Poŝtmarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sovetunia poŝtmarko de 1927 pri Esperanto
Poŝtmarkoj pri la reĝino de Unuiĝinta Reĝlando nome Elizabeto la 2-a: nur la poŝtmarkoj de Britio ne montras la landonomon, kiel unuaj en la mondo.

Poŝtmarko estas papera marko kun difinita valoro, kutime indikata en certa valuto. Ĝi estas eldonata de poŝtoj por faciligi la pagadon de afranko.

Poŝtmarkon oni gluas sur leteron aŭ alian sendaĵon por montri la pagitecon. Por faciligi la gluadon multaj poŝtmarkoj dorse portas tavolon de gumo aŭ estas por vendo gluitaj sur glata papero, de kiu eblas depreni ilin.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la pratempo de poŝta trafiko kutime la ricevanto de letero pagis la kostojn de transporto. Se tamen la sendanto pagis ĝin, oni skribis tion sur la koverton. La Pariza poŝtestro De Velayer presigis en 1653 vinjetojn kun la surskribo "Billets de Port Paye". Oni uzis tiujn de 1653 ĝis 1676. La sveda parlamentano Treffenberg proponis la 3-an de marto 1823, ke la sendkostojn oni pagu per "afrankstamppaperoj".

Unua poŝtmarko

En 1837 la anglo Rowland Hill inventis sistemon, laŭ kiu ne la ricevanto, sed la sendanto de letero pagu la kostojn de la transportado. Laŭ tiu sistemo la sendanto devis aĉeti pago-kvitancon en poŝtejo kaj glui ĝin sur la leteron. Tiu kvitanco estis la praa formo de poŝtmarko.

Reĝino Viktorino aprobis la sistemon de Hill kaj estis bildigita sur la unua poŝtmarko, kiu krom la bildo portis la surskribon Postage (afranko) kaj One Penny (unu penco). Tiu marko, presita per nigra inko de angla libroeldonisto James Chalmers, ricevis la nomon "penny black" (penca nigraĵo, aŭ nigra penco). Post longaj provoj kaj priparoloj ĝi enkondukiĝis en la trafikon la 6-an de majo 1840.

La ekzemplon de Anglujo sekvis en 1842 la poŝto de kelkaj Usonaj urboj, en 1843 kelkaj svisaj urboj kiel Zuriko kaj Brazilo (la dua lando en la mondo kun poŝtmarkoj por tutlanda uzo), en 1845 Finnlando, Italujo kaj Basel.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Poŝta Unio postulas de siaj anoj, ke internacia uzataj poŝtmarkoj portu

  • la landon en latina skribo;
  • la valoron en la landa valuto en eŭropaj ciferoj.

Ĉar Britio eldonis la unuajn poŝtmarkojn, ĝi ricevis la privilegion ne meti landonomon sur la markojn.

La devo meti landonomon iom embarasis Federacian Respublikon Germanio, kiu pro la ekzisto de GDR ne povis meti "Germanio", sed tiutempe ankaŭ ne volis agnoski la ekziston de du germanaj ŝtatoj. Kompromise oni metis "Deutsche Bundespost" (Germana Federacia Poŝto).

Foje ekzistas poŝtmarkoj kun indiko ne de mona valoro, sed de la postulebla servo (ekzemple "enlanda letero peza ĝis 20 g"). Tiaj markoj ne estas internacie uzeblaj.

Post la enkonduko de la eŭro, kiam ankoraŭ cirkulis antaŭ-eŭra kontanta mono, la eŭro-landaj poŝtoj skribis sub la eŭra valoro la malnov-valutan valoron en malpli granda preso.

Anstataŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Afrankaj stampoj[redakti | redakti fonton]

Firmaoj kaj institucioj, kiuj amase sendas poŝtaĵojn, perdus tro da tempo per surgluado de poŝtmarkoj. Ili surmetas afrankan stampon kaj pagas al la poŝto laŭ la nombro de metitaj stampoj. Eblas ankaŭ liveri neafrankitajn leterojn al la poŝto kaj pagi por la surmeto de afrankaj ŝtampoj.

Ciferecaj poŝtmarkoj[redakti | redakti fonton]

Cifereca poŝtmarko de Germanio

En kelkaj landoj eblas mendi afrankon per la Interreto; oni ricevas maŝine legeblan kodon, kiun oni presas sur leteron. Tiu kodo estas esence granda numero. La poŝto tenas liston de ĉiuj eldonitaj numeroj, dum la traktado de letero registras la numeron kaj akceptas ĝin kiel konfirmilon de pago; samtempe ĝi forstrekas la nombron el la listo, tiel ke ne eblas sendi duan leteron per la sama numero.

Kolektado[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarkoj jam delonge estas ŝatata kolekto-objekto. Kolektado de poŝtmarkoj nomiĝas filatelo. Krom la poŝtmarkoj mem ekzistas diversaj specialaj kolektokampoj, i.a. tiu de Unuataga koverto. Evidente filatelistoj ne ŝatas la novajn teknikojn, kiuj anstataŭas la poŝtmarkojn.

Iuj maloftaj markoj akiris tre altan filatelan valoron. Kelkaj malgrandaj ŝtatoj produktas poŝtmarkojn precipe por filatelistoj, ekzemple Liĥtenŝtejno kaj San-Marino.

Kelkaj poŝtoj ofertas al klientoj individuajn poŝtmarkojn kun propra bildo, ekzemple Aŭstrio kaj Nederlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]