Podgorico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Podgorica)
Panorama vido de la ponto de Moskvo (dekstre) kaj la jarmila ponto (maldekstre)
Panorama vido de la ponto de Moskvo (dekstre) kaj la jarmila ponto (maldekstre)
Podgorico
(Titograd)
montenegre Подгорица, angle Podgorica
urbo
Oficiala nomo: Подгорица
Lando Montenegro Montenegro
Opŝtino Opŝtino Podgorico
Historiaj regionoj Osmanida imperio, Aŭstrio-Hungario, Jugoslavio
Riveroj Morača, Ribnica
Situo Podgorico
 - alteco 44 m s. m.
 - koordinatoj 42° 26′ 23″ N 19° 15′ 58″ O / 42.43972 °N, 19.26611 °O / 42.43972; 19.26611 (mapo)
Areo 144,1 km² (14 410 ha)
Loĝantaro 156 169 (2011)
Denseco 1 083,75 loĝ./km²
Fondo 10-a jarcento
Urbestro Olivera Injac
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 81000
Telefona antaŭkodo (+382) 81
Aŭtokodoj PG
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Montenegro
Situo enkadre de Montenegro
Situo enkadre de Montenegro
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Podgorica
Retpaĝo: www.podgorica.me
Map
la placo de la respubliko
la urbocentro kun la placo de Sankta Petro de Cetinje

Podgorico (cirillitere: Подгорица), inter 1946 kaj 1992 Titograd, estas la ĉefurbo de Montenegro kaj de la samnoma municipo. Ĝi situas en alto de 44 metroj super marnivelo. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 150 977 loĝantoj sur areo de 1 205 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 125 loĝantoj/km².

Ĝia nomo signifas laŭvorte "sub Gorica" aŭ "sub monteto" kaj rilatas al la proksima monteto nomata Gorica. Iam en la mezepoko la urbo havis la nomon Ribnica. Post la Dua Mondmilito ĝi estis nomita Titograd honore al Josip Broz Tito.

La prezidento rezidas ne en la ĉefurbo, sed en la eksa ĉefurbo Cetinje.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Podgorico estas el 1326. Meze de la 14-a jarcento ĝi apartenis al la serba regno de caro Stefan Dušan, poste al la princlandoj de dinastio Balšići (ĝis 1421) kaj Crnojevići (ĝis 1466). Iutempe la urbo estis regata de Venecio. De 1466 Podgorico apartenis al la Otomana Imperio; turkoj konstruis tie fortikaĵon por protekti sin kontraŭ atakoj de montenegraj triboj el la montaro.

La Kongreso de Berlino en 1878 aljuĝis Podgorica al Montenegro, kies ĉefurbo tiutempe estis Cetinje; Podgorica iĝis kaj restis la plej granda urbo de la lando. En 1904 oni tie fondis la unuan bankon de la lando; ĉirkaŭ tiu tempo la urbo havis 13.000 loĝantojn. Malsame al la centra Montenegro ĉirkaŭ Cetinje, kiu estis pure ortodoksa kaj slava, en Podgorico tiam vivis konsiderinde da islamanaj slavoj kaj ankaŭ albanoj.

Dum la unua mondmilito Podgorica estis inter 1916 kaj 1918 okupata de Aŭstrio. En 1918 Podgorica kaj Montenegro iĝis parto de Jugoslavio. Dum la Dua Mondmilito estis okupado de italoj (1941–1943) kaj germanoj (1943/44); okazis ĉirkaŭ 70 elaeraj atakoj. En decembro 1944 jugoslaviaj partizanoj liberigis la urbon de la okupado. En 1946 ĝi estis nomata "Titograd" por honori la ĉefministron Josip Broz Tito, kaj deklarita ĉefurbo de Montenegro. En 1992 ĝi reprenis sian nomon Podgorico.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Konataj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]