Drezelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pluveto)
Infano lude sur drezelo kaj nebulo.

Drezelopluveto estas tipo de precipitaĵo kiu karakteriziĝas ĉar ĝi montras grandon de malgrandaj gutoj (ofte malpli ol 0,5 mm de diametro) ŝajnigante ke la gutoj flosas anstataŭ fali. La drezelo originiĝas el nuboj relative malaltaj kaj de malmulta vertikala disvolviĝo kiaj estas la stratuskumulusoj aŭ stratusoj. Estas fenomeno de ofta okazo en la seka marbordo de Ĉilio kaj Peruo, kaj en la Kantabra Kornico.

Kvankam ties intenso estas ofte pli malgranda ol la pluvo, la pluveto povas esti sufiĉe abunda por produkti akumulaĵojn de grando de 1 mm/h.

Pro la malgrando de la pluvogutoj, en multaj cirkonstancoj la pluveto elvaporiĝas grandmezure antaŭ alveni al la surfaco kaj tiele ĝi povas esti detektata de la observantoj surloke. La internacia kodo de drezelo por flughavenoj METAR estas DZ.