa verko kiu honorigas ne nur lin sed la hispanan eklezion ene de la eŭropa kulturo.

Enhavoj[redakti | redakti fonton]

La Komplutensa estis editorita en ses volumoj. La unuaj kvar enhavas la Malnovan Testamenton: ĉiu paĝo estas apartigita laŭ tri sektoroj kun vertikalaj kaj paralelaj tekstoj: hebrelingva en la eksterna, la latina Vulgato en la meza kaj septuaginta (greka) en la plej interna. En ĉiu paĝo de la Pentateŭko, estis aldonita la aramea Targum Onkelos kaj ĝia latinigita teksto en la malsupera parto de la paĝo. [4]

La kvina volumo, entenanta la Novan Testamenton, konsistas el du paralelaj kolonoj, unu por la greka kaj dua por la latina vulgato. La sesa volumo entenas diversajn vortarojn hebrelingvan, aramelingvan kaj greklingvan, kaj aliajn apendicojn kaj kromajn studhelpilojn.

Splenda faksimilaĵo je natura grando estis presita en Valencio inter la jaroj 1984 kaj 1987. Ĝi estis reproduktita preninte kiel bazon por la tekstoj de la volumoj 1-5 la kopion konservitan en Romo ĉe la jezuita biblioteko; por la pretigo de sesa volumo, male, estis utiligata kopio konservita ĉe la Komplutensa Universitato de Madrido.

La karaktra stilo de la greka alfabeto kreita por la Komplutensa eldono de Arnaldo Gullen de Brocar, estis ĉiam konsiderita de presistoj (ekzemplo estu Robert Proctor) kiel la kulmino de la tipografia plejbela adaptiĝo, post kiu la manuskriptoj de Aldo Manuzio sur tiu bazitaj akiros la komercan monopolon laŭ la postaj jarcentoj.

Juĝoj pri la Komplutensa verko[redakti | redakti fonton]

Vidpunkte de kulturo, la Komplutensa Biblio estis taksata oportuna preamblo de la ekaŭroranta Siglo de Oro; vidpunkte de la studoj pri la elekto de la manuskriptaj tekstoj por la definitiva rekonstruo de la originalaj tekstoj de la Biblio, novaj malkovroj kaj novaj kritikaj kriterioj postulis postajn reviziojn, sed entute de tiam ne eblis alfronti pribibliajn studojn sen uzi tiun aparaton laŭ la venontaj jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Complutense el Complutum, el kiu ankaŭ la titolo de Komplutensa Universitato de Madrido, antikva latina nomo de Alcalá de Henares.
  2. Temis pri la antikvaj lingvoj: hebrea, aramea, greka kaj latina.
  3. La hasto, tamen, puŝis Erasmon fali en kelkajn misojn en la elekto de la grekaj tekstoj
  4. La Hieronima versio de la Malnova Testamento estis metita inter la versioj greka kaj hebrea por ke la judoj kaj la Ortodoksa Eklezio – kiel eksplikigite en la prefaco – estu kiel la du latronoj krucumitaj ĉe la dekstra flanko kaj ĉe la maldekstra de Kristo (ĝuste reprezentita de la latina vulgato simbolo de la Katolika Eklezio).