Plurvoĉeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plurvoĉeco estas en la muzikteorio ĉeftermino por komponmaniero, je kiu pluraj voĉoj eksonas samtempe. Plurvoĉeco do estas la malo de unuvoĉeco aŭ monofonio, kiu estis normale en la historio de la okcidenta muziko ĝis la 9-a jarcento. Nur per la evoluigo de la organumo komencas la plurvoĉeco. La plej gravaj plurvoĉaj komponteknikoj estas homofonio kaj polifonio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • René Frank: Mehrstimmiges Singen. Einführung der Mehrstimmigkeit in Kinder- und Jugendchören. Praxisbuch. Tectum, Marburg 2005, ISBN 3-8288-8884-4