Plus Ultra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La frazo vindas la ambaŭflankajn kolonojn en blazono de Hispanio.

Plus Ultra estas latina frazo ("Pli transen"), ligita al Hispana Imperio.

Laŭ la mito de Heraklaj Kolonoj, la gedioj malpermesis al mediteraneaj maristoj eliri tiun maron (latine Non Plus UltraNec Plus Ultra, "ne pli transen"). Tamen, per sia fortego, Heraklo apartigis la kolonojn-montojn, kaj malfermis Atlantikon al la maristoj

En heraldiko, du kolonoj kun teksto Plus Ultra (aŭ PLVS VLTRA) estas uzadataj de Hispanio simbolante kaj la bar-venkemon kaj la koloniigo de Ameriko el Eŭropo. La uzo de du kolonoj kaj du duonmondoj en monero columnario hipoteze estas la fonto de simbolo $ por usona dolaro


Plus Ultra estis samsimbole la nomo de la maraviadilo, kiu unue flugis de Hispanio al Argentino. En ĝi veturis aviadpioniro Ramón Franco.


Plus Ultra estis ankaŭ la nomo de armea taĉmento en el Hispanio kaj kvar mezamerikaj landoj. Inter julio 2003 kaj aprilo 2004 ĝi respondecis pri la regiono apud Divanija en Irako.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.