Pluvombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzemplo de pluvombro.

Pluvombro estas seka areo sur la lofa flanko de montoj. La montoj blokas la trairon de pluv-produktantaj veterosistemoj, ĵetante "ombron" de sekeco malantaŭ si. Kiel montrite per la diagramo dekstren, la varma humida aero estas "tirita" per la dominantaj ventoj super monto. Tiam ĝi densigas kaj faligas precipitaĵon kaj la seka aero movas antaŭen postlasante pluvombron malantaŭ la monto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Varma humida aero supreniras per orografia leviĝo al la pinto de montara sistemo aŭ granda monto. Pro malkreskanta atmosfera premo kun kreskanta altitudo, la aero disetendiĝis kaj adiabate malvarmetiĝas al la punkto ke la aero atingas sian adiabatan rosopunkton (kiu ne estas la sama kiel sian konstantan preman rosopunkton ofte raportita en veterprognozoj). Ĉe la adiabata rosopunkto, humideco densigas sur la monto kaj ĝi precipitaĵas pinte kaj ventflanke. La aero malsupreniras sur la lea flanko, sed pro la procezo de precipitaĵo, ĝi perdis multon de sia origina humideco. Tipe, malsupreniranta aero ankaŭ varmiĝas pro adiabata kunpremado (vidu fenojn) malsupren je la lea flanko de la monto, kreante aridan regionon [1].

Regionoj kun notinda pluvombro[redakti | redakti fonton]

La Tibeta Altebenaĵo (supre), eble la plej bona ekzemplo de pluvombro. Pluvo ne okazas trans Himalajo, kondukante al arida vetero je la lea flanko de la montaro.
Agastijamala-Montetoj baras al Tirunelveli (Suda Barato) musonojn, kreinte pluvombran regionon.

Ekzistas regulaj ŝablonoj de dominantaj ventoj trovitaj en zonoj ĉirkaŭ la ekvatora regiono de la tero. La zono de la pasatoj estas la zono inter proksimume 30° N kaj 30° S, blovante superrege el la nordoriento en la norda duonglobo kaj el la sudoriento en la suda duonglobo.

La okcidento-ventoj estas la dominantaj ventoj en la mezaj latitudoj inter 30 kaj 60 gradoj de latitudo, blovante superrege el la sudokcidento en la norda duonglobo kaj el la nordokcidento en la suda duonglobo. La plej fortaj okcidentaj ventoj en la mezaj latitudoj povas veni en la Muĝantaj Kvardekoj inter 30 kaj 50 gradoj de latitudo.

Ekzemploj de notinda pluvombro inkludas :

Azio[redakti | redakti fonton]

  • La pintoj de Kaŭkazo en la okcidento, Elborz-Montaro en la sudo kaj la montaroj ligitaj al himalaja pluvombro : Karakumo kaj Kizilkumo oriente de Kaspia Maro, same kiel la kvazaŭ-senpluva Kazaĥa Stepo.
  • Judea Dezerto kaj Morta Maro estas pluvombritaj per la Judeaj Montetoj.
  • Daŝtelut-Dezerto en Irano, en la pluvombro de Elborz-Montaro kaj Zagros-Montaro, estas unu el la plej senvivaj areoj sur la tero.
  • Himalajo kaj parencaj montaroj ankaŭ kontribuas al aridaj cirkonstancoj en Centra Azio inkluzive de Gobio en Mongolujo, same kiel de la mongolaj kvazaŭ-senpluvaj stepoj kaj de tiuj de nordcentra kaj nordokcidenta Ĉinujo.
  • La Ordos-Altebenaĵo estas pluvombrita per montaroj inkluzive de Karanarinula-Montaro, Ŝejtenula-Montaro, kaj Jin-Montaro, kiuj ligas al la suda finaĵo de Granda Hingan-Montaro.
  • Tar-Dezerto estas limigita kaj pluvombrita de Aravali-Montaro en la sudoriento, de Himalajo en la nordoriento, kaj de Kirtar- kaj Sulejman-Montaroj en la okcidento.
  • La orienta flanko de la Okcidentaj Ghatoj pluvombras Dekkanan Altebenaĵon de Hindujo.
  • La orienta flanko de la Okcidentaj Ghatoj pluvombras la kvazaŭ-senpluvajn Sudan Hindujon (Nilgirio, Anamalaj-Montetoj kaj Agastijamala-Montetoj).

