Pilzeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plzeň
germane: Pilsen
urbo
Plzeň vidata de Zoologia ĝardeno
Flago
Oficiala nomo: Plzeň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-urbo
Administra municipo Plzeň
Historia regiono Bohemio
Tipo de urbo Statuta urbo
Konataj lokoj
Muzeoj Okcidentbohemia muzeo, Bierfareja muzeo
Riveroj
Situo Plzeň
 - koordinatoj 49° 44′ 53″ N 13° 22′ 27″ O / 49.74806 °N, 13.37417 °O / 49.74806; 13.37417 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 452 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 293 m s. m.
Areo 137,65 km² (13 765 ha)
Loĝantaro 171 236 (14.01.2011)
Denseco 1 244 loĝ./km²
Unua skribmencio 976 Starý Plzenec
 - fondo 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 301 00
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0323
NUTS 5 CZ0323 554791
Katastraj teritorioj 23
Partoj de urbo 10
Lokaj partoj 31
Bazaj sidejunuoj 104
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Plzeň
Retpaĝo: www.plzen.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Plzeň (germane Pilsen, internacie Pilzeno - vidu Rimarkojn) (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas regiona kaj distrikta urbo de memstara distrikto Plzeň-urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio super kunfluiĝo de riveroj Mže, Radbuza, Úhlava kaj Úslava. La urbo kun ĉ. 170 000 loĝantoj estas mondfama pro sia biero (Prazdroj [= pra-fonto], Gambrinus) kaj pro la maŝinfabriko Škoda. En la kvartalo Bory troviĝas ŝtata malliberejo por pezaj krimuloj. En 2015 Plzeň kune kun la belgia urbo Mons estas la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Historio

La urbo estis fondita en 1290. En 1468 estis en Plzeň eldonita la unua ĉeĥlingva presita libro "Trajánská kronika". La ĉefa historia memorindaĵo estas la arkidekana gotika katedralo de Sankta Bartolomeo el la 14-a jarcento, kies turoj estas la plej altaj kirkaj turoj de Ĉeĥio (102 metroj). En 1599 kaj 1600 Pilseno estis rezidejo de la bohemia reĝo Rudolfo la 2-a.

La blazono de Pilseno enhavas kristanan krucon kun la latina devizo "In hoc signo vinces" (= "en tiu signo vi venkos"). Tiu devizo laŭlegende aperis al la romia imperiestro Konstanteno.

Vidindaĵoj

La historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentrezervejo. Sur teritorio de la urbo kroma troviĝaj kelkaj aliaj vilaĝaj monumentrezervejoj kaj urbaj kaj vilaĝaj monumentzonoj.

  • Gotika katedralo de sankta Bartolomeo (el 1292) kun 102 m alta turo, la plej alta en Ĉeĥio (alireblas ankaŭ belvidejo en alto de 62 m, al kiu kondukas 301 ŝtupoj)
  • eksa franciskana monaĥejo kun preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
  • renesanca urbodomo el 16-a jarcento, ornamita de sgrafitoj
  • baroka dominikanina monaĥejo kun preĝejo de Sankta Anna el 1711-1714, rekonstruita en 1805-1807 je lernejo, nuntempe Ŝtata scienca biblioteko
  • Teatro de Josef Kajetán Tyl
  • Granda sinagogo kaj malgranda sinagogo
  • Historia subterejo
  • Okcidentbohemia muzeo
  • Bierfareja muzeo
  • Monumento al viktimoj de malbono kaj uniketosa medita ĝardeno en Plzeň- Doudlevce

Transporto

En Plzeň estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:

Ĝemelurboj

Famaj personoj

En la urbo naskiĝis

En la urbo studis aŭ agadis

Vidu ankaŭ

Esperanto en la urbo

En Plzeň aktivas unu el plej malnovaj E-kluboj en la lando (fondita en 1905). Rudolf Novák movade aktivis kaj propagandis Esperanton tie en frua 20-a jarcento.

Rimarkoj

La formo Pilzeno estas uzita en jenaj libroj:

  • Encklopedio de Esperanto, Budapest 1935, p. 294, vidu Frua Esperanto-gazetaro
  • Kamarýt, Stanislav: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983 (uzita 29-foje)
  • Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Hamburg 1999, p. 576
  • Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, p. 1050
  • Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, Ontario 1988, p. 93/40
  • Desmet', Petro - Horváth, Jozefo: Bildvortaro, Antverpeno 2012, p. 247/21
  • Schicke, Harald: Germanaj biero kaj bierkulturo, Bánská Bystrica 2006, p. 5 kaj 43
  • Pilzeno vokas vin! - invitilo al Renkonto Pilzeno 1967


Ŝablono:KapoMunicipoNav Plzeň 1: Bolevec | Severní Předměstí • Plzeň 2-Slovany: Božkov | Černice | Doudlevce | Hradiště | Koterov | Lobzy | Východní Předměstí • Plzeň 3: Doudlevce | Jižní Předměstí | Litice | Nová Hospoda | Radobyčice | Skvrňany | Valcha | Vnitřní Město | Východní Předměstí • Plzeň 4: Bukovec | Červený Hrádek | Doubravka | Lobzy | Újezd | Východní Předměstí • Plzeň 5-Křimice • Plzeň 6-Litice: Litice • Plzeň 7-Radčice • Plzeň 8-Černice: Černice • Plzeň 9-Malesice: Dolní Vlkýš | Malesice • Plzeň 10-Lhota Ŝablono:PiedoMunicipoNav