Podersdorf am See

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
AUT Podersdorf am See COA.gif
Podersdorf am See en la mapo
Haveno de Podersdorf am See
Panoramo de Podersdorf am See

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Podersdorf am See, hungare Pátfalu estas komunumo en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj en distrikto de Neusiedl am See.

Situo[redakti | redakti fonton]

Podersdorf am See situas sur ebenaĵo, laŭ orienta bordo de Fertő, laŭ flankovojoj. Neusiedl am See troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. Tiam peĉenegoj havis la taskon defendi la okcidentan limoparton. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1209 en formo Chesus. Tiutempe la kampoj apartenis al grafo Poth, verŝajne la vilaĝo nomiĝis poste pri li. En 1242 la tataroj, en 1529 kaj en 1683 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 1214 da loĝantoj loĝis, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Nezsider, poste al Aŭstrio, dume inter 1938-1945 al Germanio.