Poacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Poacoj
Troveblo de fosilioj: Kretaceo - ĉi-epoke
Briza maxima
Briza maxima
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Poacoj Poaceae
(R.Br.) Barnhart
Subfamilioj

Estas 13 subfamilioj:

Subfamilio Anomochlooideae
Subfamilio Pharoideae
Subfamilio Puelioideae
Subfamilio Bambusoideae
Subfamilio Ehrhartoideae
Subfamilio Pooideae
Subfamilio Aristidoideae
Subfamilio Danthonioideae
Subfamilio Arundinoideae
Subfamilio Centothecoideae
Subfamilio Chloridoideae
Subfamilio Panicoideae
Subfamilio Micrairoideae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La poacojveraj herboj (Poaceae, pli frue konataj kiel Graminae) estas unukotiledonaj plantoj (klaso Liliopsida). En la familio estas ĉ. 600 genroj kaj 10 000 specioj. Tiuj plantoj ampleksas ĉ. 20% de la tera vegetaĵo. Tiu planta familio estas la plej grava por la homa ekonomio, vivo, entenas gazonajn kaj furaĝajn herbojn, la ĉefaj grenoj kreskas ĉie en la mondo. La bambuo en Azio ofte estas uzata por konstruado.

La gresoj ĝenerale havas la sekvajn trajtojn:

  • tipe kava tigo (nomata kulmo), ŝtopita, dividita ĉe nodoj. (esceptoj: maizo, milio, kiuj havas malkavan tigon)
  • moltigaj plantoj, escepte de bambuso, kies tigo ligneciĝas
  • folioj, ekkreskintaj ĉe nodoj, alterne starantaj duvice’' aŭ malofte spirale, kaj ili havas paralelaj vejnoj.
  • La folioj formas sube ingon ĉirkaŭbrakumantan la tigon kaj platon kun ĝenerale glata rando; la oreleto (ligule) troviĝas inter la tigo kaj plato.
  • Floroj estas malgrandaj, mankas iliaj petaloj, kaj ili grupiĝas en spiketoj aranĝitaj en paniklo, grapolo, spikokapo; la floroj estas vento-polenitaj.
  • Frukto estas kariopso (ankaŭ nomata grajno).

La agrikulturaj poacoj kulturataj por produktado de nutraĵoj nomiĝas cerealoj. Cerealoj signifas la ĉefan kaloriofonton por la homaro, ekzemple rizo en Barato kaj la Orienta Azio, maizo en Meksiko, kaj tritiko kaj hordeo en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.

Sistematiko

La familio aperis antaŭ proksimume 95 milionoj da jaroj en Gondvano.

La familio enhavas ĉirkaŭ 11 000 speciojn en ĉirkaŭ 700 genroj. Estas 13 subfamiloj kaj 2 ĉefaj kladoj (BEP kaj PACCMAD).

Poaceae

Anomochlooideae




Pharoideae




Puelioideae



BEP


Pooideae



Bambusoideae




Ehrhartoideae



PACCMAD


Aristidoideae





Panicoideae



AruM

Arundinoideae



Micrairoideae





Danthonioideae



Centothecoideae



Chloridoideae










Fotosintezo

Ene klado PACCMAD, evoluis plurfoje vojoj de C4-tipa fotosintezo. [1]

Referencoj

  1. angle Aliscioni kaj al (2012). „New grass phylogeny resolves deep evolutionary relationships and discovers C4 origins“, New Phytologis. doi:10.1111/j.1469-8137.2011.03972.. 

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara