Plutarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monero kun la bildo de Plutarko

Plutarko, foje ankaŭ esperantigita Plutarĥo (ĉ. 46 al ĉ. 100), estis greka aŭtoro kaj biografiisto de la 1-a jarcento. Inter aliaj, li verkis je Moralia ("Verkoj pri Moralo") kaj Paralelaj Vivoj. La Vivoj estis unu el la ĉefaj fontoj de Ŝekspiro.

En Paralelaj Vivoj Plutarko komparas la vivojn de famaj grekoj al famaj romianoj. Inter aliaj, li skribis pri la vivoj de Aleksandro la Granda, Cezaro, Cicerono, Demosteno, Kraso, Pompejo, Antonio, Katono la Plijuna, Katono la Malplijuna, Teseo, Romulo, Solono, Perikleo, Kimono, Likurgo, Nikiaso kaj Alkibiadeso.

La vivoj de regnestroj kaj militestroj interesas lin. Precipe la virtoj kaj malvirtoj de ĉiu vivo, kaj la rolo de volo, dioj, ŝanco kaj sorto. Per la vivoj, Plutarko montras la gravecon de kuraĝo, sinregado kaj virto en vivo kaj la relative malgravecon de riĉo kaj rango. Kiel Cicerono, li sekvis Platonon kaj estis kontraŭ-makiavelisma -- spite de la sango kaj perfido, kiujn li ofte priskribis en la Vivoj.

Kvankam Plutarko iafoje vojaĝis al Romo, "la urbo de multaj libroj", li loĝis en (tiame malriĉa) Grekio, en la malgranda urbo de siaj prapatroj, Ĥaironea, kie okazis antaŭ jarcentoj la fama batalo de Aleksandro la Granda kontraŭ la grekoj. El sia avo, Plutarko sciiĝis pri la mizerigo de Grekio per Antonio.

Plutarko verkis en la greka lingvo kaj fakte ne regis la latinan.