Poŝtkodoj en Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝtkodareoj en Nederlando

La poŝtkodo en Nederlando konsistas el kvar ciferoj, interspaco kaj du majusklaj literoj. La ciferoj indikas la urbon, la vilaĝon aŭ la kvartalon. La literoj indikas straton aŭ parton de ĝi. Inter la ciferoj kaj la literoj devas esti interspaco. Poŝtkodareo ĉiam situas en unu komunumo, do se vilaĝo aŭ vilaĝeto situas sur la komunuma limo, ĝi havas pli ol unu poŝtkodon.

La unua poŝtkodo kiu indikas straton estas 1011 AA. Tio estas De Ruijterkade en Amsterdamo, la strato malantaŭ la centra stacidomo. La lasta poŝtkodo estas 9999 XL, la Akkemaweg en Stitswerd (komunumo Eemsmond).