Pluvo de fiŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pluvo da fiŝoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Yoro en Honduro

Pluvo da fiŝoj (his: Lluvia de peces) estas eksterordinara, veteroscienca fenomeno, kiu okazas ĉiujare inter majo kaj julio post abunda pluvo en Yoro, Honduro. Okazas ke post du- aŭ tri-hora pluvego, fiŝoj troviĝas sur la stratoj de la urbo. Oni raportas tiun ĉi kuriozan fenomenon ekde kelkaj jarcentoj.