Pluvialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglikana kleriko "ornate vestita" per pluvialo

Pluvialo (dirita ankaŭ “kapeo” aŭ “ĥormantelo” aŭ "mantus", latine “pluviale”) estas liturgia ornato utiligata en la Eklezioj katolika, anglikana kaj en aliaj kristanaj konfesioj.

Formo de la pluvialo[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas en granda mantelo kun embria kapuĉo. Ĝi, fakte, ricevas sian nomon el la latina pluvialemantelo kontraŭ la pluvo, kun kapuĉo) [1]. Ĝi firmeblas antaŭe per agrafo aŭ buko, dirita racionalo. Ĝia uzo, eksterdome, tial postulis la ĉeeston de la kapuĉo. Tio kion restadas de tiu lasta estas la tieldirita “malantaŭa ŝildo”.

Ĝi, kiel samuzaj ornatoj, havas la koloron de la liturgiaj tempoj, kaj uzatas en diversaj ceremonioj escepte en la Meso.

Ĝi estas vestita post la stolo supre de la surpliso aŭ de la albo. Ĝi longas ĝis preskaŭ al la piedoj, malfermitas antaŭe sur la brusto kaj firmeblas per buko; etendita, ĝi havas la formon de duoncirklo kun radiuso de unu metro kaj 40 ĝis 60 cm.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Dorsoflanko de la pluvialo de papo Nikolao la 4-a (13-a jarcento) konservata en la civitana Pinakoteko de Ascoli Piceno.

La pluvialo estas laŭnorme vestita en diversaj solenaj ceremonioj ekstermesaj [2], nome:

  • dum procesioj (ekzemple, procesio de la Kristokorpa festo)
  • okaze de eŭkaristia beno
  • dum la vespro kaj dum laŭdoj solene kantataj
  • De la papo en aparta ceremonioj kiel en la kreado de novaj kardinaloj kaj dum konsistorio
  • Kelkeloke, dum liturgiaj ceremonioj de la katedrala kaj kanonikara kapitulo, kaj de la arkidiakono dum la pontifika MESO.

La uzo de la pluvialo iam – nome antaŭ la liturgia reformo enirigita de la Dua Vatikana Koncilio – estis permesita al diversaj subjektoj eĉ apartenantaj al la minoraj ordinoj, nome sacerdotaj; kaj ĝi estis ornato de liturgiaĵoj hodiaŭ malpli konsiderataj aŭ malpli vizitataj.

En la Orienta Ortodoksiaj Eklezioj la pluvialo estas uzata ankaŭ dum la Dia Liturgio de Meso

Variaĵoj de la nomo[redakti | redakti fonton]

En Italio oni konservas la nomon “pruvialo” ĉar ĝi konservas la formon de mantelo kiu “protektis kontraŭ la pluvo kaj veteraj perturboj” kaj plej alproksimiĝas al la latina liturgia “pluviale”; aliloke ĝi ricevas la nomo de "kapeo”, aŭ “ĥormantelo” aŭ, kiel en Hispanio, “mantus”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. S. Eligio - Università e Nobil Collegio degli Orefici. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2012-06-04.
  2. Kaze de meso, la soleno estas montrata per kazublo aŭ per kazulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Itallingva Reta Katolika Enciklopedio