Pneŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtomobila pneŭo.

Pneŭo estas mallongigo de la vorto pneŭmatiko, kiu laŭ PIV signifas duasence ringforman aranĝaĵon, konsistantan el tubo kaj bendo, kiun oni almetas al la radrondo de la biciklo, aŭtomobilo, aviadilo ktp. Valvo permesas premigi la pneŭon per pumpilo kaj konservi la premon sen elflui la gason.

Biciklaj pneŭoj estas plenigitaj per aero; aviadilaj pneŭoj per nitrogeno; por aŭtaj pneŭoj ambaŭ estas uzataj. La avantaĝo de nitrogeno super aero estas, ke nitrogena molekulo estas kvar fojojn pli granda ol oksigena molekulo kaj do malpli facile traprenetras la pneŭon. Nitrogenan pneŭon oni do malpli ofte devas plenigi. Krome nitrogeno malpli ekspansias pro la varmo ol aero. Sekve la risko pri pneŭeksplodo pro varmaj temperaturoj estas malpli granda.

Vicpneŭo estas rezerva pneŭo, per kiu aŭtomobilo povas esti provizita, kaj kiu povas esti uzata okaze de trapiko aŭ ŝiriĝo de uzata pneŭo.

Oni uzas plenbendan pneŭon ĉe industriaj veturiloj (levĉaroj), kiuj estas uzataj en fabrikoj, stokejoj.

Aertubo[redakti | redakti fonton]

Du biciklaj aertuboj: montbiciklo kaj vetkura biciklo.

Plej multe de la biciklaj pneŭoj, multaj motorciklaj pneŭoj, kaj multaj pneŭoj por grandaj veturiloj kiel busoj, pezaj kamionoj kaj traktoroj estas desegnitaj por uzo kun internaj aertuboj. Aertuboj estas toroformaj, faritaj el maltralasa materialo (kiel mola, elasta sinteza kaŭĉuko) por malhelpi aer-elfluon. La aertuboj estas enmetitaj en la pneŭon kaj ŝveligitajn retenante aer-premon.

La valvo-tigo estas tubo el metalo aŭ kaŭĉuko, tra kiu la pneŭo estas ŝveligita, kun kontrolo valvo, tipe Schrader-valvo en aŭtoj kaj plej multe de biciklaj pneŭoj, aŭ Presta-valvo sur altrendimentaj bicikloj. Tiaj valvoj kutime elstaras tra la rado permesante facilan aliron.

Por motorcikloj kaj aŭtoj, aertuboj iĝis raraj kaj ne plu uzataj pro la nunaj "tubeless"-pneŭoj.

Gravaj firmaoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]