Pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thinornis rubricollis - Orford.jpg
Thinornis rubricollis - Orford

Pluvioj estas tre disvastiĝinta grupo de vadbirdoj el la ordo ĥaradrioformaj kaj familio de Ĥaradriedoj. Ekzistas ĉirkaŭ 40 specioj entenante mem la genron pluvialis kaj aliajn, ĉefe charadrius (ankaŭ uzata por tiuj lastaj la esprimo ĥaradrio). Temas pri etaj vadbirdoj kun mallongaj fingroj kaj relative etaj bekoj, kiuj manĝoplukas per vido kaj ne per flaro- aŭ aŭdosento; manĝotekniko konsistas el eta kurado kaj subita haltiĝo por manĝopluki aŭ daŭrigi la serĉadon. Ili manĝas insektojn, vermojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn. Multaj specioj estas karakterizataj de brust- aŭ kolzonoj. Ili estas ĉie en la mondo.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Genro Pluvialis

Genro Charadrius