Sudameriko[redakti | redakti fonton]

  • Atakama-Dezerto en Ĉilio estas la plej seka ne-antarkta dezerto en la mondo ĉar ĝi estas barita por humideco je ambaŭ flankoj ( de Andoj en la oriento kaj pro alta premo super la Pacifika Oceano je latitudo kiu malhelpas humidecon por eniri ekde la okcidento ).
  • La argentina vinoregiono de Mendozo estas preskaŭ tute dependa de irigacio; oni uzas akvon el la multaj riveroj kiuj drenas glaĉero-glacion de Andoj. La proksima ĉilia vinoregiono de Valle Central aliflanke, estas situanta sur la ĉilia flanko de la Andoj kaj havas maran klimaton.
  • Patagonujo estas pluvombrita por la dominantaj okcidentaj ventoj per Andoj kaj estas aridaj (ekzemple en Santa Cruz malmulte da areoj estas kultiveblaj, la paŝtejoj estante malbonaj, akvoj nesufiĉaj kaj salaj akvujoj sufiĉe multnombraj).

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

La plej multaj pluvombroj en okcidenta Usono estas kaŭzitaj de montaraj sistemoj, precipe Sierra Nevada kaj Kaskada Montaro [2], kiuj kaptas pluvon kaj neĝon kiuj alimaniere atingus valon en la ŝirmo de la mez-latitude dominantaj okcidentaj ventoj.

  • La dezertoj de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj en Usono kaj Meksiko, kiu inkludas la sekajn areojn oriente de Kaskada Montaro de Oregono kaj Vaŝingtonio kaj Granda Baseno, kiuj ampleksas preskaŭ ĉion el Nevado kaj partoj de Utaho, estas pluvombritaj.
  • La seka precipitaĵo-reĝimo de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj de okcidenta Kanado kaj centra Usono povas esti atribuita en granda parto al la pluvombro de Nordamerika Kordilero.
  • Mojave-Dezerto, Nigra-roka Dezerto, Sonora-Dezerto, kaj Ĉiuaŭa dezertoj ĉiuj estas en regionoj kiuj estas pluvombritaj.
  • La trafe-nomita Valo de Morto en Usono, malantaŭ kaj de Kaliforniaj Marbordaj Montaroj kaj de Sierra Nevada, estas unu el la plej sekaj lokoj sur la planedo.
  • En la Koloradia Front-Montaro la precipitaĵo estas limigita al tiu kiun ĝi faligas super la kontinenta akvodislimo. Dum multaj lokoj okcidente de la akvodislimo ricevas tiel multon kiel 1 000 mm de precipitaĵo tra la jaro, kelkaj lokoj sur la orienta flanko, precipe Evergreen (Koloradio) kaj Denvero nur ricevas proksimume 400 mm. Tiel, la kontinenta akvodislimo agas kiel bariero por la precipitaĵo. Tiu efiko nur validas por okcidente-orienten irantaj ŝtormoj.
  • Kiam malaltprema areoj suden superiras Rokan Montaron, ili povas kaŭzi altan precipitaĵon je la orienta flanko kaj neniun je la okcidenta flanko. Tiu malofte okazas.
  • La rok-montara Front-Montaro en Montano montras areojn de limigita precipitaĵo tiel longe kiel la veterosistemoj pasantaj super la montaro venas de la okcidento. La nuboj sekiĝos konsiderinde antaŭ ol ili atingas la montarajn pintojn.
  • La orientaj deklivoj de la marbordaj montaroj en centra kaj suda Kalifornio ankaŭ fortranĉas la sudan Valo San Joaquin de sufiĉe da precipitaĵo por certigi dezert-similajn kondiĉojn en areoj ĉirkaŭ Bakersfield (Kalifornio).
  • La areoj en la oriento de Marborda Montaro kaj Kaskada Montaro en la regiono de Brita Kolumbio, Kanado kaj la usonaj subŝtatoj de Vaŝingtonio, Oregono kaj Idaho estas situantaj en pluvombro.
  • La Dungenes-Valo ĉirkaŭ Sequim (Vaŝingtonio) situas en la pluvombro de Olimpa Montaro. La areo jare ricevas 300 mm da pluvo, malpli ol duono de la kvanto ricevita en proksima Port Angeles kaj ĉirkaŭ 10% el tiuj kiuj faloj en Forksj sur la okcidenta flanko de la montoj.
  • La efiko ekaperas eĉ en orienta Usono. Kvankam multe pli humida ol iuj ajn evidentaj dezertoj aŭ stepoj, Ŝenandoah-Valo plejparte en okcidenta Virginio, situanta inter Blu-kresta Montaro kaj Apalaĉaj Montoj, estas pli seka ol areoj en la oriento kaj okcidento ĉar la modestaj montoj reduktas pluvokvanton ene de la valo. La pli malgranda pluvokvanto ol tiu de ĉirkaŭaj regionoj igas tiun longan valon paradokse pli riĉan agrikulturan areon ol pli pluvoplenajn areojn proksime.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

