Pluvarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Pluvarbaro de Daintree apud Cairns, en Kvinslando, Aŭstralio.

Pluvarbaro estas densa arbaro en regiono, kie multe pluvas. La grundo ofte povas esti malbona, ĉar la pluvado emas ekstrakti la solveblajn nutraĵojn. Pluvarbaroj ekzistas en ambaŭ tropika kaj meztemperatura klimatoj. Multaj pluvarbaroj havas altan nombron de indiĝenaj specioj kaj egan biodiversecon.

Pluvarbaroj estas hejmo por du trionoj de la vivantaj bestaj kaj plantaj specioj de la planedo. Biliono da specioj de plantoj, insektoj, kaj mikroorganismoj estas ankoraŭ nekonataj kaj ankoraŭ ne havas nomojn.

Oni taksas, ke pluvarbaroj produktas pli-malpli 40 % de la entute produktata oksigeno en nia atmosfero. Malgraŭ tio ili nun suferas pro ligno-industria forigado kaj agrikultura ebenigado.

La suba kreskaĵaro[1] estas restriktita en pluraj areoj kaŭze de manko de sunradiado sur la grunda nivelo. Tiu ĉi fakto ebligas la promenadon tra la arbaro. Se la krontegmento [2] estas neniigita aŭ trafaligita [3], la grundo baldaŭ estas koloniita de densa labirinto de grimpkreskaĵaro, arbedoj kaj arbetoj. Tia ne tute natura pluvarbaro nomiĝas ĝangalo. Estas du tipoj de pluvarbaro : la tropika kaj la modera.

Tropika pluvarbaro

Ĝenerala disvastiĝo de tropika pluvarbaro

Multaj el la pluvarbaroj estas asociataj kun la situo de la ekvatora zono de konverĝo intertropika.[4] Tropikaj pluvarbaroj troviĝas apud la ekvatoro (inter la tropiko de Kankro kaj la tropiko de Kaprikorno) kaj ĉeestas en Sud-Orienta Azio (Birmo ĝis Filipinoj, Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo, kaj nordorienta Aŭstralio), Afriko sude de Saharo ekde Kameruno ĝis la Demokrata Respubliko de la Kongo (Konga pluvarbaro), Sudameriko (ekzemple la Amazona pluvarbaro), Centra Ameriko, kaj sur multaj de la pacifikaj insuloj. La tropikaj pluvarbaroj estas nomitaj "la pulmoj de la tero", kvankam nuntempe oni scias ke pluvarbaroj nur malmulton kontribuas al la netaj oksigenaj aldonoj por la atmosfero per fotosintezo.[5] [6]

La populara termino "tropika pluvarbaro" pli-malpli kongruas kun la nocio de la biomo "tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj" laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Mezvarma pluvarbaro

Ĝenerala disvastiĝo de la mezvarma pluvarbaro.

La mezvarmaj pluvarbaroj situas en mezvarmaj regionoj. Oni trovas ilin en la nordamerikaj Pacifikaj moderaj pluvarbaroj (la marbordo de Brita Kolumbio, la t.n. Landinterna Pluvarbaro de la Longa Valo de Roka Montaro oriente de la urbo Prince George), en Eŭropo (partoj de Britaj Insuloj kiel la marbordaj areoj de Irlando, Skotlando, suda Norvegujo, partoj de la okcidenta Balkana duoninsulo laŭlonge de la adriatika marbordo, same kiel en la nordokcidento de Hispanujo kaj marbordaj areoj de la orienta Nigra Maro, inkluzive de Kartvelujo kaj marborda Turkujo), en Orienta Azio (suda Ĉinujo, Tajvano, multe de Japanujo, Koreo, Saĥaleno kaj la najbara marborda Rusa Orienta Azio), en Sudameriko ( la Valdiviaj moderaj pluvarbaroj en suda Ĉilio) kaj ankaŭ en Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Stratumoj

Tropika pluvarbaro tipe ĉiam estas subdividata en kvar ĉefajn stratumojn aŭ tavolojn. Ĉiu el tiu ĉi ampleksas diferencajn bestojn kaj plantojn kiuj estas adaptitaj por la vivo en tiu speciala areo : la elstarantoj, la kanopeo, la subarbaraĵo kaj la apud-grunda tavolo.

Elstaranta tavolo

La elstaranta tavolo entenas malmultecon de tre grandaj arboj kiuj estas nomataj elstarantoj, kaj kiuj vegetas super la ĝenerala kanopeo, atingante altecojn de 45-55 metroj, kvankam okaze kelkaj specioj altas 70-80 metrojn [7][8].

Kanopea tavolo

Malajzia pluvarbaro

La kanopea tavolo ampleksas la plimulton de la grandaj arboj, tipe 30–45 metrojn altaj. La plej biodiverseco-densaj areoj troviĝas en la kanopeo, plimalpli kontinua kovraĵo de foliaro, konstituita de najbaraj arbarpintoj. La kanopeo, laŭ iuj taksoj, hejmigas 50 pocentojn de ĉiuj plantaj specioj, sugestante ke eble duono de ĉiu vivo en la mondo troviĝas tie ĉi. Epifitaj plantoj fiksiĝas al trunkoj kaj branĉoj, kaj obtenas akvon kaj mineralojn el pluvo kaj detritoj kiuj kolektiĝas sur la subtenantaj plantoj. La faŭno similas tiun kiu troviĝas en la elstaranta stratumo, sed estas pli diversa. Kvarono de ĉiuj insektaj specioj ekzistus en la pluvarbara kanopeo. Sciencistoj ekde longtempe estas konjektintaj la riĉecon de la kanopeo kiel biotopo, sed nur freŝdate estas disvolvintaj praktikajn metodojn por ekzameni ĝin.

