Pluvmantelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pluvjako)
Brita armea oficiro en la Unua Mondmilito
Viro portanta mallongan tranĉean mantelon en mararmea bluo koloro (2018)
Tranĉea mantelo modelita en Orienta Germanio, 1953
Bogart en la flughavena sceno, Casablanca

Pluvmantelo estas mantelo kiu celas protekton kontraŭ pluvo. Tial li estas farita el materialo forpelanta akvon. Antaŭe pluvmanteloj estis ĉefe el gumo, gumita kotono (ekde 1822 la angla Macintosh-mantelo) aŭ vaksita kotono (ekde ĉirkaŭ 1908 la angla Burberry-jako), nun ankaŭ artefaritaj materialoj kaj mikrofibroj.

Pluvmanteloj ofte estas sufiĉe longaj kaj havas altan kolumon aŭ eĉ kapuĉon.

En la Unua Mondmilito, Thomas Barbary, la inventinto de la Gabardino kaj la posedanto de ĝia patento, estis nomumita la oficiala provizanto kaj dezajnisto de la uniformoj de la britaj armesoldatoj kiuj batalis en la tranĉeoj. Burberry dezajnis gabardinaj pluvmantelojn por la britaj oficiroj kaj poste por la francaj oficiroj. Post la milito la uzo de pluvmanteloj disvastiĝis ankaŭ inter la civiluloj [1].

La pluvmantelo (angle Trench coat do tranĉea mantelo) estas evoluigo de pluvrezista mantelo nomata "Gents Walking", kiu estis vendita en la vendejo Burberry jam en la komenco kaj estis uzata de la laboristoj en la eksterdomo, precipe tiuj, kiuj devis trakti la veteron. La mantelo ankaŭ estis uzata de polusaj esploristoj. La mantelo iĝis unu el la markostampoj de la literatura detektivo Ŝerloko Holmso.

La pluvmantelo estis komence klare maskla vesto kaj en filmoj estis aktoroj kiuj faris ĝin unu el siaj simboloj, kiel Humphrey Bogart kaj Peter Sellers. Poste ankaŭ virinoj komencis porti pluvmantelojn kaj sur la kineja ekrano Greta Garbo estis la unua kiu aperis portante pluvmantelon en la filmo A woman of affairs. Sekvis ŝin Katharine Hepburn, Sophia Loren kaj aliaj [2] [3].

Agentoj de la Gestapo adoptis nigran version de pluvmantelo, evoluigita speciale por ili.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linda Rodriguez McRobbie, The Classy Rise of the Trench Coat, Smithsonian Magazine
  2. Elyssa Goodman, History of the Trench Coat Arkivigite je 2021-11-02 per la retarkivo Wayback Machine, CR Fashion Book
  3. Maude Bass-Kreuger, Vogue encyclopaedia: The history of the trench coat, Vogue

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]