  • Peninoj de Norda Anglujo, la Kimraj Montoj, kaj la Altebenaĵoj de Skotujo kreas grandan pluvombron kiu kovras preskaŭ la tutecon de la Orienta Unuiĝinta Reĝlando, kun ekzemple Glasgovo kaj Manĉestro ricevante ĉirkaŭe duoblan pluvokvanton de Edinburgo kaj Jorko respektive. La kontrasto estas eĉ pli forta plu norde, kie Aberdeno ricevas ĉirkaŭ triono de la pluvokvanto de Fort William ( Skotujo ) aŭ Skye. La Marĉoj ( angle : Fens ) de Orienta Anglujo ricevas similajn pluvokvantojn kiel Sevilo [3].
  • Kantabra Montaro faras klaran disigon inter "Verda Hispanujo" en la nordo kaj la seka centra altebenaĵo. La norden-fruntantaj deklivoj ricevas altan pluvokvanton de Biskaja Golfo, sed la sudaj deklivoj troviĝas en la pluvombro. La plej evidenta efiko sur Iberujo okazas en la almeriaj, murciaj kaj alikantaj areoj, ĉiu kun meza pluvokvanto de 300 mm kaj la plej sekaj punktoj en Eŭropo ( vidu Natura Parko Cabo de Gata-Níjar ) plejparte rezulto de la montaroj irantaj tra ilia okcidenta flanko, kiuj blokas la okcidentajn ventojn.
  • Kelkaj valoj en internaj Alpoj ankaŭ estas forte pluvombritaj de la altaj ĉirkaŭaj montoj.
  • Limanje-Ebenaĵo ( Aŭvernjo ) kaj Forez-Ebenaĵo ( Haute-Loire, Puy-de-Dôme ) en norda Centra Masivo, Francujo, estas ankaŭ relative pluvombritaj ( plejmulte Limanje-Ebenaĵo ) de Chaîne des Puys ( ĝis 2 000 mm da jara pluvo por la montopintoj kaj sub 600 mm por Clermont-Ferrand, kiu estas unu el la plej sekaj lokoj en la lando ).
  • La piemonta vinoregiono de norda Italujo estas pluvombrita de la montoj kiuj ĉirkaŭas ĝin je preskaŭ ĉiu flanko. Asti ricevas nur 527 mm da jara precipitaĵo, igante ĝin unu el la plej sekaj lokoj en kontinenta Italujo [4].
  • Ateno estas tre ŝirmita per montoj de la fortaj humideco-portantaj ventoj de Adriatika Maro kaj ricevas nur kvaronon de la pluvokvanton de la plej granda parto de Albanujo.
  • Skandinava Montaro kreas pluvombron por malaltaĵoj oriente de la montaro kaj malhelpas la oceanan klimaton de enpenetri pli fore orienten; tiel Bergen okcidente de la montaro ricevas 2 250 mm da precipitaĵo ĉiujare dum Oslo ricevas nur 760 mm, kaj Skjåk ( Norvegujo ), municipo situanta en profunda valo, ricevas nur 280 mm.

Afriko[redakti | redakti fonton]

  • La leaj flankoj de la insulo de Madagaskaro, kiu subiĝas orientajn alterajn ventojn, estas humidaj tropikaj, dum la okcidentaj kaj sudaj flankoj de la insulo situas en la pluvombro de la centraj altebenaĵoj kaj hejmigas dornarbarojn kaj dezertojn. La sama validas por la insulo de Reunio.
  • La formado de Atlasoj estis rigardita minimume kiel parte respondeca por la klimatŝanĝo kiu poste kreis Saharon. Ekzistas forta pluvombra efiko al la suda flanko de la montoj.

Oceanio[redakti | redakti fonton]

  • Novkaledonio troviĝas rajde sur la Tropiko de Kaprikorno, inter 19° kaj 23° suda latitudo. La klimato de la insuloj estas tropika, kaj pluvokvanto estas alportita per la pasatoj el la oriento. La okcidenta flanko de Granda Tero pluvombre situas kontraŭ la centraj montoj, kaj la pluvokvanto averaĝe estas signife pli malalta.
  • Havajo ankaŭ havas pluvareojn de la insuloj kiuj estas dezertaj, multe al la surprizo de multaj turistoj. Orografia leviĝo produktas la duan plej altan jarpluvan rekordon de la mondo, 12,7 metrojn , sur Kaŭajo-Insulo; la lofa flanko estas kompreneble pluvombrita [1]. La tuta Kahulave-Insulo situas en la pluvombro de la mavi-insula Orient-Mavia Vulkano.
  • En Novzelando estas trovata unu el la plej rimarkindaj pluvombroj ie ajn en la mondo. Sur Suda Insulo, Sudaj Alpoj kaptas humidecon venintan el Tasmana Maro. La montara sistemo ampleksas signifajn glaĉerojn kaj proksimume 6 300 mm al 8 900 mm likvan akvekvivalenton je jaro. En la oriento kaj suba deklivoj de Sudaj Alpoj, apenaŭ 50 km for de la neĝaj pintoj, ĉiujaraj pluvokvantoj sumiĝas ĝis malpli ol 760 mm kaj en kelkaj areoj ĝis malpli ol 380 mm.
  • En Tasmanio, unu el la subŝtatoj de Aŭstralio, la centra Meztero-Regiono (angle : Midlands) estas en forta pluvombro kaj ricevas nur proksimume kvinonon tiom multe da pluvokvanto kiom la altebenaĵoj en la okcidento.
  • En Novsudkimrujo kaj Viktorio (ambaŭ subŝtatoj de Aŭstralio), la Monaro-regiono estas ŝirmita fare de kaj la Neĝaj Montoj al la nordokcidentaj kaj la ĉemaraj montoĉenoj en la sudoriento. Sekve, partoj de ĝi estas tiel sekaj kiel la tritiko-kultivadoteroj de tiuj subŝtatoj.
  • Ankaŭ en Viktorio, la areo ĉirkaŭ Port-Filip-Golfo estas en la pluvombro de Otvej-Montaro. La areo inter Geelong kaj Werribee estas la plej seka parto de suda Viktorio: dum kresto de tiu Otvej-Montaro ricevas 2 000 milimetrojn da pluvo je jaro, la areo ĉirkaŭ Malgranda Rivero ricevas tiom malmulton kiom 420 milimetrojn ĉiujare, kio estas tiom malmulto kiom Nhill aŭ Longreach.
  • La occident-aŭstralia Tritiko-Zono kaj la regiono Grand-Sudo estas ŝirmitaj de Darling-Montaro en la okcidento : Mandurah, apud la marbordo, jare ricevas proksimume 700 mm. Dwellingup, 40 km landinternen kaj en la centro de la montaro, jare ricevas pli ol 1000 mm dum Narrogin, 130 km pli fore orienten, jare ricevas malpli ol 500 mm.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2000) Mountain Meteorology: Fundamentals and Applications. Oxford University Press. ISBN 0-19-513271-8. 
  2. How mountains influence rainfall patterns. USA Today. Alirita 2008-02-29.
  3. UK Rainfall averages.
  4. Asti weather. weatherbase.com.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]