Jam en 1917, la naturalisto William Beebe deklaris ke "alia kontinento de vivo restas por malkovri, ne sur la Tero, sed cent aŭ ducent futojn super ĝi, etendiĝante tra miloj da kvadrataj mejloj." Vera esplorado de tiu biotopo nur ekis en la 1980-aj jaroj, kiam sciencistoj disvolvis metodojn por atingi la kanopeon, kiel pafado de ŝnuroj en la arbojn uzante arbalestojn. Scienca esploro ankoraŭ estas en sia infanaĝo, sed aliaj metodoj inkluzivas la uzadon de balonoj kaj aerŝipoj por ŝvebi super la plej altaj branĉoj, kaj la konstruado de gruoj kaj pendopontoj. Oni parolas pri dendronaŭtiko [9].

Subarbaraĵo

La subarbaraĵa stratumo troviĝas inter la kanopeo kaj la arbara grundo. La suba arbizaĵo hejmigas kaj iom da birdoj, reptilioj, lacertuloj, kaj iom da karnomanĝuloj kiel jaguaroj, boaoj, kaj leopardoj. La folioj estas multe pli grandaj je tiu ĉi nivelo. Ankaŭ la insekta vivo estas abunda. Multaj sem-plantidoj, kiuj kreskos al kanopean nivelon, ĉeestas en la subarbaĵo. Nur ĉirkaŭ 5% de la sunradiado, prilumante la pluvarbaron, atingas la suban etaĝon. Ankaŭ eblas nomi tiun tavolon kiel arbedan stratumon, kvankam oni povas konsideri la arbedan tavolon kiel apartan tavolon.

Apud-grunda tavolo

La apud-grunda tavolo, ricevas nur 2% de la sunradiado. Nur plantoj, adaptitaj al malabunda lumo povas vegeti en tiu zono. For de riverbordoj, marĉoj kaj arbarero-breĉoj [10] kie oni trovas densan vegetaĵaron, la apud-grunda tavolo estas relative senvegetaĵara kaŭze de la limigita sunradia penetrado. Ĝi ankaŭ ampleksas malkomponiĝantajn plantajn kaj bestajn substancojn kiuj rapide malaperas pro la varmaj humidaj cirkonstancoj akceligante rapidan kadukiĝon. Multaj formoj de fungoj tie ĉi vegetas kaj favoras la malkomponiĝon de bestaj kaj plantaj detritoj.

Flaŭro kaj faŭno

Fiŝer-ĥameleono ( Bradypodion fischeri ) en la Usambara-Montaro, Tanzanio.

Pli ol duono de la plantaj kaj bestiaj specioj de la mondo troviĝas en la pluvarbaro [11]. Pluvarbaroj subtenas grandan variadon de faŭno inkluzive mamulojn, reptiliojn, birdojn, kaj senvertebrulojn. Mamuloj inkluzivas primatojn, felisedojn, kaj aliajn familiojn. Reptilioj ampleksas serpentojn, testudulojn, ĥameleonojn, kaj aliajn familiojn dum birdoj inkluzivas familiojn kiel vangaedojn kaj kukoledojn. Dekduoj da familioj de senvertebruloj troviĝas en la pluvarbaroj. Fungoj estas tre komunaj ĉar ili povas nutriĝi je malkomponiĝantaj restaĵoj de planta aŭ besta vivo. Tiuj specioj estas rapide malaperantaj kaŭze de senarbarigo, habitatodetruo, kaj biokemiaj haladzoj en la atmosfero [12].

Referencoj

  1. Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V. , Eberswalde, 86 p. ISBN 3-931-262-8-01 (p.10) esperante
  2. Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 (p. 15) esperante
  3. Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 (p.24) esperante
  4. Hobgood 2008 : Global Pattern of Surface Pressure and Wind. Ohio State University. Kontrolita je 2009-03-08. angle
  5. Broeker, Wallace S., 2006 : . Breathing easy: Et tu, O2, Columbia University.angle
  6. Moran, E.F. 1993 : Deforestation and Land Use in the Brazilian Amazon, Human Ecology, Vol. 21/1. angle
  7. Bourgeron, Patrick S.. “Spatial Aspects of Vegetation Structure”, Frank B. Golley: Tropical Rain Forest Ecosystems. Structure and Function, 14‑a eldono, Ecosystems of the World, Elsevier Scientific, p. 29–47. ISBN 0444419861.
  8. Sabah. Eastern Native Tree Society. Alirita 2007-11-14.
  9. Dendronautics – Introduction
  10. Simon p. 47
  11. Rainforest Facts
  12. angle Impact of Deforestation—Extinction

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj