Analoga komputilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pneŭmata komputilo)

Analoga komputilo estas tipo de komputilo kiu uzas kontinue ŝanĝeblajn aspektojn de fizikaj fenomenoj kiel elektraj, mekanikajhidraŭlikaj kvantoj por modeli la problemon solvotan. Kontraste, ciferecaj komputiloj reprezentas variajn kvantojn simbole kaj per diskretaj valoroj kaj de tempo kaj de amplekseco.

Pneŭmata komputilo estas komputilo, kiu uzas por komputado de logikaj taskoj fluon de aero laŭ tubetoj (pneŭmatiko). En 1960-aj jaroj tia komputilo estis konstruata por eviti postsekvojn de nukleaj eksplodoj al elektronikaĵoj. Estis atingita ia sukceso.