Poŝtkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poŝtkarto estas peco de kartono en difinita formato, sur kiu oni skribas adreson de ricevanto kaj mallongan, kelkvortan ĝis kelkfrazan mesaĝon, gluas poŝtmarkon kaj sendas la tuton sen plia aldonaĵo (do sen koverto) per poŝto al la ricevanto. La dua flanko de la karto povas esti plenigebla per plia skribaĵo de la sendanto, sed kutime konsistas el foto, de turisma vidindaĵo, de teme taŭga bildo (saluto okaze de aparta evento aŭ festo, malserioza karikaturaĵo respektive fotokunmetaĵo) aŭ de bildigita artaĵo.

La kutima formato nuna por poŝtkartoj estas kvarono de letera folio de formato 29,8 oble 21 centimetroj - do 14,8 oble 10,5 centimetroj. Pli malgrandaj poŝtkartoj estas tre raraj, ĉar la spaco por adreso havas poŝte difinitan grandecon, la poŝtmarko bezonas lokon kaj la spaco por kroma mesaĝo iĝas tro malmulta, se la karto tro malgrandas. Pli grandaj formatoj ol la normaj 14,8 oble 10,5 centimetroj tamen ne maloftas: Ofte grandaj poŝtkartoj necesigas pli da afranko ol tiuj de normaj formatoj, sed ili ekzistas ankaŭ en aliaj formoj ol la klasika kvarangulo (en tiu kazo ofte la karta silueto korespondas al la silueto de la fote bildigita objekto sur la karto).

La sekva galerio montras kvar ekzemplojn de esperantlingvaj bild-poŝtkartoj:

Historio

La unuan poŝtkarton dum la jaro 1861 patentigis la usonano John P. Carlton. Ĝis tiu tempo mesaĝoj poŝte transdoniĝis en formo, kiu ne ebligis al ĉiu ajn legon de la teksto - plej ofte en koverto, sed foje ankaŭ per ruliĝo kaj sigeliĝo de la paperfolio aŭ en alispeca pakaĵo.

Dum la jaro 1865 la germano Heinrich von Stephan en poŝta konferenco en Karlsruhe proponis permesi sendadon de "poŝtaj folioj" sen poŝtmarko, sed lia propono malakceptiĝis, ĉar la plej multaj konferencanoj opiniis la dissendon de mesaĝoj malferme legeblaj de ĉiu ajn persono malmorala kaj malaprobinda. Tamen jam kvar jarojn poste, dum oktobro 1869 la poŝto de Aŭstrio-Hungario eldonis "porkorespondajn kartojn" kun enpresitaj poŝtmarkoj. Simile al la reguloj por telegramo laŭ la unua propono oni antaŭvidis limigon de la surskribeblaj vortoj ĝis maksimume 20 kaj kompense volis oferti aparte malaltan tarifon (40 procentoj de la tarifo por letero) - tamen finfine oni forprenis la limigon pri vortonombro, permesante liberan skribadon sur la karta dorsflanko, kaj jam dum la unua monato vendis rekordan nombron de 1,4 milionoj novaj "porkorespondaj kartoj". En Prusio kaj la resto de norda Germanio, sed ankaŭ en la sudgermanaj ŝtatoj Bavario, Virtembergo kaj Badeno la "porkorespondaj kartoj" enkondukiĝis la 1-an de julio 1870. Same dum la jaro 1870 "porkorespondaj kartoj" ankaŭ enkondukiĝis en Svislando, Luksemburgio kaj Britio, dum 1871 en Belgio, Nederlando, Danio kaj Finnlando, sekvajare en Svedio, Norvegio kaj la Rusa Imperio, dum 1873 en Usono, Francio, Serbio, Rumanio kaj Hispanio, kaj dum 1874 en Italio. La 1-an de marto 1872 la germanlingva nomo ŝanĝiĝis al Postkarte, do "poŝtkarto". En la internacia poŝta trafiko la poŝtkarto oficialiĝis la 1-an de julio 1875 surbaze de la "poŝta kontrakto de Berno".

kolorigita poŝtkarto de 1898 el Germanio

Fine de la 19-a jarcento furoriĝis bild-poŝtkartoj kun presitaj bildoj de pentritaj kaj poste fotitaj konstruaĵoj kaj pejzaĝoj. Ili haveblis je malalta prezo kaj superfluigis la longan priskribon de la vizitataj aŭ vizitindaj lokoj. Dum la jaro 1899 en la Germana Regno vendiĝis 88 milionoj da poŝtkartoj, dum la jaro 1905 en la sama teritorio dissendiĝis 500 milionoj da poŝtkartoj.

La antaŭa flanko de la supre dekstre bildigita karto bele montras la lokojn por la afranko (poŝtmarko) kaj la adreso

Ekde tiu jaro en Germanio ekvalidis leĝo ke la dekstra parto de la antaŭa flanko de la karto rezerviĝis por adreso sube kaj poŝtmarko supre, kaj la maldekstra parto ekuzeblis por mesaĝoj: antaŭe la tuta antaŭa flanko estis rezervata nur por adreso kaj poŝtkarto, kaj dorsflanke konkurencis spaco por privataj meŝaĝoj kaj bildoj.

Komence de la 21-a jarcento en Eŭropo dissendiĝas ĉiujare pli-malpli 400 milionoj da poŝtkartoj.

La elektronika ekvivalento, do retpoŝta mesaĝo kun bildo kaj en difinita formato, estas la retpoŝtkarto (angle "e-card").